Al la enhavo

Helpo pri ĉapelitajn literojn ĉe Linuks'

de R2D2!, 2008-junio-05

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

R2D2! (Montri la profilon) 2008-junio-05 02:02:13

Mi uzas linuksa distribuo "Xubuntu 8.04", klavarfasono "Colemak", kaj bezonas helpon.

Kun Colemak oni povas tajpi cirkumflekson per [AltGr] + [X], kaj la litero ĉapelota. Tio funkcias bone por Â, Ê, ktp, sed ne por Ĉ, Ŝ, ktp.

Tamen, ĉe programoj kiel OpenOffice.org, oni ja povas tajpi ĉ, ŝ, ktp

Kio okazas?, kaj kion povas mi fari??

R2D2!Ilhuıtemoc

Trilernisto (Montri la profilon) 2008-junio-05 03:32:01

Tiu ĉi funkciis por mi, malsamas de kio vi uzas sed havas siajn utilojn.

Mi uzas Ubuntuon 8.40 kaj mi mallonge uzis Xubuntuon 7.10. En Ubuntuo oni povas kunigi ilon por ŝanĝi la klavaro je la ilujo (post kunigi kiun ajn klavaron ke vi volas al la liston).

Stranĝan, kutime Openoffice kaŭzas plimultajn kapdolorojn.

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2008-junio-05 14:09:27

Vi facile aldonipovas literpaleto al Via panelo per dekstre musklaki al ĝi kaj elekti «aldoni al tiu panelo». Tiam Vi elektas Literpaleto (aŭ kio ajn ĝi signifas en Via gepatra Lingvo). Poste Vi havos kelkajn literojn sur Via panelo. Nun dekstre musklaku al tiu kaj elelektu «Agordoj». Tie Vi povas krei novan Paleton kun la literoj «ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ». Nun Vi povas enmeti tiujn Signojn per musklaki al ili kaj Strg+V (Enmetu!). Tio eble ne estas la plej komforta, sed certe la plej fidinda Metodo. Vi ne devas instali ion…
Salutojn
hoKo

Reen al la supro