Al la enhavo

Citaĵoj, fragmentoj el libroj

de prostof, 2018-oktobro-06

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-novembro-18 17:01:42

prostof:Pliigi la efikeco en futbalo devus doni ĉiu ludanto 1 pilko, kaj la dancistoj ligi dinamo maŝino
Rajkin
estimata samideano
bonvolu publikigi la citaĵon en la originala lingvo, ĉar turmentas min teruraj duboj pri la korekteco de la traduko.

kiel mi memoras, pilkojn donacis al la piedpilkistoj ne Rajkin, sed oldulo Ĥotabyĉ.

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-novembro-22 06:05:29

Scivoleco mortigas nur stultajn katojn.

Tom

prostof (Montri la profilon) 2018-novembro-22 08:15:32

Oni devas haste fari tion, kio ne tiom gravas, por fari ne haste tion, kio gravas.
Ĉina proverbo

prostof (Montri la profilon) 2018-decembro-15 07:22:42

- Dubo estas komenco de saĝeco. (Aristotelo)

-Homoj naskiĝas sensciaj, sed ne malsaĝaj. Ilin faras malsaĝaj klerigado. (Ruselo)

prostof (Montri la profilon) 2019-januaro-03 13:59:22

Citaĵoj kun humuro

1. Ni estus perfekta paro, kompreneble, se ĝi ne estus vi ..
...

2. - Iun tagon ni ĉiuj mortos, Snoopy. malgajo.gif
- Jes, tio ĝustas, sed en ĉiuj aliaj tagoj ne
...

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-januaro-05 11:02:02

Kalemburo estas la birda fekaĵo de la fluganta spirito.
(Victor Hugo)

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-januaro-05 11:11:15

Mi ne volas aliĝi al klubo, kiu akceptus anojn kiajn mi.
(Groucho Marx)

NB: "kiajn mi" ne estas tre fundamenta, sed "tiajn, kia mi estas" estas tro peza.

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-15 07:23:56

Kiu kapablas pardonpeti estas kuraĝa, kiu kapablas pardoni estas forta, sed kiu kapablas fergesi estas feliĉa.
(???????)

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-januaro-16 10:20:17

Alzheimer?
Dank'al akuzativo, multaj samideanoj estas feliĉuloj! ridulo.gif

Reen al la supro