Al la enhavo

Ĉu ajn?

de Arlekeno, 2021-aprilo-23

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Arlekeno (Montri la profilon) 2021-aprilo-23 06:13:26

Ĉu la jena uzo de "ajn" kun "ĉu" estas gramatike korekta, akceptebla, evitinda aŭ erara?
Ĉu ajn vi diros tion, li ne kredos vin.
Ĉi tie mi intencas signifi:
Ĉu vi diros tion, aŭ ne, li ne kredos vin.

StefKo (Montri la profilon) 2021-aprilo-23 07:25:19

Arlekeno:Ĉu la jena uzo de "ajn" kun "ĉu" estas gramatike korekta, akceptebla, evitinda aŭ erara?
Ĉu ajn vi diros tion, li ne kredos vin.
Ĉi tie mi intencas signifi:
Ĉu vi diros tion, aŭ ne, li ne kredos vin.
Ĉu vi diros, ĉu ne...
Ajne vi diros, ajne ne...
Ajnon vi faros...


En via frazo necesas duobla ĉu. Unu ĉu montras demandon sed via frazo ne estas demando, ĝi montras alternativon. Tial necesas duobla ĉu aŭ alia konstruo de la frazo.
Mi ne komprenas vian frazon.

Metsis (Montri la profilon) 2021-aprilo-24 05:48:56

Arlekeno,

Ĉu vi eble celas?

Kion ajn vi diros, li ne kredos vin,

ito (Montri la profilon) 2021-aprilo-24 06:08:46

@StefKo
StefKo:Ajne vi diros, ajne ne...
Ajnon vi faros...
Ĉu viaj frazoj sen iu ajn subjunkcio funkcias kiel kondiĉa subfrazo?

@Arlekenoさん
ĉu〜, ĉu〜 だけで譲歩節として使えます。eĉ se, se eĉ を使っても表現できそうですが、ĉu〜, ĉu〜 の方が簡単ですね。ki-疑問詞 と ajn を組み合わせても譲歩節を作れますが「何を言っても」という意味になるので少し違いますね。

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-aprilo-24 09:18:06

Al mi tio ŝajnas korekta, se oni komparas kun aliaj demandaj vortoj.
Trovita en Guglo:
Ĉu ajn iu ĉi tie ne porolas angle?
La unua frazo kiun mi imagis :
ĉu ajn pluvos, mi vizitos vin.
Ĉu pli "ortodoksaj" alternativoj?

StefKo (Montri la profilon) 2021-aprilo-25 19:54:33

ito:@StefKo
StefKo:Ajne vi diros, ajne ne...
Ajnon vi faros...
Ĉu viaj frazoj sen iu ajn subjunkcio funkcias kiel kondiĉa subfrazo?

@Arlekenoさん
ĉu〜, ĉu〜 だけで譲歩節として使えます。eĉ se, se eĉ を使っても表現できそうですが、ĉu〜, ĉu〜 の方が簡単ですね。ki-疑問詞 と ajn を組み合わせても譲歩節を作れますが「何を言っても」という意味になるので少し違いますね。
Kara ito, ĉar mi ne estas fakulo pri la gramatiko, nek la esperanta nek la pola, mi bezonis pli multe da tempo por respondi. Fine jen ĝi.

La una frazo: Ajne vi diros, ajne ne, li ne kredos vin

La frazo havas forlasitajn partojn. Plenaj frazoj povas esti:

Ĉu ajne vi diros ĉu ajne vi ne diros, li ne kredos vin = Ĉu vi diros ion ajn, ĉu vi ne diros ion ajn, li ne kredos vin. = Ne gravas ĉu vi diros ion ajn, ĉu vi ne diros ion ajn, li ne kredos vin. = Kaj ĉu vi diros ion ajn, kaj ĉu vi ne diros ion ajn, li ne kredos vin. = Al vi, dironta ion ajn aŭ vi nedironta ion ajn, li ne kredos.

Tiu ĉi ajne… ajne havas tian signifon. (En la pola estas koncerna lingva konstruo: zarówno... jak i...)

