ไปยังสารบัญ

La fama rusa poetino kaj pentristino Julianna Ko

จาก Серёга, 10 มกราคม 2018

ข้อความ 95

ภาษา: Esperanto

Серёга (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2018, 20:19:57

Julianna Ko (de 33 jaroj) - estas rusa poetino kaj pentristino.
Ŝi loĝas en la Irkutska regiono ke apud la lago Bajkal.
externalImage.png

Jen kiel ŝi skribis pri si mem:

"Bonan tagon al ĉiuj.
Mia nomo estas Kondratjeva Julia, sed en reto pli ofte mi aperas sub pseŭdonimo Julianna Ko.
Mia aĝo estas 31 (rimarko: jam 34, ŝi naskiĝis je 9 aŭgusto 1985), malgraŭ kuracistoj aŭguris al mi maksimume 6 jarojn de vivo. Mi estas gaja, vivĝoja, kreema persono)) Mi interesiĝas pri ĉio poiomete... Mi ŝatas librojn, bestojn, ĉokoladon kaj bonajn filmojn. Mi estimas homojn pro ilia honesto, helpemo kaj kapablo fari agojn. Mi revas ekvidi Sankt-Peterburgon)) (rimarko: jam ŝi vidis somere 2017: ĉe templo “Savanto sur sango” kie teroristoj mortigis la imperiestron Aleksandr II). Mi preskaŭ ne havas vakan tempon, ĉar mi opinias ke “La mondo estas enua por enuaj homoj!”. Mi penas trovi belecon en bagateloj kaj mi trafasridulo.gif De frua mia infaneco mi skribas versojn, pentras kaj laŭ ebleco mi esploras internan mondon de ĉiu renkontita individuo en mia vojo.

Je la 2013 jaro aperis mia la unua versaro, kiu tre rapide disflugis interne la lando kaj eksteren trans la limo. Mi ne havas laŭtajn titilojn, grandajn dekoraciojn kaj aliajn literaturajn gratifikojn. Mi ne revas famon kaj popularecon. Mi simple volas, ke miaj versoj kaj prozoj havu rajton vivi. Mi estas nur konduktoro, kiu ŝuldas doni ŝancon al ĉi tiu liniojn, degnita de io desupre...

Kaj por tiuj, kiuj nenion scias pri mi:
Ĉiuj homoj, sendepende de ilia familia statuso, konfesio, situacio en socio, kresko, staturo, koloro de haŭto kaj dikeco de monujo, revas feliĉon. Feliĉo estas ja tiel simpla. Simpla. Kaj neelporteble komplika... Speciale kiam en cia vivo dependas de ci nur iometo. Kiam oni senigis cin eblo fari tion, kion ci volas. Kiam Universo, limiginte cian liberon, ŝlosis cin en kvar muroj... Ŝlosis cin en cia korpo, kiu ne estas kapabla obei ciajn, eĉ la plej senkulpajn, dezirojn. Ĝi, kvazaŭ sekiĝanta aŭtuna arbo, kun ĉiu tago perdas forton kaj belecon. Ĝi mortadas...

externalImage.png

Mi naskiĝis absoluta sana infano: rozvanga, fortika knabino, havanta nenian deklinon je disvolviĝo. Tamen en unu tempopunkto la Mondaranĝo decidas superskribi scenaron de mia sorto. Kromefiko de vakcinado de poliomjelito transturnis mondon de miaj gepatroj, kiam mia aĝo pleniĝis je kvin monatoj. Tempo iradis, la knabino malfortiĝis, kuracistoj panike penadis difini diagnozon... Injektoj, klinikoj, masaĝoj, eksperimentoj, vojaĝoj laŭ la lando, serĉoj pri miraklaj herboj, eminentaj kuracistoj kaj pri aliaj lucernoj de diversa scienco... Kaj la verdikto: ŝi neniam paŝos.

Mi ne povas diri kun plena certeco, se tio ĉi estis fakte, aŭ tio ĉi estas simpla frukto de mia fantazio, sed memoro trude pentras al mi nebulan rememoron pri infana, petega voĉo: “Panjo, ne ploru!.. Mia panjo devas esti bela kaj feliĉa!”. Esti feliĉa estas tre simple...

