Al la enhavo

"Finnlando" kun du "n"-oj?

de guyjohnston, 2007-oktobro-31

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Rao (Montri la profilon) 2007-novembro-04 03:16:35

guyjohnston:Ĉu oni povas diri "Finnio"?
Jes!

guyjohnston (Montri la profilon) 2007-novembro-04 19:03:32

Rao:
guyjohnston:Ĉu oni povas diri "Finnio"?
Jes!
Bone. Kial oni kutime diras "-io" por kelkaj landoj (ekzemple Britio kaj Francio), sed "-lando" por aliaj (ekzemple Finnlando kaj Pollando), se estas en ordo diri "-io" por ĉiuj?

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-05 01:13:17

guyjohnston:se estas en ordo diri "-io" por ĉiuj?
Estas kaj ne estas. Sufikso "-io" estas iom stranga. Rimarku ekzemple ke ĝi ne uziĝas por "Aŭstralio" kaj "Malio". (la radikoj estas Aŭstrali- kaj Mali-, do nur uziĝas simpla finaĵo -o en ambaŭ kazoj), nek por Usono, Kanado, Urugvajo, Novzelando k.a.. Tiu pri landonomoj estas malfermita demando.

"-io" estas relative nova finaĵo, kiu estas (laŭ mia scio) tute neregula tiusence. Kelkaj landoj aŭdiĝas per ambaŭ versioj (Danio, Danlando). Dum la IJF en 2001 iu nederlandano ŝerce prezentis sin "el Nederio".

Pluraj esperantistoj, ĉefe la plej aĝaj, malfeliĉas je ekzisto de -io. Aliaj male opinias ke ĝi utilas por ke (almenaŭ kelkaj) landonomoj ŝajnu pli facile rekoneblaj kaj pli internaciaj. La nura oficiala sufikso estas -uj-, do vi devus diri Italujo, Nederujo, Danujo, Aŭstraliujo, kaj tiel plu. Tiuj kiuj ne ŝatas sufikson "-uj-" mencias la fakton ke ĝi ligiĝas al naciisma epoko, kiam ja Italujo (ekzemple) estis preskaŭ laŭlitere ujo de italoj, sed en nuna mondo tiu aserto ne plu tiom veras (kaj eble pro ĉi tiu sama kialo, Usono - kaj verŝajne aliaj landoj - havas apartan, tute neregulan, nomon: pro ĝia popola bunteco).

Mia fina rimarko estas: se vi volas ĉiam esti, mi diru, rigide oficiala, vi uzu -uj- ajnokaze. Kelkaj homoj eble strangmienumos sed neniu rajtos diri ke vi eraras. Alie, se vi sufiĉe ofte aŭdas landonomon kiu finiĝas per -io, do vi sentu libera uzi saman formon. Vox populi, vox dei, ĉu ne? ridulo.gif

(malpretendo: kompreneble ĉi tiu estas mia opinio, mi ne garantias ĝian verecon, ktp ktp ktp).

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-05 02:24:27

Mi tre rekomendas legi la jenan artikolon de Bertilo. Eble vi trovos tie ion interesan.

diogotux (Montri la profilon) 2007-novembro-11 21:10:48

Karaj, mi legis tiun ĉi fadenon ĝis la fino, kaj ne trovis KIEL diri kunmeton de konsonantoj kiel "nn" en Finnlando. Mi ankaŭ dubas pri elparolo de rr (kiel en interrompo) kaj ll (kiel en mallongigo). Mi ĵus legis PMEGn pri tio kaj troviĝas: "Ankaŭ ĉe duoblaj seneksplodaj konsonantoj oni devas elparoli ambaŭ sonojn plene. Sed tiaj konsonantoj ne enhavas ian paŭzon."

Se paŭzo ne estas deviga, kiel DO paroli tiaj vortoj: "sennoma, ennaĝi, Anno, Finno, mallonga, Pollando, ellerni, Ŝillero"?

Mi pensis esti korekta diri "Finlando", "malonga", "senoma", sed ĉu ĉi tio ne estas "Esperantaĉo"?

Bv. helpi, mi perdas mian dormon pro tio.
Dankon.

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-11 21:12:57

diogotŭ:Se paŭzo ne estas deviga, kiel DO paroli tiaj vortoj: "sennoma, ennaĝi, Anno, Finno, mallonga, Pollando, ellerni, Ŝillero"?
La paŭzo pri kiu vi parolas, laŭ mi, celas interrompon. Vi simple elparolu la koncernan konsonanton pli longe ol kutime.
Bv. helpi, mi perdas mian dormon pro tio.
Dankon.
Mi havas martelon, kaze ke ĉio alia fiaskas ridulo.gif

Reen al la supro