Al la enhavo

Fermita

Esperanto

de Jxusteno, 2020-januaro-09

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-09 12:20:29

La mesaĝo estas kaŝita.

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-09 15:54:36

Mi opinias, ke (preskaŭ) ĉiuj aglutinaj lingvoj havas kompareblan vortfaradon.
Ekzemple la kekĉia:

Chulinaanume'kok'tz'ub'. /tʃu.li.naː.nu.meʔ.kokʼ.ˈtsʼupʼ/ = Mi deziras, ke vi venu ĉi tien kaj preterirante vi kisetu min.

ch-ul-in-aa-nume'-kok'-tz'ub'

ch – markas deziron
ul – markas movadon ĉi tien
in – mi (kazo absolutivo)
aa – vi (kazo ergativo)
nume' – markas movadon preteran
kok' – markas diminutivon
tz'ub' – kisi (transitive)

Chulinaanume'kok'tz'ub' xb'aan naq ewer xoxatinnume'kok'tz'ub'. = Mi deziras, ke vi venu ĉi tien kaj preterirante vi kisetu min, ĉar hieraŭ mi iris tien (al vi) kaj preterirante mi kisetis vin.

- - - -

Inkawresileb'aqat. /ʔin.kaw.re.si.le.pʼa.ˈqat/ = Vi estos mia sanigilo.

In-kaw-resi-leb'-aq-at

in – mi (kazo posesivo)
kaw – sana
resi – markas kaŭzativon
leb' – markas ilon
aq – markas estontecon
at – vi (kazo stativo)

- - - -

Anihex? /ʔa.ni.ˈheʃ/ = Kiuj estas vi?

ani - kiu
ex - vi (pluralo, kazo stativo)

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-09 16:41:13

La mesaĝo estas kaŝita.

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-09 16:55:47

En ĉiutaga parolado, tiaj vortmonstroj ne estas kutimaj, sed ja okazas. Alilingvajn vortojn, ĉefe hispanajn, oni ja trovas ofte, sed ĝenerale ankaŭ ekzistas pura kekĉia vorto por tio. Ekzemple "fertilizer" oni pruntas el la hispana "ab'oon < abono", sed oni ankaŭ diras "chamleb' = kreskilo". Komputilo nomiĝas "ajleb' ch'iich'" = nombrilo metala", aviadilo "chikop ch'iich'" = birdo metala", helikoptero "tuulux ch'iich'" = libelo metala".

Multaj novaj vortoj estas farataj per "kaxlan = fremda".
kaxlan aatin = fremda lingvo = hispana lingvo
kaxlan ha' = fremda akvo = biero
kaxlan wa = fremda tortiljo = pano
kaxlan ak'ach = fremda meleagro = koko

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-09 17:28:23

La mesaĝo estas kaŝita.

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-09 17:33:29

Pri la pureco ne. Sed ja ekzistas la ALMG (Academia de Lenguas Mayas de Guatemala), kiu okupas sin pri la reguleco kaj reguligo de la lingvoj, ĉefe rilate al tekstoj leĝaj. Mi ne scias, ĉu ekzistas paralelaj institucioj por la garifuna kaj la ŝinka, sed mi konjektas jese.

Aldonaĵeto:
Mi jus vidis tiun ĉi fotografion, kiu estas ege ridiga. Ili skribis "Lix Hu Laj Mormon", kiu signifas "Sinjorino Hu kaj Sinjoro Mormon". Mi supozas, ke ili intencis skribi "Li Xhu Laj Mormon", kiu signifas "La libro de Mormon"...

Reen al la supro