Al la enhavo

Kontakto kun aliaj

de aaronibusAZ62, 2017-marto-07

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

aaronibusAZ62 (Montri la profilon) 2017-marto-07 03:35:08

Antaŭ kelkaj jaroj mi estis membro de Lernu antaŭ la formatŝanĝo, kaj estis facile sendi privatajn mesaĝojn al aliaj lernu-anoj, sed nun en la nova formato, kiam mi vizitas profilojn per la ligilo de komunumo ĉe la supro de la paĝo, ne estas klakeblaĵon por krei mesaĝon al iu. Ĉu eble erareto? Mi antaŭdankas vin pro iu helpema respondo.

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-07 06:30:08

Tio ne ŝanĝos.

aaronibusAZ62 (Montri la profilon) 2017-marto-07 10:48:11

Nu, mi klakis sur la koverton por mesaĝoj ĉe la supro kaj tio ne funkcias.
Mi ne komprenas la kialon por ŝanĝi la retejon ĉar la malnova formato estis pli bona, kaj estis bone scii
ĉiutage la naskiĝtagojn de membroj por sendi al ili naskiĝtagan saluton. Eble parto de la problemo estas
ke mu ĵus membriĝis kaj unu aŭ du aĵoj ne funkcios ĝis la finon de la semajno.

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-07 23:51:39

Kio estas mu?

La ligilojn forigis eble ĉar iu malŝatas sekretecon.

Bernardo (Montri la profilon) 2017-marto-22 03:17:38

aaronibusAZ62 lau mi vi tute pravas !!! Pli frue oni povis serĉi pri personoj kiuj vivas en iu urbo au lando. Nun la ebleco ne plu estas !! Mi tre bedauras tion !

rusa urso (Montri la profilon) 2017-novembro-10 17:29:21

Tute klare!! Jam post longa tempo tiuj plejutilaj funkcioj ne renoviĝis!! Ĉu tiuj teruraj ŝanĝoj estas nerebonigitaj?? Geamikoj! Se vi scias iuj Esperantaj kontoj krom la "lernu" - skribu al mi la retadreson, bonvolu (rusaurso@gmail.com). Mi antaŭdankas!!

Anhxlisto (Montri la profilon) 2017-novembro-12 20:25:34

MI konsentas kun vi, karaj samideanoj. Kial do ni ne kreu stabilan esperanton konferencon en VK aŭ en Skajpo?
Jes, VK estas por rusoj, bedaŭrinde ne ĉiu alilandano volos registri tie, sed almenaŭ en Skajpo ni simple povas fari tion!

Mia Skype-komnomo estas "Artyc D. Frost", bonvolu skribi al mi por praktiki nian lingvon!)

Anhxlisto (Montri la profilon) 2017-novembro-12 20:26:59

La mesaĝo estas kaŝita.

eddyh (Montri la profilon) 2017-decembro-03 13:07:43

Ankaŭ mi konsentas.

Ni nun mankas nur-esperanta mesaĝilo.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-13 10:17:50

mi ne scias, ĉu "amikumu" plenumas vian deziron.

Reen al la supro