Tiu ĉi frazo estas frazo kunordigita (kunmetita). Ĝi havas tri propoziciojn:

1a) Ajne vi diros= Ĉu vi diros ion ajn
1b) ajne vi ne diros= ĉu vi ne diros ion ajn
1c) li ne kredos vin

Rimarku, ke la propozicioj 1a kaj 1b ne estas demandaj.
La propozicioj 1a kaj 1b estas propozicioj kunmetitaj paralelaj, asociaj, konjunkciaj. La konjunkcio estas ĉu... ĉu... (legu en PIV pri ĉu... ĉu).
La propozicio 3a kun 1a kaj 1b kunmetas la frazon kontraŭstaran. En la frazo kontraŭstara oni povas uzi iun konjunkcion, ekz. kaj, sed, tamen, malgraŭ tio, nur. Ĝi ankaŭ povas ne havi konjunkcion. Tiam oni uzas la komon aŭ la haltostrekon. Mia frazo estas senkonjunkcia, tial mi uzis la komon.

Dua frazo: Ajnon vi faros, li ne kredos vinAjnon vi faros – li ne kredos vin
Tia frazo estas kunordigita (kunmetita) kaj iliaj subfrazoj estas sen konjunkcio, ĉar ĝi povas esti tia! Se vi volas uzi iun konjunkcion, vi povas aldoni konjunkcion sed.

Tiel mi komprenas miajn frazojn.

ito (Montri la profilon) 2021-aprilo-27 05:21:00

@StefKo

Dankegon pro via detala klarigo!

Probable mia mallonga demendo miskomprenigis vin. Pardonu min. Mi intencis demandi, ĉu viaj frazoj bezonas subjunkcion "(eĉ) se" aŭ "ĉu". Mi opinias ke kompletaj frazoj estas jenaj:

1) Eĉ se vi diros iel ajn (= ajne) aŭ eĉ se vi neniel diros(= ajne ne), li ne kredos vin.

Ĉu vi diros iel ajn (= ajne), ĉu vi ne diros, li ne kredos vin.

2) Eĉ se vi faros ion ajn (= ajnon), li ne kredos vin.

Stefko:Ajne vi diros, ajne ne...
Ajnon vi faros...
Mi demandis ĉu la metitaj "Ajne" kaj "Ajnon" en komenco de la frazo anstaŭas subjunkcion "(eĉ) se" aŭ duopa "cu".

Mi ankoraŭ pensas, ke manko de "se" kaj duopa "cu" ne sufiĉas por esprimi la celatan sencon.

nornen (Montri la profilon) 2021-aprilo-27 15:12:45

ito:Mi demandis ĉu la metitaj "Ajne" kaj "Ajnon" en komenco de la frazo anstaŭas subjunkcion "(eĉ) se" aŭ duopa "cu".
Laŭ PIV, ĝi ja anstataŭas la duoblan ĉu:
ajne… ajne. Konj-a paro, per kiu esprimiĝas la plena indiferenteco de elekto inter du ebloj: k nun vi povas ajne legi, ajne promeni.
Tekstas: "konjunkcia paro" same kiel "ĉu... ĉu". Do laŭ mia interpreto "Ĉu vi venos, ĉu vi forestos, la festo estos bonega" kaj "Ajne vi venos, ajne vi forestos, la festo estos bonega" estas samsencaj. La varianto kun "ajne... ajne" aldone esprimas plenan indiferentecon.

Ŝajnas al mi, ke "ajne... ajne" ne estas kutime uzata kaj mi persone ĉiam diros "ĉu... ĉu" tiaokaze.

StefKo (Montri la profilon) 2021-aprilo-27 15:48:53

Mi intencis skribi la samon.
Dankon, nornen!

ito (Montri la profilon) 2021-aprilo-28 14:10:22

Dankon nornen!

Do ĉu ankaŭ "Aŭ mi diors la veron, aŭ mi nenion diros, li ne kredos min" eblas kaj havas proksiman sencon al "ĉu...,ĉu..., ..."?

Reen al la supro