Kiam mi iĝis 10, de iu el niaj familiaj konatoj mi plue aŭdis plendon kontraŭ vivo. Absolute sana kaj neniel ŝarĝita homo asertis ke li estas malfeliĉa, ke vivo ne justas al li... Li suferis, ploris kaj malamis sian estecon. Ŝajne rekte tiam mi firme komprenis ke mi ne volas esti tia. Ĉirkaŭe de tiam min atingis nocio: MI NENIAM PAŜOS. Mi ne havos familion, gefilojn, apartamenton kaj propran teleregilon de televidilo. NENIAM. Sed ŝajne jam tiam mi estis komprenanta ke estas aĵoj multe pli grava...

Mi reale ne tre misagordiĝis, ne ploradis, skoldadis la aliajn kaj bedaŭradis min... Ĉio ĉi ne gravas. Nur plu ne vidi panjajn larmojn. Ne doni al ŝi motivon por malgajeco. Esti feliĉa... Kaj neniam, neniam simili homon kiu malrespektis sian propran mondon. Rideti... Ĉiam. Vivi kaj rideti, memorfiksante ĉian momenton kaj ĝui ĝin! Ensorbi en mi tutan belon, tutajn odorojn kaj sonojn sen restaĵo. Vivi malgraŭ ĉio!..

Mi komencis skribi versojn... Stultajn, ne havantajn je eksplicitaj linioj, kiuj teksadis sin singarde kaj ne lerte. Mia la unua sensperta verso perdis sin en amaso de miaj plenskribitaj folioj... Ĝi profundiĝis en nekonatecon, lasinte premsignon per kurta, sensenca linio kiu nur ridetigas. Post estis plu multe da provoj de komponadoj. Sukcesaj kaj ne tre. Mia fantazio postulis pluan naĝadon laŭ senlima oceano de inspiro. Kaj mi skribis... Pri skolo, geknaboj, ŝatataj bestoj... Infanaj, naivaj versoj pri diversaj temoj ŝpiniĝadis rare, tamen ĉiufoje tiu ĉi ago por mi similas magion.

Je mia 16 jaroj kiu el parencoj legis miajn artajn provojn krei kaj proponis skribi ion ajn pri mi, ion, kio estis reflektonta de miaj ideoj, sentoj... Mi enpensiĝis. Kaj ekrigardinte en min, mi skribis... Tiun verson mi timis demonstri al iu ajn. Tamen superpovinte min mi aperigis ĝin al panjo. La verso, kiu komencis per vortoj “Kiel malbone ne povi paŝi...”. Mia la plej amata homo, mia heroo estas mia panjo, leginte mian verson, diris “Dum havas ideojn – skribu!”. Kaj mi komencis skribi pli multe kaj pli dense. Skribi pri ĉio. Skribi ne timante “neĝustajn” ideojn. Skribi pri mi.

Poste mian verson oni presis en loka ĵurnalo. Je spuro plu unu ... kaj plu. Ĉiufoje mi timetas meti eksteren pecon de mia animo por montro, ĉiufoje mi dubis pri mi, ĉiufoje mi timis riproĉojn kaj miskomprenon... Sed, al mia surpriziĝo, homoj trovis en linioj ion sian, ion proksiman kaj kompreneblan al ili. Tio ĉi entuziasmigadis min kaj igadis min denove kaj denove krei.

Je la 2007 jaro mi konatiĝis kun homo, kiu eksemis en mia subkonscio ideon – eldoni libron. Li volis publici ĝin mem, sed niajn vojojn diskondukis tempo. Tamen la ideo restis. Mi fariĝis pripensanta kiamaniere eldoni libron je signo de memoro kaj profunda danko al li – al la homo, kiu okazis lerta veki interne de mi fidon je mi. Al la homo, kiu helpis min trovi absolute novajn formojn de inspiro. Al li kaj al ĉiuj ĉi, kiuj estis netakseblaj donoj de la ĉielo! Al homoj, kiuj entuziasmigadis, gajigadis kaj plenigadis mian vivon per helkoloraj sentimentoj.

Ni ĉiuj estas egale solaj. Egale ni serĉadas komprenemon kaj apogon. Egale timadas nian misojn, ofte dubadas kaj milte revadas!.. Tamen nia fortuno dependas nur de ni. De nia volo akiradi. De nia kapablo oferi kaj fordoni. De la scipovo fidi je ni kaj neniam subfali."

Amas mi nian mondon...

Amas mi nian mondon ĝis tremo,
Do momentoj de nova tag'
Estas nekompareblaj,
Plezuraj gemoj...
La mond' belas, mi ĝojas en vag'!..

