ไปยังสารบัญ

Pri la japana fleksio

จาก nornen, 17 สิงหาคม 2018

ข้อความ 115

ภาษา: Esperanto

ito (แสดงโปรไฟล์) 4 กันยายน 2018, 09:06:08

Kara nornen,
“Mi ne volas ke vi pensu kiel mi, nur ke vi pensu.”
(Kiel vi vortigus tion japane?)
Mi ne trovas ĝuste trafan tradukon.

他人の考えに盲従せず、自分なりに考えよ。(Tio ne estas proverbo)
Ne senkritike sekvu pensojn de aliulo, memkonsideru.

学びて思はざれば則ち罔[くら]し。思ひて学ばざれば則ち殆[あや]ふし(ĉina proverbo)
(rekta traduko)Se nur lernus kaj ne pensus estiĝus malhele, se nur pensas kaj ne lernus estiĝus danĝere.
Se nur lernus(esti instruata) kaj ne memkonsiderus, lia kono ne estos sia reala posedaĵo,
se nur memkonsiderus kaj ne lernus, lia kono estos sia-justa(Self-righteous, ne vaste akceptebla)

La lasta eble ne havas la sencon de via prezentita diraĵo de la artistino.
犬は庭で寝ろ。
Ĉu tio estas frazfina nuda 未然形? Kiel ĝi aspektus ĉe unugrada verbo? 犬は肉を食べろ?
Mi komprenas ke ĝi estas 下一段活用・命令形 寝ろ/寝よ. Mi povus erari.
その猫は水を飲みたがっている。 Klare. Ĉu mi uzu たい por voloj de la unua kaj dua persono, tamen mi uzu たがる por voloj de la tria persono?
Ne. Kvankam oni emas uzi たがる por la tria persono, sed たがる taŭgas al ankaŭ la dua persono. Plie たい taŭgas al ankaŭ la tria persono.

A「君の奥さんは歌がうま[上手]いらしいね。それに(彼女は)ピアノがあると歌いたくなるようだね。」
B「そのとおりさ。彼女は今夜ピアノがあるレストランに行くと言っていたよ。今頃彼女はそこで歌いたがっているだろうさ。」

A「あなたは歌が上手[じょうず]ね。私、あなたの奥さんから聞いたのよ。あなたはピアノがあるとすぐに歌いたがるのでしょ?」「ほら、そこにピアノがあるじゃない。今も歌いたいと思っているでしょ?」

A「昨日から僕の猫が病気のようなんだ。水を皿に入れて猫の前に置いてやっても飲みたがらないんだ。」
B「猫も病気だと水を飲みたいと思わないんだろうよ。」

Pardonon. Klarigo estas malfacila. Mi distingante uzas senkonscie.

Eble tio ke en nerekta parolo aŭ subfrazo la 人称 laŭgramatike ŝanĝas, kaŭzus.(?)

Mi suspektas ĉu iuj aliaj kaŭzoj ekzistus.Ekzemple:

その猫は水を飲みたがらない。≒ その猫は水を飲みたいと思わない。Mi hezitis uzi "たいと思う" por besto en okazo ke kunteksto mankas.
その猫は水を飲もうとしない。 Klare. Ĉu “X+う+と+する”ankaŭ povas signifi “(malsukcese) klopodi X-i”, “provi X-i”?
Jes.
---- Pri あげる, くれる kaj もらう。

Certe, tiuj tri vortoj estas doloraj por nejapanuloj.
Iom rilate al あげる・くれる・もらう

----
Iam mi trovis en la Ekzercaro jenan frazon.

§15
En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki.

[---]自分に水を飲ませてくれるように頼んだ。

Ordinare oni interpretas 'doni' kiel 「与える」. Sed ĉi tie, tiu interpreto ne taŭgas. Mi tiam ekrimarkis ke la formo "doni al iu --i" estas aplikebla al ambaŭ 〜てあげる・〜てくれる.

---
Mi renkontis unu vorton kiu estas ne kutima por mi(japano). Tio estas "prunti". Japanoj emas voli scii kiu pruntedonas kaj kiu prunteprenas. Tial en la japana ekzistas apartaj du vortoj, t.e 貸す kaj 借りる. Prunti mem ne klarigas pruntanton kaj pruntaton, plie pruntanto ja kion signifas? Ĉu donanto? Ĉu ricevanto? Tio tre embarasigis min.

---
Ankoraŭ ekzistas samsencaj vortoj kiuj rilatas ĝentila-malĝentila esprimo.

(て)差し上げる(ĝentila 謙譲語) = あげる
(て)くださる(ĝentila 尊敬語) = くれる
(て)いただく(ĝentila 謙譲語) = もらう
(て)やる(malĝentila) = あげる

Eble ankoraŭ aliaj ekzistus.

*kiel Esperantigeblas 謙譲語?
nornen さんはご存知でしょうが、尊敬語は相手の行為を表す敬語(honoriga esprimo)で、謙譲語は自分の行為を表す動詞の敬語です。

*Por distingi 尊敬語 kaj 謙譲語, kompreni (て)あげる・(て)くれる・も(て)らう estas fundamenta afero, tiel mi pensas.

---
Mi devas pardoni vin pri tio ke mi ne klarigis pri ĉi subaj aferoj.

Kvankam oni plej ofte uzas あげる・くれる・もらう kun favora nuanco, sed se diras fakton, ili iuokaze ne nuancas favorecon. Ili foje nuancas tute male malfavoron. Foje la nuancoj ja dependas de kunteksto. Ekzemple oni uzas eĉ jenaĵn esprimojn.

よくも俺の息子を殴ってくれたな!Ho, vi donis bati al mia filo.
俺は奴(li)から一発もらったぜ! Mi ricevis de li unu baton.
あんたには一発喰らわせてあげるわ!Mi donu unu baton al vi!......(virina esprimo. あげる rilatus la kanto de Njaasu)

eĉ tiel:
こんな安物[やすもの](malkara objekto'(は)、あんた(vi)にくれてあげるわ。(virina esprimo)
Mi donu al vi ricevigi tiel malkaran aĉajon. (ne rekta traduko. eble ne esperantigebla)

(Ĉu la formo "doni al iu (malfavore) --i" eblas aŭ ne, mi ne estas certa)
Certe, tiuj tri vortoj estas doloraj por nejapanuloj. Al mi la plej helpa maniero por kompreni ilin, estas 内・外.

