Al la enhavo

"a" aŭ "e" je la fino de la vorto "proksim' "

de Darth_Vader, 2021-januaro-05

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Darth_Vader (Montri la profilon) 2021-januaro-05 02:07:15

Saluton,

La Lernu Kurso diras ke la a-fino normale estas uzata por priskribi substantivojn. Sed kiam ne estas substantivo (aŭ la vorto "ĝi") en la frazo, tiam la e-fino estas uzata anstataŭ.

ekzemplo kiam estas substantivo (aŭ la vorto "ĝi") en la frazo: "La vetero estas tre varma"

ekzemplo kiam ne estas substantivo (aŭ la vorto "ĝi") en la frazo: "Estas tre varme"

Tio ĉi havas sencon.

Sed...... pli malfrue en la kurso, tiu ĉi frazo aperas: "La konstruaĵo estas proksime de mi."

Ĉu tiu ĉi devus esti proksima, ne proksime?? Ĉar la substantivo (konstruaĵo) estas menciita en la frazo.

Mi konservis ekran-bildon de la frazo se vi volas vidi ĝin.

flanka noto- bonvolu korekti min se mi eraras gramatike aŭ literume.

dankon,

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-05 02:51:24

La verbo 'esti' povas signifi staton de subjekto, tiam ni uzas a-vorton por priskribi ĝin.
Sed ni povas indiki lokon de subjekto, ni uzas e-vorton.
Komparu:
La hundo estas hejma. (stato)

La hundo estas hejme. (loko)

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-januaro-05 11:14:06

En tiuj kazoj, mi ŝatas konstrui ekzemplojn kiuj montras la malsamecon en la sama frazo:
La domo troviĝas proksime, sed ŝajnas malproksima, ekz. pro la deklivo.
La regulo estas do:
esti, anstataŭebla per troviĝi -> e

esti, gramatike anstataŭebla per ŝajni -> a (*)
(*) Mi unue tajpis "aspekti", sed laŭ PIV Zamenhof mem uzas ĝin kun "a" kaj "e"...
Esperanto ne estas ekzakta scienco!

https://vortaro.net/py/serchi.py?simpla=1&til=...

Darth_Vader (Montri la profilon) 2021-januaro-05 15:42:22

dankon al ambaŭ da vi. mi kredas ke mi komprenas pli nun.

Kio gravas estas, ĉu ĝi estas loko aŭ stato?

dankon,

nornen (Montri la profilon) 2021-januaro-05 15:55:23

Alivorte: Se la demando estas "kia", la respondo estas "proksima". Se la demando estas "kie" aŭ "kiel", la respondo estas "proksime".

horsto (Montri la profilon) 2021-januaro-16 01:54:26

Darth_Vader:
"La konstruaĵo estas proksime de mi."
Laŭ mi opinio proksime ne rilatas al la subjekto (La konstruaĵo), sed al de mi.

Vi komprenu la frazon tiel:

"La konstruaĵo estas (proksime de mi)."

"(proksime de mi) estas la konstruaĵo."

"La konstruaĵo estas proksime."

Proksimeco ne estas ĝenerala eco de la konstruaĵo, ĝi estas nur proksime ĉar mi estas proksime.

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-16 12:35:58

horsto:
Darth_Vader:"La konstruaĵo estas proksime de mi."
Laŭ mi opinio proksime ne rilatas al la subjekto (La konstruaĵo), sed al de mi.
Estu pli simpla. (Aŭ simple?)
Kie estas la konstruaĵo? Proksime de mi.
Parolanto malofte pensas pli sintaksaj arboj, sed fari demandon li/ŝi povas.

horsto (Montri la profilon) 2021-januaro-17 01:43:27

sergejm:
horsto:Laŭ mi opinio proksimene rilatas al la subjekto (La konstruaĵo), sed al de mi.
Estu pli simpla. (Aŭ simple?)
Kie estas la konstruaĵo? Proksime mi.
Parolanto malofte pensas pli sintaksaj arboj, sed fari demandon li/ŝi povas.
Saluton sergejm,
mi tre ŝatas viajn kontribuojn, sed ne ĉiam bone komprenas vin. Ekzemple:

hejma hundo

Ĉu tio estas nesovaĝa hundo?

Estu pli simpla. (Aŭ simple?) Mi dirus: Respondu pli simple.

Kie estas la konstruaĵo? Proksime mi. Mi pensas, ke necesas diri: Proksime de mi.

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-17 05:16:24

Jes, mi forgesis 'de' en la lasta kazo.
Домашняя собачка = hejma hundeto = hundeto loĝanta hejme. Ĝi certe estas nesovaĝa, sed ne nur. Nesovaĝa hundo povas loĝi en hundujo apud homa domo.
Будь проще! = Estu pli simpla! (Ruse 'проще' estas 'pli simpla' aŭ 'pli simple' - sonas same)

mimoprobegal (Montri la profilon) 2021-januaro-21 19:16:05

La konstruaĵo troviĝas (estas, staras) proksime de mi.

Reen al la supro