Al la enhavo

Malantaŭ sep montoj kaj riveroj troviĝis… Esperantujo

de StefKo, 2017-februaro-06

Mesaĝoj: 161

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-06 13:08:03

En polaj montaroj ekzistas regiono kie de longe vivis homoj uzintoj esperanton kiel la duan lingvon (unua estas ilia dialekto de la Pola, la Montarana). Oni uzadis ĝin en oficejoj, lernejoj, vendejoj, eĉ preĝejoj. Pro tio dulingveco lia ĉiutaga Esperanto ŝanĝiĝis – estas influita per la Montarana.
Tiel naskiĝis la montarana Esperanto (kurtige: mEO).

La ecoj de mEO (ĜI ESTAS VERAJ, NE ARTEFARITAJ!):

1. La montarano ĉiam akcentas la unuan silabon de la vorto (influo de la najbaraj lingvoj: la slovaka, ĉeha aŭ hungara?), ekz. la vorton MONTARO legas MONTARO (la konsonanto akcentata estas substrekita).

2. La montarano ne prononcas la konsonantojn gingivajn: ĉ, ĵ, ĝ, ŝ. Anstataŭ ili, li prononcas la konsonantojn dentajn: c, z, dz, s (en aliaj lingvoj okazas la samo?), ekz. ĉapelo – capelo, ĝui – dzui, ĵaluza – zaluza, ŝafejo – safejo.

3. Por diminutivoj li uzas anstataŭ afikson –ET, afikson –ETK, do ekz. anstataŭ ŜAFETO diras SAFETKO. Li uzas diminutivojn pli ofte ol en EO, interalie por esprimi sian ĝentilecon, modestecon. Do montarano diras: SINJORINETKO, DONU LA MANETKON!, MIA BELA CAPELETKO!

4. La montarano ne komencas diri vorton de vokalo! Se li devas diri ĝin – antaŭas ĝin per konsonanto jene: a, e, i per j
o, u per ŭ
La ekzemploj:
Adam (nomo) – Jadam, Eva – Jeva, iri – jiri, oni – ŭoni, unu – ŭunu

5. La pronomoj personaj
mi – mi
vi – ci
li, ĝi – li (viroj kaj virbestoj)
ŝi, ĝi – si (virinoj kaj femalaj bestoj)
ĝi, oni – ŭoni
ni – ni
vi – vi (ankaŭ ĝentilece)
ili – jili

6. Modo de verboj (konjugacio):
En la finaĵoj -IS, -AS, -OS anstataŭ S montarano uzas la unuan literon de pronomo (M, C, L, S, Ŭ, N, J). La pronomo estas bezonata se devas akcenti aganton, ekz.
mi estas – jestam, vi estas – jestav, li estas – jestal, oni estos - jestoŭ
mi havas, ne vi! – mi havam, ne vi! …
Kiam ni iros al urbon, mi trinkos botelon da vodko – Kiam jiron jal ŭurbon, trinkom boteletkon da vodko,
Matene mi vekiĝas, etendiĝas, eltiras el subkuseno boteleton kaj eltrinkas ĝin –
Matene vekidzam, jetendidzam, jeltiram jel subkuseno boteletkon kaj jeltrinkam ŭonin.

7. Suprecititaj principoj ne estas rigoraj. La montaranoj ofte miksas mEO-n kun EO.

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-06 13:13:47

La montaranaj anekdotoj

Ĉi anekdotoj, pleje, devenas el pasintaj jaroj, kiam montaranoj estis izolitaj de la mondo. La montaranoj ne komprenis kaj ne akceptis alian kulturon sed por aliaj homoj estis amikaj kaj bondeziraj, rilatas al ili indulge.
La montaranoj estas homoj simplaj, ordinaraj, malkleraj sed ankaŭ ruzaj, ŝercemaj kaj fieraj. Ili ŝatas drinki kaj interbati.
Ĉi tio troviĝas en la anekdotoj. Kiu ne ŝatas tiajn tekstojn – tiu ne legu pluen kaj ne kritiku!
Jantaŭen! Rakontan sercojn… (mEO!)

En vendejo...