Mi pensas tiel:
内ーー自分ーー家族ーー友達ーー仲間ーー同郷人ーー同国人ーー…ーー他人ーー外

内 → 外 = あげる. Tio estas, あげる uzatas, kiam 内-ulo donas ion al 外-ulo.
外 → 内 = くれる. Tio estas, あげる uzatas, kiam 外-ulo donas ion al 内-ulo.

Ĉu tiu pensvojo taŭgas?


---- Pri 連用形 +て+あげる・くれる・もらう
Paralele al la uzo de tiuj verboj, mi analizas tiujn kombinaĵojn tiel:
連用形 +て+あげる = 内 → 外 = 内-ulo faras ion por (la favoro, komplezo, utilo, avantaĝo de) 外-ulo.
連用形 +て+ くれる = 外 → 内 = 外-ulo faras ion por (la favoro, komplezo, utilo, avantaĝo de) 内-ulo.

Permesu al mi klopodi uzi tiujn esprimojn kaj bonvolu ĝustigi miajn frazojn:
Mi ĝisnun estis ne konscia pri tiu pensmaniero. Mi supozas ke tio povus esti bona modelo.
Mi aĉetis novan, belan robon al mia edzino. Ni nun estas en festo kun geamikoj kaj ni interparolas:

Mia amiko diras al mi: 奥さんは新しいドレスを買いましたね。
Kaj mi respondas: ハハハ。彼女は買いませんでした。僕は買ってあげましたよ。
Gramatike kaj semantike ĝustas krom uzo de は. あげましたよ ĝustas. Bedaŭrinde la tradukaĵoj iomete ne sonas nature.

respondo: la temo estas aĉetinto (aŭ la robo).
ハハハ。(買ったの、)彼女ではありません。僕買ってあげたんですよ。
ハハハ。(あれ(robo)、)彼女買ったものではありません。僕買ってあげたものですよ。
Amikino de mia edzino diras al ŝi: 君は美しいドレスを着ています。どこでそのを買いましたか。
Kaj ŝi respondas: 私は買いませんでした。私の夫は買ってくれたのです。
Aŭ eble: 私は買いませんでした。私の夫に買ってもらったのです。
買ってくれたのです kaj 買ってもらったのです estas tute ĝuste uzata.

respondo: Estus pli bone estigi la temon je aĉetinto aŭ robo.
Aliaj klopodoj:
息子はクリスマスで私たちがニンテンドースイッチを買ってくれてほしい。
息子はクリスマスで私たちにニンテンドースイッチを買ってもらってほしい。
息子はクリスマスで私たちがニンテンドースイッチを買ってくれさせたい。
息子はクリスマスで私たちにニンテンドースイッチを買ってもらわせたい。
(Mi intencis diri kvar fojojn: Nia filo volas, ke ni aĉetu al li nintendo switch je kristnasko)
Simpligu frazojn:

1 息子 deziras 私たちが買ってくれる
2 息子 deziras 私たちに買ってもらう
3 息子 deziras/volas igi 私たちが買ってくれる
4 息子 deziras/volas igi 私たちに買ってもらう

1. dezirata ago estas aliula. 〜してほしい・〜してほしがる
2. 3. 4 dezirata/volata ago estas ja lia. 〜たい・〜たがる

Aldonas sencon de lia deziro:

1 息子は私たちが買ってくれることを期待している。(くれてほしい ne eblas)
2 息子は私たちに買ってもらいたい。(Ĉi tie もらってほしい ne eblas, ĉar ほしい uzeblas kun sia aga 動詞)
3 息子は私たちに買わせたい。(くれさせたい laŭ-nuance kombino de igi + くれる ne taŭgas)
4 logike "igi" ne eblas ĉar "私たちに買ってもらう" estas ago de li mem.

* もらってほしい fakte uzeblas sed la senco de tio estas "mi volas vin ricevi tion"
お前は車を修理してくれると、僕はコンピュータをインストールしてあげる。
Mi intencis diri: Se vi riparas la aŭton (por mi), mi instalas la komputilon (por vi).
Vi ĝuste uzas くれる kaj あげる.
Ĉi tie kaŝita temo estas reciprokaj favoraj agoj. Do uzi お前が kaj 僕が estas pli bone.

お前が車を修理してくれたら、コンピュータのインストールしてあげるよ。
絵を描いてくれれば非常に有難かろう。
Se vi pentrus pentraĵon (por mi), mi estus tre dankema.
くれれば estas ĝuste uzata. 有り難かろう ankaŭ ĝustas.
Kiam mia filino estis juna knabino, ŝi multe rigardis Pokemon. Kaj al ŝi ŝatadis multe kanto de unu Pokemon, nomita Njaasu, kiu estas kato kaj ial finigas ĉiujn frazojn je “nyaa”). Jen la kanto:
ニャースの歌:

青い青い静かな夜には
おいら一人で哲学するのニャー。
草むらで虫たちが
コロコロチリチリ
おいしそうに鳴いてるけど
今夜は食べてあげないのニャー。
Dum blua, blua, kvieta vespero
mi filozofias sola.
En la herbaro la insektoj
kantas “korokoro ĉiriĉiri”
bongustege, tamen
ĉi-vespere mi ne manĝos.

Ĉu ĉi tie “食べてあげない”signifas, ke ĉi-vespere Njaasu ne manĝos insektojn por la avantaĝo de tiuj ĉi insektoj mem? Tio estas, kutime ĝi ja manĝas insektojn, tamen ĉi-vespere ĝi faras (donas あげる) al ili favoron kaj ne manĝas ilin?
tamen ĉi-vespere ĝi faras (donas あげる) al ili favoron kaj ne manĝas ilin?
Eble ne!

Ŝajnas stranga la esprimo 「食べてあげる」。Mi supozas:

konjekto 1.

La insektoj kantas poemon "コロコロチリチリ". Sed al la oreloj de Njaasu, la poemo aŭdeblas kiel "Ni(insektoj) estas bongustaj, Bonvolu manĝu nin".

Do 食べてあげる estas ja favora ago por la insekto, kaj 食べてあげない estas malfavora ago por la insektoj.

Fine la senco de la kanto povus esti jena: Kutime Njaasu favore manĝas la insektojn, sed ĉi vespere ĝi ne manĝos malfavore.

konjekto 2.

Kiel mi supre diris ke あげる foje estas uzata kun tute malsama nuanco t.e. "doni al iu malfavore ---i".

Jen ankoraŭ ekzistas samsenca verbo やる・〜てやる kiu estas uzata en ne-ĝentilaj esprimoj. La senco kaj uzmaniero de ili baze estas (?la) preskaŭ tute sama kiel tiuj de あげる・〜てあげる. Ekzemple: 俺は友達に俺の帽子をやった。Mi donis mian ĉapelon al unu el miaj amikoj. 俺は友達に金を貸してやった。Mi pruntedonis monerojn al unu el miaj amikoj.

