Al la enhavo

Kial homoj timas montri vizajxon en profilo?

de Aldand, 2019-februaro-20

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Aldand (Montri la profilon) 2019-februaro-20 08:30:46

Stranga afero, sed mi volus scii kial partoprenantoj de tiu-cxi forumo ne montras sian vizajxon en profilo?

novatago (Montri la profilon) 2019-marto-05 10:04:12

Pro unu aŭ pli el pluraj kialoj: ni preferas konfidi la aliajn uzantojn antaŭ sciigi al ili pri nia identeco, ni ne volas ke aliaj ĉu uzantoj, ĉu ne uzantoj, sciu tion, ke ni uzas ĉi tiun retejon, ni ne volas ke aliaj sciu tion, ke ni interesiĝas pri Esperanto, ni simple volas resti sennomaj/senvizaĵaj, ni volas restigi niajn opiniojn sennomaj, ni scias tion, ke estas grandegaj entreprenoj, kiuj uzas niajn datumojn por influi sur niaj decidoj. Nu, ni faras tion ĉar fakte estas konsilinda fari tion kaj multaj interretaj uzantoj ekkomprenis tion laŭ malbona maniero.

Vi rajtas uzi vian veran foton, sed pensu ke la mondo estas tro granda kaj eĉ se oni povus konfidi 99% el la interretaj uzantoj, ĉiam estas 1%, kiuj estas malkonfidindaj aŭ fiaj kaj danĝeraj. Tio sufiĉas por ne montri la propran vizaĵon.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Reen al la supro