Al la enhavo

Kial la retejestroj ne forbaras la kontojn de la personoj, insultantaj GLAT-ulojn?

de Jxusteno, 2020-marto-10

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-10 10:48:18

"Reguloj: Estas strikte malpermesite alŝuti, publikigi, sendi, ligi, enmeti, privarbi, oferti aŭ alimaniere aldoni enhavojn (bildojn, ligilojn, fotojn, forumkontribuojn aŭ aliajn enhavojn, inkluzive de privataj mesaĝoj kaj profilbildoj) de la sekvaj tipoj:
leĝe protektitaj enhavoj, ekzemple enhavo kiu estas protektita pro kopirajtoj, nomrajtoj, markorajtoj, patentoj, rajtoj pri industria dezajno, aŭ posed- aŭ personrajtoj, kaze ke vi ne havas la permeson pri tiu enhavo;
pornografiaj, perfortgloraj, obscenaj, seksistaj, kalumniaj, rasismaj, ofendaj por anoj de minoritataj grupoj aŭ religioj materialoj, kaj enhavoj, kiuj malobeas la germanan junularprotektan leĝon (Jugendschutzgesetz);
propagandiloj kaj signoj de kontraŭleĝaj organizoj;
ĝenaj, ofendaj, kalumniaj, minacaj enhavoj kaj diskriminaciaj deklaroj;
privataj informoj de aliaj uzantoj (ekz. adreso, telefonnumero, bankinformoj) respektive citaĵoj el privata komunikado kun aliaj uzantoj, kun la ofertantoj/administrantoj de la retpaĝaro aŭ aliuloj.
ligiloj al retpaĝaroj kun kontraŭleĝaj enhavoj;
ajna nepetita aŭ nepermesita reklamo, reklammaterialoj, rubmesaĝoj, ĉenleteroj, neĝbul- aŭ piramidaj sistemoj kaj ĉiuspeca klientreklamo;
ajnaj materialoj, kiu enhavas virusojn, vermojn, trojanojn aŭ aliajn programetojn, kiuj minacas aŭ malhelpas la ekziston aŭ la funkciadon de ĉi tiu aŭ aliaj retpaĝaroj"

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-10 16:55:35

Saluton, Žustenčik.
Sed al kiu krom mi vi aludas?
Mi eĉ ekĵaluzis.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-10 17:19:41

Espereble la foruma etoso, ĉu kun aŭ sen enmiksiĝo de la retejestroj, iam pliagrabliĝos.

Reen al la supro