Sed 〜てやる ankaŭ estas uzata kun tute mala nuanco. Tio estas, fari malfovoran/ne-deziratan agon al aliulo. Ekzemple: 俺はあいつを殴ってやったぜ。Mi batis lin. 俺はあいつから金を盗んでやったぜ。Mi ŝtelis monerojn disde li.

Estas tia fabelo: En la rakonto ?aperas(?ludas) knabineto kaj lupo. Kiam la lupo renkontis la knabineton en arbaro, ĝi diras: "俺はお前を食[く]ってやるぞ" Mi manĝu vin.

Mi supozas ke la kanto uzus la verbon あげる kun malfavor-senca uzo, same kiel tiu de 「やる」.

Fine la senco de la kanto povus esti jena: Kutime Njaasu malfavore manĝas la insektojn, sed ĉi vespere ĝi ne manĝos favore.

---
とにかく奇妙な歌詞ですね。Ke la kanto por geinfanoj uzas tian vortigon, ŝajnas pli-malpli strange.
---- Demandetoj pri prononco
Mi lernis, ke “ou” oni prononcas kiel “ō”. Ekz: 東京 = とうきょう = toukyou = tōkyō.
Ĉu oni prononcas 思う kiel omou aŭ kiel omō?
Kiel oni prononcas 未然形+う (=思おう)? omō? omōo? omoō?

Same pri “ei” = “ē”, ekz: 先生 = せんせい = sensei = sensē.
Konsekvence, oni prononcas 招いて kiel manēte? Aŭ kiel maneite?
東京 tōkyō
思う omou
先生 ofte sensē
招いて maneite

Povus ekzisti tia inklino longigi antaŭstarantan vokalon de 音読み, sed foje oni longigante prononcas aliajn diftongojn. Ekzemple:
行こう いこー
どうなる どーなる
そうして そーして
Mi konsultis retpaĝojn, sed mi ne trovis bonajn konsilojn. Eble ne ekzistas klaraj reguloj.

*Kiel vi prononcas Esperntan Tokjo? to-kyo aŭ tok-jo? (nuntempe oni ordinare skribas kiel Tokio)

ito (แสดงโปรไฟล์) 4 กันยายน 2018, 09:09:50

Kara nornen,
彼らはもっと勉強しようと決心した。Ili decidis ke ili lernu pli multe.
あなたは来年日本に行こうと思っていますか? Ĉ vi pensas ke vi iru al japanujo en la venonta jaro.
(mi aŭdace uzis ke + u-formon)
La unua frazo sonas tute nature (al miaj oreloj), tamen mi tuj interpretas, ke la unua “ili” kaj la dua “ili” fakte ne estas la samaj personoj. Mi pensas, ke se la du “ili” estas la samaj personoj, la u-modo estas iom stranga tie.
Mi aŭdace uzis ke + u-formon, ĉar 勉強しよう(lernu) kaj 行こう(iru) (volo/intenco)eperas en ja subfrazoj. Mi volis insisti tion. Tio estas, mi volis kontrasti あなたは行こう de あなたは行こうと思っている。Ĉar 彼らは勉強しよう, あなたは行こう(ĉefverbo de ĉeffrazo) ne havas sencon de volo aŭ intenco.... Tia ĉi simpla nura ĉeffrazo ne estas esprimata en la japana.

Mi jam estis instruita de vi, ke esprimi kun ĉi tia signifo(volo,intenco), estas plej taŭge uzi infinitivon.

* Mi fojfoje uzis "aŭdace" "aŭdacas --i" kiel interpreton de "敢えて〜する”, "強いて〜する". Ĉu ĝi estas ne taŭga?
La duan frazon, mi interpretas tiel:
Ĉu vi pensas, ke (aliulo ordonos/petos al vi, ke) vi iru al japanujo en la venonta jaro.
Ĉu vi pensas, ke (la situacio devigos vin, ke) vi iru al japanujo en la venonta jaro.
Por demandi, ĉu la alparolanto havas ideon/planon/intencon iri al japanujo, mi dirus:
Ĉu vi pensas, ke vi iros al japanujo?

Ŝajnas, ke frazoj kiel “A + (pensa / intenca / vola verbo) + ke + B + faru” estas tute normalaj kaj kutimaj, kiam A kaj B ne estas la samaj personoj.
Tamen frazoj kiel “A + (pensa / intenca / vola verbo) + ke + A + faru”, mi senkoncie interpretus, ke estas alia persono X (ne menciita), kies volo estas, ke A faru.

Komparu:
Mi ne scias, kion mi faru. ≈ Kion mi faru?
Tio ne signifas “kion mi volas fari?”, “kion mi intencas fari?”, “kion mi planas fari?”, tamen fakte tio signifas “Kion devigas al mi la situacio fari?”, “Kio estas la ĝusta afero fari?” “Kion esperas la aliaj homoj, kion mi faru?”, “Mi tute ne scias, kion fari. Bonvolu helpi min, kaj diru al mi, kion VI pensas, kion mi faru.”
Ho mi ankoraŭ ne gajnas uzon de ke + u-formo kaj infinitivan esprimon. Mi komprenos pli klare. Mi pli bone digestu viajn konsilojn.
Fakte, mi estas feliĉa, ke mi scias ne nur hindeŭropajn lingvojn (ĉefe la hispanan kaj la germanan) tamen ankaŭ majaan lingvon (la kekĉian). En multe da detaloj, la kekĉia estas multe pli paralela al la japana ol la hindeŭropaj lingvoj. Se mi ne scius la kekĉian, mia studado de la japana estus ankoraŭ multe pli malfacila.
Mi miras pri tio ke la kekĉia kaj la japana estas tiel paralelaj.
Kaj eble ne estas hazarde, ke la majaaj lingvoj kaj la japana havas iom kompareblajn konstruaĵojn, logikon, pensmanieron, analizmanieron, lingvo-”senton”... La majaoj (aŭ siaj prauloj) alvenis al Ameriko tra la “Bering Strait” (ベーリング海峡) el orienta Azio.
Mi neniam imagis tian praan movegon de gentoj. Sed mi pensas por reserĉi originon kaj interrilataon de la lingvoj, estas plej grave restigi ja lingvojn, ĉar en nuna tempo tre rapide ŝanĝas la lingvoj pro ke la terglobo fariĝas pli kaj pli malgranda.

noey5523 (แสดงโปรไฟล์) 7 กันยายน 2018, 03:38:16

Hello

I thank you for your helpful words.


gclub

ito (แสดงโปรไฟล์) 7 กันยายน 2018, 04:51:09

Kara nornen,

----
Mi eraris tiel:

Mi faru tion. ... intenco
Ni faru tion ... propono

Mi estis instruita de vi pri ĉi supraj signifoj. Do mi miskomprenis ke oni povas uzi tiujn esprimojn en ankaŭ ke-frazo kun sencoj de intenco/propono. Sed mi danke al vi eksciis en ke-frazo, la esprimoj neniam havas sencojn de intenco/propono. Dankegon!

