ไปยังสารบัญ

Ĉe limo de esperanta vortfarado

จาก StefKo, 6 ธันวาคม 2019

ข้อความ 27

ภาษา: Esperanto

StefKo (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2020, 23:11:50

Ĉu iu volos opinii la problemon?

Jxusteno (แสดงโปรไฟล์) 11 มกราคม 2020, 07:10:09

La ĉefa funkcio de la sufikso -in- estas servado por farado inajn vortoj el viraj vortoj. Tial ekzemple sinjorino signifas ne sinjoro de ino sed pli-malpli inseksa sinjoro. Ĝi do ordinare simple unuigas ĉion kio staras antaŭ ĝi en la vorto. Tial ŝajnas al mi ke la vorto viroino devus signifi virino. Inviro devus plej verŝajne signifi viro de ino.
Laŭ mi, la sencon, esprimi volatan de vi, vi povas esprimi per la vortoj virineca viro kaj vireca virino.
Volu legi:
" RILATE al la vortkunmeto, la Fundamenta Gramatiko diras: “Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino)” (R. 11). Ni konstatas, ke tiu ĉi regulo koncernas ankaŭ la t.n. sufiksojn, escepte de eta, ega kaj aĉa, kiuj, kvankam starantaj en la fino de la kunmeto, ne estas “ĉefaj vortoj”, sed sole modifas (grandigas, malgrandigas, aĉigas) la sencon de la antaŭa radiko. Oni povas ilin nomi veraj sufiksoj, aŭ deriviloj, aŭ modifiloj.

Krom en la vortoj kun ĉi tiuj modifiloj, ne validas la Fundamenta regulo de la vortkunmeto en la t.n. vortapudmetoj, en kiuj du vortoj de sama signifo-kategorio estas simple apudmetitaj, ne estante suborditaj unu al la alia; ordinare ambaŭ vortoj konservas sian finaĵon kaj ili estas ligitaj per streketo. Tiaj povas esti du substantivoj: majstro‑oratoro, soldato‑kamarado, membro‑abonanto; du, eĉ tri adjektivoj: surda‑muta, ruĝa‑blanka‑blua standardo; du adverboj: vole‑nevole, trafe‑maltrafe, pli‑malpli, iele‑tiele. Tia apudmeto estas signifa precipe per tio, ke tiel ligiĝas la kategorio-sufiksoj (Vd. §VIII: -aĵo, -eco, -ulo), kaj plie: vir-, ĉef- kaj -ino.

En la ceteraj kunmetoj, la ĉefa vorto, kiu staras en la fino, subordigas al si la elementon starantan antaŭ ĝi. La ĉefan vorton oni povas nomi ĉefelemento kaj la vorton starantan antaŭe flankelemento. Ekzemple, en la vortkunmeto vaporŝipo la ĉefelemento estas ŝipo kaj la flankelemento estas vapor(o)
. "

StefKo (แสดงโปรไฟล์) 11 มกราคม 2020, 09:13:13

Dankon, Jxusteno. Ĉu vi legis kio estas en vortaro.net rilate al INO? Tie troviĝas du signifoj de INO: unua - IN kiel sufikso kaj du - tia:
"
II- Morfemo, uzata memstare kun la senco 1.
ino. Estaĵo de idnaska sekso (fm, eventuale pj, kiam pri homo): virbestoj k iliaj inoj; la plej danĝera homo — malbona in’ en domo. ☞ femalo, masklo.
"
En tiu signifo INO estas memstara morfemo, substantivo, do ĝi povas krei kunmetaĵojn, ĉu ne? La skemo ŝajnas logika (aŭ mi pensas nelogike). Do la du unuaj alineoj de via citaĵo ne koncernas mian demandon.
Kial la vorto "viroino" kaj ne "virineca viro"? Ĉar la vorto (kaj aliaj vortoj same kreitaj) estas pli mallonga kaj belforma, simple.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 11 มกราคม 2020, 10:45:53

Ne, en "viroino" -in- estas ne sufikso, sed radiko kun signifo in II.
Do tio estas "vireca ino"

StefKo (แสดงโปรไฟล์) 11 มกราคม 2020, 11:18:49

sergejm:Ne, en "viroino" -in- estas ne sufikso, sed radiko kun signifo in II.
Do tio estas "vireca ino"
Jes, sergejm. Fine iu same pensanta kiel mi. (Ĉu mi povas skribi "Fine iu MIE pensanta"?)
Kaj kio koncerne dua ĉefa demando de la fadeno: "Ĉu 'grandio' eblas"?