Mia ĉia nova mateno
Volas varti min kun pacienc' -
Min dorlotas minutoj,
Sekundoj tenas
En senranda hora sekvenc'...

Kio venos kun suna lumo?
En kvieto mi, en silent',
Ho, okulojn fermas,
Revas ion dume,
Ĉar ĉi tio estas farend'...

Fantazias mi neeblecaĵojn,
Neverŝajnas ilia atend':
Mi brakumas parencojn,
Amikajn vizaĝojn -
Simpatias fidinde kies...

La mond' belas...
Fortuna don' velas
Laŭ ebleca mar', estas plen'.
Ni paŝadas stumblante,
Je vojoj liberas,
Ni favoras elekti ja mem!..
2011

Серёга (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2018, 20:26:06

*Sorĉistino*

externalImage.png

Flamo de fajro brakumis bruston ŝian,
Ja brulis ŝi sur ŝtipoj pro amo justa sia.
Ŝi estis belulino – beleco de l' ĉiel'
Kaj kie ŝi promenis – tuj floris por miel'.
– “Ŝi estas Sorĉistino” – tiel diris homamas',
– "Rigardo verda, fajra harar', haŭta atlas'".
Ŝi estis nenobela, sed fremda sur la Tero,
En bono estis bela... Ja homoj nedankemas.
Ŝi amas per animo, simile povus ili?
Pereis l'virgulino, popol' ŝin sendis brili.
Pro amo ŝi forbrulis inter la flagra ard'
Sur krioj: – “Sorĉistino! Al fajr' kun via art'!”
En fajr' ŝi lumis, Preĝo ekflugis sor al supr'.
Ŝi sankta inde vivas sur la ĉiela nub'.
Ŝi spektas kun kompato, helpas per garda mes',
Kiu, kiel ŝi, kuraĝas ami trans malpermes'...
2004

Серёга (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2018, 20:27:35

externalImage.png

Серёга (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2018, 20:31:51

Jara simbolo - la aŭtentika hundo Barboso

externalImage.png

Jara simbol' al ni venos -
L' aŭtentika hund' Barbos',
Ĉiujn tristojn de ni pelos
Kaj dissvingos for per vost'.
La jar' baldaŭ ja impetos,
Jam belvestis sin en punt',
Per anim' al ni ridetos,
Prenos nin en sia rund'.
Por mi ĝoju kun ĝi tute,
Min surprizis ĝia don'.
Du hundidoj saltas lude -
Min amuzas speca son'.
El lanugo - du buletoj,
Mi feliĉas eĉ en frost',
Bonajn tagojn por mi metos
Tiu ĉi jare kaj plu post.
2005

externalImage.png

Серёга (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2018, 20:38:01

Ci permesu al mi ami cin (en Youtube verkis mizikon kaj kantas Kristina Prokopjeva)

Ci permesu al mi ami cin (plu unu muzikvideo de Kristina Prokopjeva)

Al mi permesu ami cin,
Promeni rande d' Universo,
Per tuta eco de anim'
Kun vervo tuŝi cian enton.

Al mi permesu ami cin,
Lumigu varme mian vivon
Por restus mi en vera rim'
Inter mensogo de l' planedo.

Al mi permesu ami cin
Malsaĝe flagre kaj karese...
Subite en kvieto ci
Aperu per kred' kaj espero.

Al mi permesu ami cin,
Al pli' apenaŭ mi aŭdacus,
Al miraĝ' irus sentoj ĉi,
Aliaj esti ne spertataj...

Al mi permesu ami cin...

2012

Серёга (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2018, 16:51:25

externalImage.png

Infaneco

Kio estas infaneco ja? - Feliĉo!
Tempo de senzorgaj provoj da eksplik'.
Eĉ oscili supre balancilo estas riĉo
Kun la vento petolulo, kun amik'.

Infaneco? - Neĝon en la polmojn meti,
Asteriska alto, la firma paĉja ŝultr'.
Volo por kresketi pli plu iomete
Ĉar malŝlosi pordon ĝenas la statur'.

Kion kara infaneco ja signifas?
La lucida panjo fabelas antaŭ dorm'.
Jen la duan rulon da sukervat' ĝi ĉifas,
Turnas ĉiajn aĵojn sor funde en la dom'.
2011

Серёга (แสดงโปรไฟล์) 28 มกราคม 2018, 20:09:29

externalImage.png

Mi denove forgesas pri ĉefa

Mi denove forgesas pri ĉefa.
Bagateloj envolvis racion,
Malrapide, andante mallevas
Tiujn stultajn prepoziciojn

Pri sentaŭga, pri nenecesa.
Elpuŝante vastecon el koro,
Senanimo infiltras sensensen.
Frosttorentoj ululas ĥore

El memor' erodante tempon,
Stelan brilon, el polmo sukceson.
Forgesiĝas kaj kune kun ĉiuj
Mi ne vidas tagiĝon fenestre.