*Demando : Ĉu peti al, aŭ peti de?

Mi trovis en "Paŝoj al Plena Posedo" jenan esprimon.

[---] iun tagon ŝi petis de mi psalmlibron.

En la japana oni diras:ある日彼女は私 聖歌集をねだった(頂戴[ちょうだい]と・下さいと・くれるように頼んた)。

Mi konsultis la Tekstaron, kaj trovis ke ĉiuokaze estas uzata "peti de". Do se oni uzus "peti" kun infinitivo, ĉu oni ankaŭ uzas "peti de"?

iun tagon ŝi petis de mi doni al si psalmlibron.

Ĉu ĉi supra frazo ĝustas? Ĉu ankaŭ "ŝi petis al mi doni al si psalmlibron" eblas?

---
Saluton al noey5523!
Bedaŭrinde mi ne parolas la anglan. Bonvolu alparoli al mi Esperante. Ĉu vi havas intereson pri la japana?

nornen (แสดงโปรไฟล์) 8 กันยายน 2018, 15:04:09

Kara ito,

mi nun nur rapide respondos vian lastan demandon, kaj mi respondos al nia antaŭa parolado iom pli poste. Mi ĉiam verkas miajn respondojn unue en teksto-dosiero, kaj kiam mi finverkas ilin, mi kopi-gluas ilin en la forumo. Tiel ĉi mi klopodas minimumigi la ĉeeston de eraroj kaj stultaĵoj.

Mi opinias, ke ambaŭ uzmanieroj –t.e. “peti de” kaj “peti de”– estas samgrade ĝustaj, facile kompreneblaj kaj bone analizeblaj. Ĉi tie, la propozicioj “de” kaj “al” markas tute regule la donanton (de) kaj la ricevanton (al), aŭ alivorte la elirpunkton (de) kaj la alirpunkton (al). Ĉe la verbo “peti” estas du aferoj, kiuj “moviĝas” de donanto al ricevanto, nome la peto kaj ĉiokaze la psalmlibro.

ŝi → peto → mi
mi → psalmlibro → ŝi

Ĉu oni elektas “al” kaj “de” dependas de la vidpunkto.

A) Kiam oni rigardas la peton, kiu moviĝas de ŝi al mi, oni povas diri: Ŝi petis al mi psalmlibron.
B) Kiom oni rigardas la psalmlibron, kiu moviĝas de mi al ŝi, oni povas diri: Ŝi petis de mi psalmlibron.

Pli detale kaj tro komplike:

A) Ŝi direktis peton al mi, doni al ŝi psalmlibron (= ke mi donu al ŝi psalmlibron).
B) Ŝi petis, ke la psalmlibro direktiĝu de mi al ŝi.

Zamenhof mem uzis ambaŭ variantojn:

A) Se okaze mi estus maltrafinta, mi nur petus al Zila, ke ŝi repostulu, sen klarigo, la koverton de la halestrino.
B) Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon.
iun tagon ŝi petis de mi doni al si psalmlibron.

Ĉu ĉi supra frazo ĝustas? Ĉu ankaŭ "ŝi petis al mi doni al si psalmlibron" eblas?
Rilate al la temo “peti al/de” la frazo ĝustas. La ĉeesto de infinitivo laŭ mia analizo ŝanĝas nenion. Tamen mi ne uzus “si”, ĉar “si” ĉiam rilatas al la subjekto de la verba frazo enhavanta la “si”. Ĉi tie, la verba frazo enhavanta “si” estas “doni psalmlibron”, kaj la (nemenciita) subjekto de tiu ĉi verba frazo estas “mi” kaj ne “ŝi”. Ŝi petas, ke mi donu, kaj ne: ŝi petas, ke ŝi donu. Tial mi ne uzus “al si” tamen “al ŝi”. Sekve, mi vortigus la frazojn tiel:

Iun tagon ŝi petis de mi, doni al ŝi psalmlibron.
Ŝi petis al mi, doni al ŝi psalmlibron.

Pri “si” en infinitiva frazo

Komparu:

A) La reĝino ordonis al la servistino vesti sin. = La reĝino ordonis al la servisitino, ke la servistino vestu sin. = La servistino vestu sin mem.

B) La reĝino ordonis al la servistino vesti ŝin. = La reĝino ordonis al la servistino, ke la servisitino vestu ŝin. = La servistino ne vestu sin mem, tamen ŝi vestu ĉu la reĝinon ĉu alian nemenciitan virinon.

Poste mi respondos detale al viaj antaŭaj afiŝoj.

----

Postskribaĵo

Tria varianto Zamenhofa estas uzi la akuzativon.

Fundamenta Ekzercaro:En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki.
La sama frazo vortigita kun infinitivo: kiu petis ŝin doni al ŝi trinki.

Notu ankaŭ "ke ŝi donu al ŝi trinki" anstataŭ "ke ŝi donu al si trinki".

nornen (แสดงโปรไฟล์) 9 กันยายน 2018, 14:58:16

Kara ito,

mi denove dankas vin pro viaj helpaj respondoj.
Ne. Kvankam oni emas uzi たがる por la tria persono, sed たがる taŭgas al ankaŭ la dua persono. Plie たい taŭgas al ankaŭ la tria persono.
Mi memoros tion.

- - - -
§15
En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki.

[---]自分に水を飲ませてくれるように頼んだ。

Ordinare oni interpretas 'doni' kiel 「与える」. Sed ĉi tie, tiu interpreto ne taŭgas. Mi tiam ekrimarkis ke la formo "doni al iu --i" estas aplikebla al ambaŭ 〜てあげる・〜てくれる.
Mi opinias, ke la Esperanta frazo ja temas pri「与える」, tio estas pri doni âjon de unu persono al alia persono.
Ŝi donas al ŝi trinki. = Ŝi donas al ŝi ion por trinki. = Ŝi donas al ŝi ion, por ke ŝi trinku gin. = Ŝi donas al ŝi trinkaĵon. = ? 彼女は彼女に飲み物を与える。
Tamen eblas, ke mi tute misinterpretas「与える」.

