Al la enhavo

Malantaŭ sep montoj kaj riveroj troviĝis… Esperantujo

de StefKo, 2017-februaro-06

Mesaĝoj: 161

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-21 10:24:23

Ĉaro sen timono kaj ĉevalo

Jalveturij jiam jal Zakopane du junulinoj. Tio jestil jantaŭ longa tempo kiam jen Zakopane forestij jaŭtoj, jalie ŭol nuntempe. La montaranoj veturij per malmodernaj caroj kovritaj per linaj tukoj sur lignaj jarkoj. Kaj kio ŭokazaŭ? Ci junulinoj dungij tian caron por veturi jal Morskje Ŭoko. Jili veturaj bele, belege, kaj jen jel kurvo jelveturaŭ jaŭto. La cevalo jankoraŭ ne jalkutimidziŭ jal jaŭtoj do jektimiŭ, teruridziŭ, saltiŭ flanken kaj la sinjorinojn jal vojfosazo renversiŭ. Kaj, malgraŭe, bone ŭokaziŭ car nenia malfelico faridziŭ, nur ŭunu jel la sinjorinoj batis sin kruele kaj komencis riproci:
– Mastro, kiel sovaĝa estas via ĉevalo, aŭ stulta! Kion ĝi timas? Aŭton?
– He, bonvolu rimarki, sinjorino – diral la viladzano – la cevalo ne jestaŭ malsadza. Ja jelveturiŭ la jaŭto kaj tio jestaŭ kiel jelveturuv caro sen timono kaj cevalo. Kaj se vi, sinjorino, nun rimarkuv ke jel jarbaro jeliriŭ solan pantalonon, sen viro, do kion vi diruv, he?

Laŭ: Adam Pach „Wóz bez dyszla i konia...”

StefKo (Montri la profilon) 2019-septembro-24 08:14:21

Sagaca vilaĝestro

En iu vilaĝo apud Zakopane vivis unu amorema knabino Marina. Pro sia amoremo ŝi finfine gravediĝis kaj naskis la bebon. Ĉar ŝi ne sciis kiu viro estis ĝia patro, ŝi direktiĝis al tribunalo ĉe kiu plendis pri patreco kontraŭ ĉiuj viroj de la vilaĝo. La juĝanto ordonis sangotestojn.
La viroj kuniĝis en ambulatorio kaj nervoze atendas. Unua eniris la vilaĝestro. Post momento li eliras gaja kaj ridetanta. En pordo li krias:
– Knaboj, vi ne timu, la judzisto nenion pruvos! Jili prenas la sangon jel fingro!

StefKo (Montri la profilon) 2019-septembro-30 18:58:11

Ne ĉagreniĝu pro muŝoj!

Gasto luis ĉambron de unu baca sed pro eta distanco de ŝafejo, en kuirejo estis tro multe da muŝoj, do li plendas pro tio:
Baca, mi ne povas eĉ kviete tagmanĝi… Tiom da muŝoj flugas ĉi tie!
– Ne cagrenidzu pro jili, sinjoretko, jili flugas nur dum tagmandzo. Restan tempon jili pasigas sur sterko…

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-27 20:49:37

La teron oni devas plugi!

Stasek estis junulo altkreska kaj belstatura sed, bedaŭrinde, orfa kaj malriĉa kiel preĝeja muso. De la junaĝo li laboris sur malpropraĵo. Do, kiam li trafis terriĉan fraŭlinon, Manjan, kiu volis lin kiel edzo, li ne hezitas je la edziĝo, malgraŭ ŝia malbeleco. De la unua postedziga tago li komencis ame labori sur la tero, de aŭroro ĝis krepusko, neglektante sian junan edzinon. Unu tagon najbarino de Manja demandas ŝin pri konduto de Stasek. Manja diras:
– Li sencese laboras. Nokte, post reveno jal hejmo, li mandzas, jenlitigas kaj tuj jekdormas…
– Kaj kio plu? – demandadas la najbarino.
– Nokte, dorme, li metas sian manon sur mian ventron, glatumas dzin kaj murmuras: “mia tero…, mia tero…”
– Kaj ci, kiel ci reagas?
– Tiam mi frapas lin kaj diras: „Komencu plugi tiun teron jalikaze mi ludonos dzin jal jiu”

