Al la enhavo

Kafgreno aŭ kafgrajno?

de Andreo Jankovskij, 2008-oktobro-31

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-31 13:46:55

"Kafgreno" aŭ "kafgrajno"?
"Kafogreno" aŭ "kafograjno"?

Jen estas la bildo:
http://www.retejo.net/bildgalerio/images/19.jpg

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-31 14:15:38

En la kanto Jen Nia Mondo ni havas la esprimo grena valo, do miaopinie greno signifas temas pri tipo, ne ero. Do oni povas havi en la mano (aŭ en via bildo) kelkajn grajnojn, sed kelkaj grenoj signifus kelkaj tipoj de greno.

tommjames (Montri la profilon) 2008-oktobro-31 14:21:05

Andreo Jankovskij:"Kafgreno" aŭ "kafgrajno"?
"Kafogreno" aŭ "kafograjno"?

Jen estas la bildo:
http://www.retejo.net/bildgalerio/images/19.jpg
'Greno' estas planto kiel ekzemple maizo, rizo ktp. 'Grajno' estas kerno/semo aŭ malgranda frukto de greno.

Do 'kafgrajnoj' ŝajnas esti la ĝusta vorto.

Dis-pater (Montri la profilon) 2008-novembro-20 19:37:12

miaopinie oni diras aŭ kafograjno (por faciligi la lernantoj) aŭ kafgrajno.

Reen al la supro