Baca (montarana ĉefpaŝtisto) eniras vendejon kaj ne fermas la pordon...
Baca, ne havas vi pordon en via domo!? – krias la vendistino.
– Havam, havam… kaj tian megeron kiel ci jankaŭ havam!

https://images89.fotosik.pl/277/367b3032a14fe745.j...
Ĉu tiu estas ĉi vendistino? Onidire tiaj plej belaj estas megeroj... (el: powiatlimanowa.pl)

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-06 13:15:45

La tri veroj

Interparolas du montaranoj:
– Vojteĥ, tia sadzulo jestav, diru, kiom da veroj jestaŭ? – demandas unu.
La maljuna Vojteĥ respondas:
Jestaŭ tri: vero sankta, jankaŭ vero kaj vero merda.

https://images90.fotosik.pl/277/a82d8420fe26c7bd.j...
Portreto de maljuna baca, kiu plenan vivon disvastigas nur la sanktan veron (el: artyzm.com)
Pri kio li tiel meditas? La respondo estas tie – sur tomba ŝtono situita sur antikva sepultejo en Zakopane:

https://images89.fotosik.pl/469/af05060a3def0f04.j...
La skribaĵo tekstas:

Pasadas sekvaj generadoj
Kiel ondoj per vento pelitaj,
Kaj de memorfestoj mankado,
Kaj turmentoj iĝis svenitaj.


(W. Zagorski “La reĝo Salomono”, mizera traduko de StefKo)

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-06 13:18:04

Kiu venkis?

Al hospitala deĵorejo oni alveturigas forte batitan montaranon.Tiu ĉi ridegas. Doktoro, mirigita, demandas:
– De kio vi tiel ridegas? La makzelo rompita, kvar ripoj rompitaj, okulo forbatito.
– Jeno nenio… sed Jantek haval hodiaŭ postedzidzan nokton, kaj mi havam jen poso liajn testikojn!

https://images92.fotosik.pl/278/a48a9a0ae5b0c076.j...
La montarana nupta festo - ĵus alveturis la muzikantoj. Tio estos la kurioza evento... (el: rolnikpolski.pl)

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-07 08:25:34

Kion fari renkontante urson?

Baca, kion oni devas fari, kiam oni renkontas en montaro la malsata urso?
– Nenion, li faros cion janstataŭ vi.

https://images90.fotosik.pl/277/601dce7a4ef279d7.j...
Tiu terura urso estas falsa - atrakcio por turistoj, sed ĉe turismaj vojoj oni povas renkonti la verajn ursojn. (el: fotoforum.gazeta.pl)

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-07 08:28:02

Malbonvola baca

Pastro perdiĝis en montaro… Li renkontas bacan kaj petas lin pri vojo al Zakopane (urbo en la pola montaro):
Baca, tra kie al Zakopane?
– Kaj por kiom? – demandas la ruza baca.
– Kiel „por kiom”!? Por “Dio rekompencu”!
– Aaa! Do, Dio gvidu vin!

https://images90.fotosik.pl/277/79218edb5a007307.j...
Vojo al Zakopane? Ĉi sola turistino tre volonte informus nin kiel aliri tien. Ŝi mem ĝuste iras el Zakopane (malproksime videbla Gievont, malsupre - Zakopane).

Sur turismaj vojoj oni povis renkonti la Papon Johanon Paŭlon II. Li estis la montarano kaj amis montaron. Por li la montarana ensemblo Trebunie Tutki kreis la kanton.

https://www.youtube.com/watch?v=LgpnvKq5EBc"

Kaj originala kanto:

https://www.youtube.com/watch?v=sqiWgVeoCco

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-08 12:05:04

Ĉu alia viro lasas dormi?

Pastro konfesigas montaraninon kaj demandas:
– Dormis vi kun alia viro?
– Kaj jalia viro lasas dormi!?

https://images90.fotosik.pl/277/9b36bc578e931741.j...
Unu vigla virino skie (el: wiadomosci.wp.pl)

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-08 12:06:29

Kiel kvitiĝi kun najbaro?

Du montaranoj interparolas:
– Najbaro, se mi gedormom kun via jedzino, kiuj ni jeston tiam? Bofratoj?
– Ne! Tiam jeston kvitaj.

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-08 12:21:24

Penikon kaj stablon anstataŭ fotilon...

Montaro. Pentristo pentras pejzaĝon... Trapasas baca, rigardas atente kaj parolas:
– Damne! Kiome ŭoni devas penlabori kiam ne havas fotilon!

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-09 07:51:06

Montarano ŝajniganta stultulon

Montarano ekbatis ian homon per metala tubeto ĉirkaŭvolvita per gazeto. La afero juĝa…
– Do, akuzato, per kio vi ekbatis tiun ĉi homon?
– Per gazeto, jalta tribunalo!
– Kaj kio estis en tiu gazeto? – demandadas la juĝisto.
– Ne sciam, ne legim ŭonin – respondas la montarano.

Reen al la supro