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-05 17:41:17

Malkapabla sufloranto

En unua klaso de iu elementa lernejo en Zakopane komencis labori nova, juna instruistino. Al unua leciono de la pola kun ŝi aliris la direktoro por inspekti ŝin. Li eksidis en lastan benkon, trans eta Jendrek. La leciono komenciĝis. La instruistino direktiĝis al skribtabulo. Ĉiuj ekvidis ŝian belforman figuron kun granda postaĵo ĉirkaŭstreĉita per kurta jupeto. La direktoro murmuris ion tra la dentoj. La instruistino ekskribis: „Kaja havas papagon” kaj demandis:
– Kion mi ekskribis? Kiu eklegos tion?
En klaso ekregis silento. Subite eta Jendrek proponas sin:
– Mi! Mi!
– Bonvolu legi, knabeto!
– “Kian ŝi havas pugon!”
La lernantaro en ridego, la instruistino ruĝiĝis… Eta Jendrek, kolera, direktiĝis al la direktoro:
– Se ne scipovac legi, ne sufloru, stultulo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-05 18:53:57

La birdo Esperante nomiĝas papago

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-05 19:15:42

sergejm:La birdo Esperante nomiĝas papago
Dankon! Mi korektis.

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-28 21:07:22

Kiel baca ŝargas sin?

Du bacaj paŝtas ŝafetojn. La tago estas sunplena, la ŝafetoj paŝtas sin trankvile do ili decidis sunumi sin nude. Ĉar tutan nokton ili drinkis do baldaŭ dormiĝis. Vekiĝis ilin brula doloro de generiloj.
– Jantek, cu curovoj fajras jal vi?
– Nu, fajras.
– Jantek, mi jaŭdis ke kontraŭ fajro jestaŭ bona buterlakto. Ni jiru jal Marina. Si trovos rimedon kontraŭ nia klopodo.

Ambaŭ bacaj ekiris al Marina. Ŝi prenis du pladojn kaj plenigis ilin per buterlakto. Ambaŭ viroj kun plezuro dronis siaj generiloj en la malvarman buterlakton. Subite en la ĉambron eniras najbarino de Marina. Ŝi rigardas ambaŭ nudajn sube de talio virojn kun generiloj en buterlakto kaj ekscitigita ekkrias:
– Ho Jezuo, mi mulfoje vidis kiel viroj curis sed neniam mi vidis kiel jili sargas sin!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-29 13:40:39

Mi havam demandon : kiel vi troviv la ideon je krei imagan Jesperanton?

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-29 21:32:20

Zam_franca:Mi havam demandon : kiel vi troviv la ideon je krei imagan Jesperanton?
Ĉiujare mi veturas al pola montaro Tatry (Tatroj?). Tie loĝas montaranoj kies lingvaĵo havas ties ecojn. Mi konjektis, se Esperanto estus ekceptita ekz. en tiu regiono kiel lingvo deviga certe la montaranoj ŝanĝus ĝin kiel ili ŝanĝis la linvgvon malnovpolan. Tiel ili kreus la montarana dialekto de Esperanto (mEO).
De tie la ideo. Rimarku ke la fadeno estas en la fadenaro "Humuro".

Siavice, en mEO oni uzas la pronomojn nur se ili estas bezonaj. La personon oni konstatas surbaze de finaĵo (mi havas = havam, kiel en la Pola kaj aliaj slavaj lingvoj) kaj akcento estas sur unua silabo (kiel en la Slovaka, Ĉeĥa kaj Hungara).

Reen al la supro