Al la enhavo

Kiel nomiĝas la neesperantaj literoj?

de Kriketo, 2019-majo-21

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2019-majo-24 21:47:08

Metsis:
nornen:
Ekzemple
uutzʼuʼuj
Majae: uu – tzʼe – u – tzʼuq – u – jota
Esperante: longa u – glota tozo – u – guto – jo
Kial "longa u" kaj ne "duoble u" aŭ "dufoje u"?
Bona demando, kaj mi ekvidis, ke miaj literonomoj estas nekoheraj:
Mi nomas "longa u" kaj "glota tozo" laŭ iliaj fonemoj, tamen mi nomas "guto" laŭ ĝia grafemo.

Pli kohere estus:
a) longa u, glota tozo kaj glota halto. (ĉiuj fonembazitaj)

b) duobla u, tozo kun guto kaj guto (ĉiuj grafembazitaj)

Metsis:
nornen:
(Hazarda fakto: uutzʼuʼuj signifas floro, uutzʼuʼujink signifas ornami per floroj, kaj uutzʼuʼujinbʼil aatin signifas vorto(j) ornamita(j) per floroj, kiu estas la vorto por poezio.)
Ĉu vere? Bela!
Vere. Kaj poeto nomiĝas aj uutz'u'ujinel aatin, kiu esperantiĝus kiel "ornamisto de vortoj per floroj". Unu el la plej famaj poetistoj de mia lando, Humberto Ak'ab'al (kiu bedaŭrinde mortis ĉijare) nomis sin alie. Li uzis la vorton "aj kem tzij", kiu signifas "teksisto de vortoj". Tiun esprimon mi multe ŝatas.

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-27 06:46:53

nornen:
Pli kohere estus:
a) longa u, glota tozo kaj glota halto. (ĉiuj fonembazitaj)

b) duobla u, tozo kun guto kaj guto (ĉiuj grafembazitaj)
Mi imagas situacion, en kiu oni bezonas klarigi iun nomon. Tiam oni elparolas la nomon kaj ripetas la literojn grafembazite.

Reen al la supro