Ne atendas, ne kredas, ne revas
Mi nur pensas plu sed sen ravo -
Mi pri l' ĉefa ideojn ne levas:
Kiu indulgos for ŝuldojn lavi.
2011

Серёга (แสดงโปรไฟล์) 3 กุมภาพันธ์ 2018, 12:29:53

externalImage.png


Kiu glatumis nin, al tiu ni alpremiĝas


Kiu glatumis — ni sidas ĉe li:
Ĉi instinkton ni pruntis de katoj,
Prenas de kontingencaj pasantoj
Erojn da atentemo al ni.

Kontraŭstari de ĝi troas pez':
Par' da vortoj nin kaptas fojfoje,
Eĉ prudento mem svenas laŭvole,
Mirindaĵon deziras solec'.

Sed distancon preferas prosper'.
Ĝis frenezo kondukas perturbo.
Kvazaŭ ene de tabua urbo
Ĵus en ombro scintilis esper'.

Mi etendos la brakojn, sed ci
Iĝos tuj formo nebrakumebla,
Ravon rompos ĝis etaj fragmentoj,
Tenerecon molestos per ĝi.

Ĝis fragmentoj rompita anim'
Volis havi iomon en vivo
Kaj vojaĝi mem laŭ perspektivo,
Sed ne logi al reva trem' sin

Antaŭ ĉiu laŭ tiu ĉi Ter',
Nur ellerni elekti ja dignajn,
Tial ne krii per vundita cigno,
Kaj ne pasi trans ŝanco preter.
2011

Серёга (แสดงโปรไฟล์) 10 กุมภาพันธ์ 2018, 10:10:59

externalImage.png


Mastrino Vintro


Aĉetis Vintro briliantojn -
Brilantajn kiel la luna disk'.
Blindigis per ili loĝantojn
L' mastrino de riĉega fisk'.

Ŝi ĉirkaŭ ĉiu domo, arbo
Ĵus damaskenis per arĝent',
Skurpule kreis per la farbo
Sen dubo sed kun sentiment'.

Ŝi iomete provis skizi
Elspiron, vangojn, nazon jam,
Komencis padojn tre blankizi.
Disegnis arabeskojn man'.

Do ŝi elegantecon ŝatas:
Balais tag', balais nokt'.
Mi ŝian laboremon laŭdas:
Ŝi estas por freŝeco vokt'.

Fascine ekturnigas Vintro.
Kiel konfetoj flugas neĝ',
Ŝutiĝas milde sur sopiron
Ĉie kie belas ŝia regn'.
2011

Серёга (แสดงโปรไฟล์) 23 กุมภาพันธ์ 2018, 09:54:03

externalImage.png


“Mi ne kapablu”, pensis, sed kapablis


“Mi ne kapablu”, pensis, sed kapablis ja -
Okazis mi pli forta ol konjektis.
Konscio malespere disfandiĝis jam -
Orgojle tamen role mi efektis:

Nek movo, nek rigardo, nek sonet' elen -
Tra ajna breĉo sentoj strebis trabatiĝi.
Ĉi tio kvazaŭ treti akrajn vitretojn -
Ju pli amema des pli deva humiliĝi.

Se iu ajn en mask' d' indiferenteco
Ĵus el man' sia sian ĝojon maltenis for
Kaj tutajn sentojn ŝlosis en ĉelo de intenco...
Mensog' por savo, nur mensog', kaj mensa ŝok'.

Mi ĉe fenestro, ĵaluzion nur huligante,
Ne havas duran menson por elpens',
Substrekas pasintecon definitive.
Dolor' doloron ŝanĝas en sekvenc'.

Jes, mi kapablu ĉesi, tia neceseco...
Jes, argumentu mi: pli forta mi ol mi,
El koro tutan triston ŝiru plorante -
Ne haltos tagoj ja en sia ir'.

Prokrastu ion, alie plirapidus
Mi en renkont' de cirkonstancoj ajn,
Mi agon cian plu ne nomu kiel perfido,
Al mi ci estas kvankam plu amat'.
2011

กลับไปด้านบน