Al la enhavo

Leĝo kaj ordo -partio en Pollando

de Metsis, 2019-majo-15

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-15 09:09:35

Mi vidis en loka novaĵa elsendo filmeton, kiu temis pri balota evento de la pola ekstrema naciisma partio Leĝo kaj ordo. La evento okazis en Bjalistoko. La paroloj de la ĉefministro, la prezidanto de la partio kaj sekvantoj de la partio sentis al mi tre malagrablaj, kiel groteskaj precize en ĉi tiu urbo. Estas, kiel oni lernis nenion pri la historio.

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-19 22:14:47

Pri partio Juro kaj Justeco (mi tiel tradukas nomon de tiu partio)

El Vikipedio:

En politiko partio estas organizo kiu aliĝas al iaj ideologio aŭ tendenco, kaj celas atingi politikajn influon aŭ rektan povoplenumon per okupo de politikaj oficoj kaj per publika esprimo de sia opinio.
En la modernaj demokratioj la disigo de povoj signifas, ke la 3 povoj de la ŝtato (leĝdona povo, plenuma povo kaj juĝista povo) estu dividataj inter 3 ŝtataj instancoj (parlamento, registaro kaj juĝistaro).


Kia partio estas nia JKJ (pole: PIS)?

Ĝi atingis povon en demokratia elekto (pro kompromitiĝo de antaŭa liberala partio).
Kiaj estas ĝiaj meritaĵoj:
– redukto de korupto,
– redukto de disvendo de ŝtata posedaĵo,
– redukto de priplukado de monoj el ŝtata buĝeto kaj tiel plibonigo de la buĝeto,
– pligrandigo de subvencioj por infanoj.

Per kio oni kulpigas ĝin:
– rompado de Konstitucio (alproprigo de Konstitucia Tribunalo, politikigo de la tribunaloj)
– transformigo de Pola Televizio en ĝian propagandan medion kiu uzas mensogon kaj manipuladon,
– konfliktigo de pola socio kaj ankaŭ Polujo kun aliaj landoj kaj kun Europa Unio
– farado politikaj de diversspecaj organizaĵoj
protektado de naciismaj organizaĵoj,
– troa kunigo de ŝtata potenco kun Eklezio.

Kiel vi vidas (dika fonto) tio kion vi skribis estas unu el kulpigoj de tiu partio.
Estas tia diraĵo: kie oni disponas, tie oni ordonas.

Reen al la supro