Al la enhavo

Simple way of explaining krom, krome, kroma

de Nala_Cat15, 2019-majo-30

Mesaĝoj: 13

Lingvo: English

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-majo-30 18:07:36

I need a really dumbed down simple way of explaining how krom, krome, and kroma works. I can’t seem to find a good explanation. I know there is the krom of exception And of addition. Also it can mean besides and addition to in English. But it all confuses me. So if anyone could explain to me like I am stupid, that would be great.(

Mi bezonas tre simplan klarigon pri kiel funkcias la vortoj : krom, krome kaj kroma. Mi ne ŝajnas trovi bonan klarigon. Mi scias ke, ekzistas la krome de escepto KAJ la krom de adicio. Ankaŭ, ĝi povas signifi “besides” KAJ “in addition to” en la angla. Sed ĝi ĉio konfuzas min. Do se iu ajn povus ekslpiki al mi kiel mi estas stultulo, ĝi estus bone.

Dankegon

Vi ĉiuj povas respondi en la angla aŭ esperanto. ( se la forumo permesas ĝin.)

nornen (Montri la profilon) 2019-majo-30 18:24:52

Zamenhof defined the word as follows:

Ekzercaro:krom hors, hormis, excepté | besides, without, except | ausser | кромѣ | oprócz.
.
Example:
La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.

Literally: The youngest daughter, who was the full portrait of her father according to her goodness and honesty, was besides that one of the most beautiful girls one could find.

Now you can replace "krom tio" with "krome".

Krome li kontribuis abunde al tiamaj esp. gazetoj.
= Krom tio, li kontribuis abunde al tiamaj esp. gazetoj.

Kroma means estanta krom aliaj

Vane mi pruvadis, ke ŝi havas nenian rajton peti ankoraŭ kroman pagon por sia plezuro.
I proved in vain, that she had no right to request an additional payment for her pleasure (in addition to other payments).

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-majo-30 21:17:47

Sed mi ne komprenas kiam ĝi signifas "besides" kontraŭ "in addition to" anglen. Ili estas maloj laŭ la signifo. Mi ne komprenas kiel oni komprenas la signifon per kunteksto. Ankoraŭ ŝajnas malklara al mi, okazu kio okazas en la frazo. Sed dankon pro ekspliki "krome" Mi komprenas tiun nun.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-majo-30 21:21:42

Mi ne scias kial mi faras la lingvo de la mesaĝaro en la angla.....

nornen (Montri la profilon) 2019-majo-30 22:23:00

Nala_Cat15:Sed mi ne komprenas kiam ĝi signifas "besides" kontraŭ "in addition to" anglen.
Tion klarigu iu, kiu parolas la anglan denaske.

Mi serĉis ekzemplajn anglajn frazojn kun "besides" kaj "in addition to" kaj ŝajne ambaŭ anglaj vortoj esperantigeblas kiel "krom":

What does he have that I don't – besides money and good looks?
Kion havas li, kion mi ne havas -- krom mono kaj beleco?

In addition to the animals we have purchased, there is native wildlife.
Krom la bestoj, kiujn ni aĉetis, ekzistas indiĝena bestaro.

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-31 18:36:11

Nala,

Vi ne estas sola! Kiam mi legas mialingvajn vortarojn, ili havas tradukojn, kiuj en la angla tradukiĝas "except" kaj "in addition", do maloj! Ĉi tial mi preferas uzi "krom" kiel except kaj "aldone" kiel in addition por ne faru eraron.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-majo-31 23:01:41

Nornen, “ krom” havas du malajn signofojn kiam estas tradukita en la angla. Except, kaj in addition to. Mi nur konfuzas kiel oni evitas la dusensencon

Do, ĉu iu ajn havas simplan eksplikon por ĉi tio?

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-01 05:39:48

Verŝajne, tio estas infuo de la rusa. Mi pensas, gravas vortordo:

Mi havas nenion, krom mono - mi havas monon kaj nenion pli.
Mi havas ĉion, krom mono - mi ne havas monon sed havas alion.
Krom mono, mi havas manĝaĵon - mi havas monon kaj manĝaĵon.

Metita en la fino, ĝi signifas ekscepton, metita en la komenco, ĝi signifas ekzemplon.

PS: ĉu oni uzu akuzativon post krom?

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-01 16:54:15

Estus terura pensi, ke nur vortordo determinas la signifon.

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-01 17:48:40

Krom vortordo, gravas senco - gravas ambaŭ vortordo kaj senco.

rabobestoj = {lupo, vulpo, leono, urso};
rabobestoj krom lupo = rabobestoj & ~lupo = {vulpo, leono, urso};
neniu krom lupo = {} | lupo = {lupo};
krom leporo, ankoraŭ rabobestoj = leporo | rabobestoj = {lupo, vulpo, leono, urso, leporo};
Do komuna regulo (ĉu?):
X krom Y = X ^ Y;

Reen al la supro