- - - -

Pri prunti

Mi samopinias, ke estas tre konfuze, ke la verbo “prunti” havas du signifiojn tute malajn.

- - - -

Pri 尊敬語・謙譲語


Mi kredas, ke estas tute neeble, esprimi 尊敬語・謙譲語 en Esperanto. Mi eĉ opinias, ke tio neeblas en multe da pluaj hindeŭropaj lingvoj. Kvankam multe el hindeŭropaj linvoj havas manieron por esprimi 丁寧語, ili ne konas la koncepton de 尊敬語・謙譲語.

Ekzemple en la (gvatemala) hispana, por paroli 尊敬語・謙譲語, estas nur la maniero de “ĉirkaŭparolado” (“nerekta parolado”, “ne rekte diri la aferojn”). Ekzemple:

- Anstataŭ uzi la pronomon “yo”) (= mi), oni uzas “mi persona” ( = mia persono) aŭ “su servidor” ( = via servisto).
- Anstataŭ alparoli iun per “Señor Zamenhof” (Sinjoro Zamenhof, eble kompareble al さん), oni uzas “Don Ludokivo” (ne ekzistas Esperante, eble kompareble al さま ?).
- Oni tute evitas alparoli rekte la personon. Anstataŭ “Ĉu vi volas, ke mi faru tion?” oni diras “Ĉu estas dezirate, ke mi faru tion.” Ansataŭ “Vi ricevos la leteron morgaŭ.” oni diras “La letero alvenos morgaŭ” ktp

Eble oni uzas similan ĉirkaŭparoladon Esperante. Mi tute ne scias.

- - - -

Pri prononco

Mi dankas vin pro viaj klarigoj. Se 東京 skribatus Esperante kiel Tokjo, mi persone prononcus ĝin kiel To-kjo. Tamen mi kredas, ke mi prononcas ĝin tiel, ĉar la Hispana (la lingvo, kiun mi plej ofte parolas) havas silabkomencan kj. Eble aliaj parolantoj de Esperanto, kies denaska lingvo ne permesas ke silabo komencas je kj, prononcus ĝin kiel Tok-jo. Mi opinias, ke ĉiuj iom kopias senkoncie la sonajn strukturojn de siaj denaskaj lingvoj.

- - - -

Iom pli for de temo pri la hispana alparolo:

En la hispana de mia lando (la hispana ŝanĝiĝas multe inter landoj), estas malsamaj formoj por alparoli personojn. Kiam mi estis en la lernejo, la sistemo estis facila kaj ekzistis tri formoj, ekz:
tipo A: usted prefiere (vi preferas)
tipo B: tú prefieres (vi preferas)
tipo C: vos preferís (vi preferas)

Nuntempe, estiĝis nova tipo inter junuloj. Mi nomas tion “tipo BC”, ĉar ĝi prenas la pronomon de tipo B kune kun la verbformo de tipo C.

tipo BC: tú preferís (vi preferas)

Tipo A markas distancon, malproksimecon, respekton. Tiu formo estas uzata de viroj kaj virinoj.
Tipo B markas proksimecon, amikecon, intimecon. Tiu formo estis uzata ekskluzive de virinoj (女性語). Se viro uzis ĝin parolante kun viro, ĝi sonis samsekseme (homoseksuale).
Tipo C markas proksimecon, amikecon, tute ne intimecon. Tiu formo estis uzata ekskluzive de viroj (男性語).

Lastetempe, ankaŭ virinoj ekuzis tipon C. Mi kredas, ke tio okazas por eviti la 女性語, kaj por lingve substreki, ke la eldiroj kaj opinioj de virinoj kaj viroj estas same gravaj. Tamen tiu uzo (ankoraŭ) sonas al multe da kaj virinoj kaj viroj, tre “marimacha” (hispana vorto signifanta “masklino”, tio estas, vira (maskla) virino). Por ne esti taksataj “marimachas”, multe el virinoj ekuzis la tipon BC, miksante la 女性語'a pronomon (tú) kun la 男性語'a verboformo (preferís).

externalImage.png

Kiel vi povas vidi, antaŭe malsama sekso ĉiam estigis distancon, kaj devigis la uzon de tipo A. Kaj la tipoj B kaj C estis atribuitaj al la du seksoj. Tio estas, ekzistis klara distingo inter 女性語 kaj 男性語. Ni 15-aĝaj junuloj uzadis ĉiam tipo A por ĉiu virino: nekonatulinoj, amikinoj, koramikinoj (!), patrinoj, fratinoj, inklinoj, kuzenoj, maljunulinoj, samaĝulinoj, bebinoj. Neniu viro uzis 女性語, neniu virino uzis 男性語. Ni uzadis ĉiam tipon C inter ni, kaj ni neniam uzis tipon B.

Tiu uzmaniero ŝanĝis rapide dum la lastaj 25 jaroj. La 女性語 pli kaj pli malaperas. Inter viroj kaj virinoj (kaj inter knaboj kaj knabinoj) oni ne plu devige uzas tipon A.

Ekzemple, hispane mi alparolus vin per tipo A, ĉar via aĝo estigas distancon inter ni, kaj estus nerespekte alparoli vin per tipo C. Eĉ se mi ne scius vian aĝon, mi ankoraŭ uzus tipon A, ĉar ni ne konas nin persone, kaj la nekono estigas distancon.
Tamen se vi iam ekalparolus min per tipo C, mi ankaŭ ekuzus tipon C. La decido, forigi la distancon kaj krei proksimecon, ĉiam estas ĉe la maljunulo, neniam ĉe la junulo.
Ekzemple, se patro uzadas tipon A por alparoli sian filon, kaj iam ekuzas tipon C, tio signifas la jenon: “Vi ne plu estas infano, vi nun estas viro kiel mi.” (Ne ĉiuj patroj faras tion, multe alparolas siajn filojn per tipo A dum la tuta vivo.)

- - - -

Pri la similecoj inter la japana kaj la kekĉia.

Estas multe da aspektoj, kiuj tute malsamas inter tiuj du lingvoj, tamen samtempe este kelke da aspektoj, kiuj similas.

Adjektivoj

La kekĉia konas du specojn de adjektivoj, iomete kompareblaj al 形容詞 kaj 形容動詞.

Ĉe adjektivoj, oni ne uzas verbon “esti”.

