Al la enhavo

Por ĉiuj tradukantoj de lernu!

de Jev, 2020-marto-23

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2020-marto-23 20:41:22

La subaj informoj estas por niaj tradukantoj kaj estos utilaj por tiuj, kiuj ŝatus iĝi tradukanto.

Nova komuna tradukejo

Ni administras plurajn projektojn, kiuj estas simile multlingvaj kiel lernu!. Ni kunligis plej gravajn tradukejojn sub unu tegmento. Tiel estos pli oportune ne nur al ni mastrumi kaj plibonigi la sistemon, sed ankaŭ al niaj tradukantoj. Pluraj tradukantoj helpis nin samtempe pri kelkaj projektoj kaj por ili estis sufiĉe malfacile fari tion en malsamaj sistemoj.

Ekde nun ĉe https://traduko.net vi trovos ĉiujn gravajn tradukejojn. Ni movis ĉiujn uzanto-kontojn al la nova sistemo. Vi ne devas denove registriĝi, sufiĉas uzi viajn malnovajn datumojn, kiujn vi uzis ĉe lernu! Se vi helpis pri pluraj projektoj, plej verŝajne validos nur datumoj de unu el la antaŭaj tradukejoj. Provu diversajn, se vi uzis malsamajn. Se ne funkcios, provu repeti la pasvorton pere de la sistemo aŭ kontakti nin per la formularo, kiu troviĝas sube de la paĝaro.

Ni kreis ankaŭ apartan tradukejon por komunaj tekstoj. Ĝi nomiĝas "WEB", vi trovos ĝin inter la aliaj projektoj. Tien ni movas ĉiujn tekstojn, kiuj estas komunaj por niaj projektoj. Tiamaniere ni volas ŝpari la fortojn de niaj tradukantoj kaj faciligi la traduklaboron. La tekstoj de la komuna tradukejo "WEB" ne aperas tuj aŭtomate sur la paĝaro, ni ĝisdatigas la tradukojn nur de tempo al tempo. Ĉe ĉiuj aliaj tradukejoj ĉio funkcias kiel kutime.

Ensalutinte en la novan sistemon, vi povas enmeti pli da datumoj pri vi. La plej gravaj informoj estas "parolataj lingvoj" kaj indiko de tio, ĉu vi volas ricevi novaĵleterojn de ni. Ni ne intencas ofte sendi ion, sed tamen povas de tempo al tempo informi pri la plej grandaj ŝanĝoj en la projektoj.

La gvidlinioj pri uzado de la nova sistemo:
https://traduko.net/guidelines

Se vi pro iu kialo devas krei novan konton ĉe nia tradukejo aŭ volos inviti iun alian personon por traduki, bonvolu uzi aŭ transdoni la invitkodon, pere de kiu eblas registriĝi. La invitkodon vi povas peti per la kontaktformularo ĉe https://traduko.net

Novaj partoj de lernu!

Ĉe lernu! lastatempe aperis pluraj novaj funkcioj kaj partoj. Ekz. ni lanĉis novan parton, kiu nomiĝas "Multlingva akcelilo".
Ĝi troviĝas ĉe https://lernu.net/instruado . Temas pri elŝuteblaj materialoj por instruado de Esperanto en lernejoj. Krome aperis diversaj plibonigoj kaj aldonaj funkcioj por uzantoj kaj nia forumo. La materialoj jam haveblas en 13 lingvoj.

Kaj tre baldaŭ ni intencas fari novan ĝisdatigon de la sistemo, kiu alportos la plej grandan ŝanĝon en la paĝaro ekde la lanĉo de la nova lernu!

Via helpo pri tradukado estas ege bonvena!

Privateca politiko kaj reguloj

Ni adaptis nian privatecan politikon, la lasta aktuala versio troviĝas ĉe https://traduko.net/privacy . Ni bedaŭras, ke ĝi ankoraŭ ne plene disponeblas en Esperanto, sed ni laboras pri tio. La teksto estas malfacila kaj ni volas ĝi bonkvalite traduki.

Grave

Ni petas ĉiujn, kiuj plu interesiĝas pri traduklaboroj, ensaluti kaj ĝisdatigi siajn profilojn. La kontojn, kiuj ne estos ĝisdatigitaj dum iom da tempo, ni intencas malaktivigi.

Grandan dankon pro via atento kaj via farita laboro!

Reen al la supro