Jxusteno (แสดงโปรไฟล์) 11 มกราคม 2020, 12:29:58

ข้อความได้ถูกซ่อนแล้ว

Jxusteno (แสดงโปรไฟล์) 11 มกราคม 2020, 12:36:05

sergejm:Ne, en "viroino" -in- estas ne sufikso, sed radiko kun signifo in II.
Do tio estas "vireca ino"
Mi dubas ĉu la ĉeesto de la finaĵo -o povas senigi la vorteron in je ĝia esto sufikso.
Ĉiuokaze, je parolado tia vorto povas kaŭzi miskomprenojn.
Krome, se oni rigardas ĝin memstara radiko, tiam viroino devas signifi ino de viro. Se oni volas per unu vorto esprimi la sencon de vireca ino, oni prefere diru vireca-ino.

Jxusteno (แสดงโปรไฟล์) 11 มกราคม 2020, 12:45:15

" Ĝenerale nekorektaj estas tiuj kunmetoj, en kiuj la flankelemento estas adjektiva epiteto de la ĉefelemento (dikonklo, belbirdo, bonprofesoro, diligentstudento, ks.). Evitindaj estas ankaŭ tiuj kunmetoj, en kiuj la adjektivradika flankelemento rilatas al la verba ĉefelemento kiel adverba manier-adjekto (bonlerni, beldanci, precizkalkuli, ks.)

Kelkaj uzataj tiaj kunmetoj, nerespondaj al la bazaj reguloj, estas esceptoj kaj ne pravigas aliajn similajn kunmetojn; ekz‑e: dikfingro ne pravigas la vortojn dikonklodikporko; nek junedzino pravigas la vortojn: junamikojunfraŭlino. ".
http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/...

StefKo (แสดงโปรไฟล์) 14 มกราคม 2020, 16:03:04

Mi ripetas demandon: "Ĉu grandio eblas?"

IO estas substantivo (rigardu vortaro.net: "2 Sama pron., uzata kiel subst.") do ĝi povas krei vortojn kombinatajn laŭ skemo:

ĉefelemento (kiu donas la ĝeneralan signifon de la vorto) + preciziga antaŭelemento (kiu precizigas la ĝeneralan signifon)

Do ni povas krei tiajn vortojn:

granda + io = grandio (io, objekto, aĵo granda)
bela + io = belio…

Apostrofitaj, ili estas:

grandi’, beli’, i’ (se IO povas esti kiel substantivo oni povas ankaŭ apostrofi ĝin)…

Tio povas esti utila por poetoj. Ĉu, povas esti, mi eraras?

Jxusteno (แสดงโปรไฟล์) 14 มกราคม 2020, 16:59:18

StefKo:Mi ripetas demandon: "Ĉu grandio eblas?"

IO estas substantivo (rigardu vortaro.net: "2 Sama pron., uzata kiel subst.") do ĝi povas krei vortojn kombinatajn laŭ skemo:

ĉefelemento (kiu donas la ĝeneralan signifon de la vorto) + preciziga antaŭelemento (kiu precizigas la ĝeneralan signifon)

Do ni povas krei tiajn vortojn:

granda + io = grandio (io, objekto, aĵo granda)
bela + io = belio…

Apostrofitaj, ili estas:

grandi’, beli’, i’ (se IO povas esti kiel substantivo oni povas ankaŭ apostrofi ĝin)…

Tio povas esti utila por poetoj. Ĉu, povas esti, mi eraras?
o en la vorto io estas ne substantiva finaĵo sed parto de la radiko.

La kunmetaĵo grandio eble tre-tre teorie estas ĝusta sed ŝajnas al mi ke ĝi estas malbonstila kaj malfacile komprenebla (tiom pli en parolado).

กลับไปด้านบน