La avokado estas bongusta.
Sa li o. (= bongusta la avokado) (neniu “estas”)
アボカドは美味しい。(= avokado はbongusta) (neniu “estas”)

Verboj

La kekĉia uzas la vortformadon por formi pasivon kaj kaŭzativon, kaj ĝi ofte kunigas la du.

xatwab'i. = (た+あなた+私+聞い) = 私があなたを聞いた。
xatwab'iresi. = (た+あなた+私+聞か+) = 私があなたに聞かた。
xat-ab'iik. = (た+あなた+聞か+) = あなたは聞かた。
xat-ab'iresiik. = (た+あなた+聞か++られ) = あなたは聞かられた。

Atributaj subfrazoj

Same kiel en la japana, en la kekĉia ne estas relativaj pronomoj (kiu, kiun, kiuj, kiujn, kies), tamen oni algluas rekte la verbon al la priskribata vorto.

Mi manĝis la avokadon, kiun mi trovis.
見つけたアボカドを食べた。(= trovis avokado を manĝis) (neniu “kiun”)
Xinwa' li o xintaw. (= ĝin-mi-manĝis la avokado ĝin-mi-trovis) (neniu “kiun”)

- - - -

Mi esperas, ke miaj longaj fortemaj paroladoj pri la Hispana kaj la Kekĉia ne enuigis vin. Mi persone opinias, ke priparoli iun ajn lingvon ĉiam helpas por pli bone kompreni aliajn lingvojn, eĉ (kaj eble ĉefe) onian propran denaskan lingvon.

ito (แสดงโปรไฟล์) 12 กันยายน 2018, 07:37:50

Kara nornen,

--
Pri "Peti de"

- Unue pri mia erara uzo de "si" en infinitiva frazo.

Ho mi eraris la uzon de "si" en mia prezentita frazo. "ŝi petis al mi doni al si psalmlibron" devas esti "ŝi petis al mi doni al ŝi psalmlibron", ĉar la subkomprenita subjekto de la infinitiva frazparto "doni al ..." estas mi. Mi petite donos al ŝi.

Kvankam mi jam lernis elekton de pronomoj en nerekta parolo, ke-frazo, infinitiva frazparto kaj participa frazparto, mi fojfoje stulte eraras.

また、やっちまったよ(eraris, malsukcesis, faris nedeziratan agon.... slangema esprimo)

- pri de aŭ al

Dankon pro via detala klarigo.

Komparinte vian komplikajn ekzemplojn, mi tiel ekkomprenis: kiam la petato kaj la donanto estas la sama persono, oni preferas uzi "de" kaj forlasas al-adjekton(?dativo, 与格). Tio estus Esperanteca stilo. (Por mi tia frazo sen dativo estas iom embarasiga. Ĝi ŝajnas al mi eksterregulaĵo laŭ gramatiko.)

----
Pri "doni al iu --i" kaj あげる・くれる

Ĉu vi opinias ke oni uzu "doni" nur kiam iu aĵo moviĝas de iu al iu? Se jese, mi ĝisnun erare komprenis ke "doni al iu --i" povas esti vaste aplikebla al 〜てあげる kaj 〜てくれる.

Ĉar laŭ via opinio, oni ne povas esperantigi 「あなたに歌ってあげよう」 kiel "donu al vi kanti", nek 「教えてあげよう」kiel "Mi donu al vi instrui", ĉar neniu aĵo moviĝas.

Oni povas uzi "doni al iu --i" nur tiel ekz. 水を飲ませてあげる。食べさせてあげる。贈り物をしてあげる。k.s..

Ĉu mi povas ĉi tiel ordigi mian kapon?

----
Pri 尊敬語・謙譲語

Mi demandis pri Esperantigo de "謙譲語", ĉar se ekzistus tiu Esperanta termino, tio alportos oportunon en nia interparolo pri esprimmaniero de 敬語. Sed estas ne nepre bezonata, ĉar vi bone komprenas la konceptojn de terminoj 敬語・尊敬語・謙譲語・丁寧語 skribitaj en 漢字. 漢字-a terminoj sufiĉas por ni.

Marĝenaĵo: Mi trovis klarigon pri 尊敬語, 謙譲語 kaj 丁寧語 en la angla:

1. ”Sonkeigo”…These are the words and the way of changing them when the speaker wants to appeal his rispectation to the answerer.

2. ”Kenjougo”…These are the words and the way of changing them when the speaker wants to appeal his infiority to the answerer.

3. ”Teineigo”…These are the words and the way of changing them when the speaker wants to make his words sound gentle to the listeners.

Laŭ la klarigo oni povus vortigi 謙譲語 kiel "vortoj kaj esprimoj sin-malsuperigaj" (^^;

Nu, via prezentitaj esprimoj mirigis min. Eble ili estas ja ?unuj el 敬語.
Oni tute evitas alparoli rekte la personon. Anstataŭ “Ĉu vi volas, ke mi faru tion?” oni diras “Ĉu estas dezirate, ke mi faru tion.” Ansataŭ “Vi ricevos la leteron morgaŭ.” oni diras “La letero alvenos morgaŭ” ktp
Eble oni estante pli-malpli konscia pri interrilato (intimeco, respekteco, afableco, aĝo, socia klaso, ordonanto/ordonato ktp.) . Por prizorgante ilin esprimi, iu lingvo havas specialajn vortojn, kaj iu alia lingvo ŝanĝas esprimojn uzante ne-specialajn vortojn.

----
Pri la hispana alparolo

Por rigardi eldirojn kaj opiniojn de virinoj grava, oni fariĝis ema uzi "preferís". Sed kiam virinoj diras "vos preferís", la diranto estus traktata kiel vira-virino, tial virinoj diras "tú preferís". Ĉu?

Ĉar ekzistas distanteco eĉ inter juna viro kaj lia koramikino, tial junuloj diras al ŝi "usted prefiere". Inter patro kaj lia infano, la cirkonstanco ankaŭ estas tiel sama. Ho tre rigore!

