ไปยังสารบัญ

Vikipedio urĝe bezonas multajn novajn artikolojn

จาก MiMalamasLaAnglan, 15 ตุลาคม 2019

ข้อความ 16

ภาษา: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (แสดงโปรไฟล์) 21 ตุลาคม 2019, 21:43:37

vaaspuhr:Ankaŭ Volapuk kaj Ido
Kio pri Volapuko kaj Ido? Ĉu vi ne ŝatas ilin, aŭ io alia?

vaaspuhr (แสดงโปรไฟล์) 22 ตุลาคม 2019, 06:01:27

MiMalamasLaAnglan:
Kio pri Volapuko kaj Ido? Ĉu vi ne ŝatas ilin, aŭ io alia?
Pri via temo 'Vikipedio ur...'
Ĉar ili povus esti helpa en okaze de manko de Esperanta artikolo. kvankam mi konas neniun bonan Volapukan tradukilon.
Ĉu vi estas denaska anglalingvano?

Zam_franca (แสดงโปรไฟล์) 22 ตุลาคม 2019, 08:44:08

Vidu la artikolon de la jaro 2007 de Libera Folio pri la Volapuklingvaj tradukistaj robotoj.

MiMalamasLaAnglan (แสดงโปรไฟล์) 22 ตุลาคม 2019, 16:28:49

vaaspuhr:
MiMalamasLaAnglan:
Kio pri Volapuko kaj Ido? Ĉu vi ne ŝatas ilin, aŭ io alia?
Pri via temo 'Vikipedio ur...'
Ĉar ili povus esti helpa en okaze de manko de Esperanta artikolo. kvankam mi konas neniun bonan Volapukan tradukilon.
Ĉu vi estas denaska anglalingvano?
Jes, mi estas denaska anglalingvano.

sinjoro (แสดงโปรไฟล์) 27 ตุลาคม 2019, 07:20:27

Antaŭ ĉio necesas, ke la jam ekzistanta enhavo estu polurita kaj bonigita, ke oni aldonu fidindajn referencojn kaj lingve korektu la tekstojn. Amasa kreado de novaj senvaloraj ĝermoj ne estas la ĝusta vojo.

MiMalamasLaAnglan (แสดงโปรไฟล์) 27 ตุลาคม 2019, 15:39:48

sinjoro:Antaŭ ĉio necesas, ke la jam ekzistanta enhavo estu polurita kaj bonigita, ke oni aldonu fidindajn referencojn kaj lingve korektu la tekstojn. Amasa kreado de novaj senvaloraj ĝermoj ne estas la ĝusta vojo.
Ni certe bezonas almenaŭ 300 000 artikolojn. Estas multaj artikoloj, kiuj haveblas en pli ol 15 lingvoj, sed ne Esperanto. Tio devas ŝanĝi.

กลับไปด้านบน