---
Pri la japana kaj la kekĉia

Prezentite la ekzemploj de vi, mi tute konsentas al via diraĵo en la antaŭlasta mesaĝo.
Fakte, mi estas feliĉa, ke mi scias ne nur hindeŭropajn lingvojn (ĉefe la hispanan kaj la germanan) tamen ankaŭ majaan lingvon (la kekĉian). En multe da detaloj, la kekĉia estas multe pli paralela al la japana ol la hindeŭropaj lingvoj. Se mi ne scius la kekĉian, mia studado de la japana estus ankoraŭ multe pli malfacila.
Temas pri fleksio(vorto-formado) , ho la kekĉia estas terura! Mi ekkredis ke vi bone uzas 活用 en la japana pro tio ke vi jam estas gajninta tiun de la kaĉia.

nornen (แสดงโปรไฟล์) 12 กันยายน 2018, 17:47:02

Kara ito,

Pri “peti de” kaj “peti al”
Komparinte vian komplikajn ekzemplojn, mi tiel ekkomprenis: kiam la petato kaj la donanto estas la sama persono, oni preferas uzi "de" kaj forlasas al-adjekton(?dativo, 与格).
Mi dirus, ke fakte ne estas malsameco inter “peti de” kaj “peti al”. Eble tio estas nur stila demando. Mi tute ne intencis ŝajnigi, ke ekzistas grava malsameco inter la du variantoj. Al mi persone, “peti de” sonas pli forte ol “peti al”, tamen tio estas nur percepto ŝuldita al mia denaska lingvo.

Pri “doni X'on” kaj「Xをあげる・Xをくれる」

Kiam “doni” regas rektan objekton, ĝi ja egalas al la japanaj verboj あげる・くれる. La signifa malsameco inter あげる kaj くれる tute perdiĝas en Esperanto.

私は妻にドレスをあげた。= Mi donis robon al mia edzino.
妻は私にスーツをくれた。= Mia edzino donis veston al mi.

Pri “doni X'i” kaj 「Xてあげる・Xてくれる」

Mi traserĉis la tekstaron, kaj fakte la esprimo “doni X'i” ekzistas nur ĉe du verboj: “doni trinki” kaj “doni manĝi” kaj ĉe iliaj derivaĵoj, ekz “doni vespermanĝi”, “doni tagmanĝi”, ktp.
Mi supozas, ke temas pri mallongigo de “doni ion por X'i”, pri kiu mi parolos sube.

Mi donis al ŝi trinki. = ? 私は彼女に飲ませてあげた。
Ŝi donis al mi manĝi. =? 彼女は私に食べさせてくれた。

Ĝenerale, ne eblas kaj ne ĝustas traduki「Xてあげる・Xてくれる」kiel “doni X'i”. Esperante la verboj あげる kaj くれる ĉi-okaze simple malaperas.

私は妻にドレスを買ってあげた。= Mi aĉetis robon por mia edzino.
妻は私にスーツを買ってくれた。= Mia edzino aĉetis veston por mi.

Ĉi tie “*donis aĉeti” tute ne eblas.

あなたに歌ってあげようか?= Ĉu mi kantu por vi?
女の子は私たちに歌ってくれた。= La knabino kantis por ni.

Ĉi tie “*donis kanti” tute ne eblas.

Eble ni konsideru “doni trinki” kaj “doni manĝi” kiel fiksitaj esprimoj.

Pri “doni ion por X'i”

Mi kredas, ke “doni ion por X'i” estas la origino de la mallonga esprimoj “doni trinki” kaj “doni manĝi”. Ĉi tiu esprimo estas multe pli vaste uzebla.

A donas al B ion por X'i. = A donas ion al B por ke B X'u tion (pri tio / de tio / ktp).

Donu al mi ion por manĝi.
Li donis al mi ion por ripari.
Mi donis al la infanoj ion por legi, ĉar ili enuis.
Nia interparolado donas al mi ion por studi.


Pri “A'o por X'i”

Tio estas eble la plej ĝenerala formo, el kiu deviriĝas “doni X'i” kaj “doni ion por X'i”. La baza signifo estas “A'o por ke iu X'u ĝin / pri ĝi / de ĝi”. Pli detale:

1) A'o por X'i = X'inda A'o.

Ĉi tie estas loko por miri. = Ĉi tie estas mirinda loko.

2) A'o por X'i = A'o, kiun iu volas X'i.

Mi havas du aferojn por diri. = Mi havas du aferojn, kiujn mi volas diri.
Restas du libroj por legi. = Restas du libroj, kiujn mi volas legi.

3) A'o por X'i = A'o, kiun iu devas/bezonas X'i.

Li havas tri veturilojn por ripari. = Li havas tri veturilojn, kiujn li devas/bezonas ripari.
La laboresto sendis al mi dosieron por subskribi. = Laboresto sendis al dosieron, kiun mi devas subskribi.

4) Pli ĝenerale

Mi ne trovis sufiĉe da papero por skribi ĉiujn miajn ideojn. = Mi ne trovis sufiĉe da papero, sur kiu mi povus skribi ĉiujn miajn ideojn.
Ŝi estas tiel bela, ke ne ekzistas la koloroj por pentri ŝin. = Ŝi estas tiel bela, ke ne ekzistas la koloroj, per kiuj oni povus pentri ŝin.

Sendube, la preciza signifo dependas de la kunteksto.
Mi havas du aferojn por diri. = (1) Mi havas du aferojn, kiujn mi taksas dirindaj. = (2) Mi volas diri du aferojn. = (3) Mi devas diri du aferojn, ĉar tiel ordonis mia laboresto.

- - - -

Pri 尊敬語・謙譲語
Mi demandis pri Esperantigo de "謙譲語", ĉar se ekzistus tiu Esperanta termino, tio alportos oportunon en nia interparolo pri esprimmaniero de 敬語.
Ho ve, mi tute miskomprenis vian demandon. Mi pensis erare, ke vi demandis, kiel uzi 尊敬語・謙譲語 Esperante. Mi nun komprenas, ke vi demandis pri Esperantaj terminoj por esprimi tiujn japanajn terminojn.

Eble:
尊敬語 = honoriga parolado, respekta parolado.
謙譲語 = humila parolado
丁寧語 = ĝentila parolado

- - - -
Por rigardi eldirojn kaj opiniojn de virinoj grava, oni fariĝis ema uzi "preferís". Sed kiam virinoj diras "vos preferís", la diranto estus traktata kiel vira-virino, tial virinoj diras "tú preferís". Ĉu?
Ekzakte. Ĉio ĉi estas “dancado sur glacio” (= tre tikla afero). Bedaŭrinde, la gvatemala socio daŭre estas tre “machista”, kaj ofte la eldiroj kaj pensoj de virinoj estas taksataj malpli gravaj ol tiuj de viroj. Tial (inter aliaj rezonoj) virinoj klopodas paroli malpli virinece, tamen samtempe celas ne paroli tute virece. Tiel ekestis la duone-virineca-duone-vireca formo “tú preferís”. Eble en la estonteco la malsameco inter vira kaj virina parolado tute malaperos.

Ĉu en la japana okazis (aŭ okazadas) ŝanĝoj rilataj al 女性語・男性語? Ĉu eble la hodiaŭaj junuloj parolas ĉi-rilate malsame ol antaŭe?

- - - -
Temas pri fleksio(vorto-formado) , ho la kekĉia estas terura!
Fakte, mi kredas, ke tio estas plia sameco inter la kekĉia kaj la japana. Unue, kiam oni ekstudas ilin, oni trovas terurajn vortmonstrojn, tre longajn, tre timigajn. Tamen poste oni ekscias, ke tiuj formoj tute ne estas teruraj, ĉar oni povas dishaki ilin:

食べなければなりませんでした = 食べ・なけれ・ば・なり・ませ・ん・でし・た = mi devis manĝi

xolinxnume'b'oq = x-ol-in-x-nume'-b'oq = pasinteco-veni-mi-li-preteriri-saluti = li venis kaj preterirante salutis min

Hazarda observaĵo: Tre grava malsameco inter la japana kaj la kekĉia estas la personaj pronomoj. La japana havas mil vortojn por diri "mi, ci, vi, ktp", kaj kiel ne-japanulo oni neniam scias kiun el ili uzi. La kekĉia ne havas personajn pronomojn.

ito (แสดงโปรไฟล์) 13 กันยายน 2018, 11:53:52

Kara nornen,

Dankon pro via aldonaj klarigoj kaj la traduko de la termino 謙譲語 <(..*>

Precipe la ekzemploj pri pli ĝenerala uzo de “A'o por X'i”" tre ege helpos min.

nornen:Ĉu en la japana okazis (aŭ okazadas) ŝanĝoj rilataj al 女性語・男性語? Ĉu eble la hodiaŭaj junuloj parolas ĉi-rilate malsame ol antaŭe?
Mi ne aŭdas nek vidas tiel klare ŝanĝitajn esprimojn pri 男性語/女性語 en la japana. Nur ke junulinoj lasttempe uzas "よ" (終助詞) anstataŭ "わ", al mi estas malagrable. Ekz.

al junuloj(viroj) diras junulinoj:
それは違うよ(←わ) Tio ne ĝustas.
そんなことないよ(←わ) Tio estas erara(Mi estas miskomprenita de vi)
私、そんなこと思ってないよ(←わ) Mi neniam pensis(opinias) tiel(?tion).

nornen:Tre grava malsameco inter la japana kaj la kekĉia estas la personaj pronomoj. La japana havas mil vortojn por diri "mi, ci, vi, ktp", kaj kiel ne-japanulo oni neniam scias kiun el ili uzi. La kekĉia ne havas personajn pronomojn.
Jes, eble tro multe da nomoj kaj pronomoj embarasigus ne-japanlingvanojn. Eble la plej elstaraj aferoj estas ke oni hezitas uzi pronomojn de dua persono en ĉiutaga parolo.

Ĉiutaga interparolo:
Ekzemple kiam oni demandas al sia instruisto, tiel dirus: 先生は〜ですか?
al kompanio-estro(?prezidanto): 社長は〜ですか?
al sekcia estro: 課長は(部長は)〜ですか?
al veturigisto de taksio: 運転手さんは〜へ行く道が分りますか?
al patrino, al edzino(kiam havus infanojn): お母さんは〜なの?
al mezaĝulo: おじさんは〜ですか?
al maljunulo: おじいさんは〜ですか?おじいちゃんは〜ですか?
al knabineto: お嬢ちゃんは何歳?
(Esperante ĉiuokaze uzus "Ĉu vi ... ?")

Sed:
En debato aŭ publikema diskuto:
あなたの言うことには賛同できませんね。

En interparolo inter intimaj geamikoj:
お前の言うことには賛成できないね。(viro)
あなたの言うことには賛成できないわ。(virino)

nornen (แสดงโปรไฟล์) 13 กันยายน 2018, 17:30:27

Kara ito,
vi nun jam lernigis min multe pri la nereala formo, kaj mia scio pri ĝi plivastiĝis. Pro tio mi dankas vin kore. Mi nun atakos la kunigan formon por ekscii kiel uzi ĝin ĝuste.

Detaloj pri la kuniga formo (連用形)

La dua el la fleksiitaj formoj de la fleksieblaj vortoj de la japana estas la kuniga formo (連用形). Tre ĝenerale ĝi uzatas por kunigi vortojn kun aliaj vortoj.

Ĉe la kvingradaj verboj (五段動詞) kaj ĉe adjektivoj (形容詞), tiu formo havas du malsamajn aspektojn, ĉe adjektivaj verboj (形容動詞) ĝi havas tri malsamajn aspektojn.

La kuniga formo estas formata tiel ĉi:

externalImage.png

La kuniga formo por kunigi verbojn

Kiel pensigas ĝia nomo, oni uzas la kunigan formon de verboj por kunigi verbojn al aliaj vortoj.

Ekzemploj:
飲み物 (trinkaĵo)
飲み込む (gluti < trinke enigi)
折り紙 (paperfaldado)

La kuniga formo por substantivigo

Ĉe kelke da verboj, la memstara kuniga formo signifas substantivon derivita el la verbo. Tio ne eblas ĉe ĉiuj verboj.

Ekzemploj:
勝つ → 勝ち (gajni, venki → gajno, venko)
笑う → 笑い (ridi → rido)

La kuniga formo por esprimi adverbojn

La memstara kuniga formo de adjektivoj kaj adjektivaj verboj estas uzata por esprimi adverbojn.

Ekzemploj:
早い → 早く (estas rapida → rapide)
静かだ → 静かに (estas kvieta → kviete)

La kuniga formo por listigi verbojn

La memstara kuniga formo estas uzata por listigi verbojn.

Ekzemplo:
りんごを買い剥がし食べた。(Mi aĉetis, senŝeligis kaj manĝis pomon).

- - - -

Ĉu mi pli malpli ĝuste vidigis la kvar suprajn uzmanierojn de la 連用形? Mi poste parolos pri aliaj uzmanieroj, ĉefe pri 連用形+て.

Ĉu la listigado de verboj helpe de la 連用形 indikas samtempecon (mi aĉetis, senŝeligis kaj manĝis samtempe) aux sekvencon (unue mi aĉetis, poste mi senŝeligis kaj fine mi manĝis) aux nenion el tiuj du?

Kio estas la malsameco inter tiuj ĉi du propozicioj?
りんごを買い剥がし食べた。
りんごを買って剥がして食べた。

กลับไปด้านบน