Al la enhavo

Kiam Ukrainio aliĝos en Eŭropa Unio

de Andreo Jankovskij, 2007-novembro-23

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-novembro-24 22:33:10

Mi ja kredas ke Ukrainio aliĝos en EU, kaj pensas ke la jaro 2017 povus esti LA JARO. Sed observante Kroation, mi vidas ke ne ĉiam estas kiel oni planas. Ekzemple, se vi demandis antaŭ dek jaroj kroatojn kiam Kroatio aliĝos, ĉiuj dirus: "2005-2006", same kiel Slovenio. Kaj vidu nun, eble ankaŭ ni aliĝos 2017 lango.gif.
En Kroatio oni tre ofte parolas pri EU, kaj ĉiuj konsentas ke Ukrainio devas iĝi parto de ĝi. Pri Turkia aliĝo kroatoj ne konsentas, sed pri Ukrainia jes.
Mi ankaŭ pensas ke Ukrainio devas iĝi parto de Eŭropa Unio se ĝi volas, sed mi ankaŭ volus ke Ukrainio unue iĝu stabila lando. Mi ne scias multe, sed oni povis vidi ĉe kroata televido ke granda parto de Ukrainoj volas pliproksimiĝi al Rusio. Sed tio eble devus esti nova foruma demando.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-novembro-24 22:53:32

1. Mi pensas pri estonteco!
2. En NATO ne estas landoj el mia nigra listo!
3. Mi ne volas ke Ukrainio estos aparta de eŭropa politiko.
4. Ukrainio ĉiumonate donas milionoj por rusa floto en Krimeo, NATO estos pli bone kaj ĉipe.
5. Eĉ eŭropaj landoj kiuj ne estas en NATO aktive kunlaboras kun ĝi.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-24 23:14:39

Nova rusia minaco: ŝajne, ke alvenis tempo por denove elŝalti gason! sal.gif
Nur domaĝe, ke miaj gepatroj kaj gepatroj de mia edzino frostiĝos pro tio.

Ankaŭ mi ne volas, ke Ukrainio estu apartigota de komuna eŭropa politiko. Sed mi proponus al niaj eŭropaj samideanoj rakonti pri la potiliko. Ankaŭ pri tre bonkora Usono, sub kies alo tre feliĉe nun loĝas Jugoslavio. Kiom da jaroj ne estis militoj en Eŭropo?

ora knabo (Montri la profilon) 2007-novembro-24 23:26:53

Terurĉjo: Kiom da jaroj ne estis militoj en Eŭropo?
Terurĉjo, mi jam tria foje citas vin ĉi-vespere rido.gif . Mi nur volis komenti pri via lasta frazo. Min tre frenezigas kiam mi aŭdas homojn dirantajn ke ne estis milito en Eŭropo jam 50 jarojn! Sudslavaj landoj estas partoj de Eŭropo , do, ne estis milito en Eŭropo 11-12 jarojn. Aŭ eble homoj pensas ke nur EU-landoj estas Eŭropo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-24 23:52:50

OK, mi parolas pri la samo! Estas Usono kaj NATO, kiu komencis militon en Eŭropo unue post la Dua mondmilito!
Jes, mi bone scias pri la civitana milito en eks-Jugoslavio! Sed plenan militon kun bombardado, kun raketoj kaj aviadilaj atakoj komencis ne Rusio!

Frankouche (Montri la profilon) 2007-novembro-25 00:37:18

Ja certe,la ukrainio aliros en la EU...

Kial ne la rusio? Mi ne komprenas kial oni demandiĝas pri la turkio kaj ne la rusio (se ĝi demandos pri tio)? Ne estas la rusuloj eŭropaj?

Pri lastaj eŭropaj militoj, aŭ eŭropaj militaj atendantaj konfliktoj : armenio/azerbaidĵanujo, cipro, kosovo (mi demandiĝas se la tĉetĉenio estas en la eŭropo)...

TED110 (Montri la profilon) 2007-novembro-25 10:04:57

Terurĉjo:Mi nur petas vin ne ellerni erare la rusan anstataŭ la ukrainan.
Krome, mi deziras al miaj ukrainiaj gefratoj ĉion bonan post la aliĝo, ĉar mi iom skeptike rilatas al avantaĝoj, ricevotaj tia-maniere, precipe de NATO.
Parenteze, miaj gepatroj loĝas en tiu fantasta lando kaj estas ties civitanoj.
Mi jam elernas la rusan lingvon, sed ukraina ankaŭ estas tre bela. Mi interesas slavajn lingvojn.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-novembro-25 10:30:23

Terurĉjo:Nova rusia minaco: ŝajne, ke alvenis tempo por denove elŝalti gason! sal.gif
Nur domaĝe, ke miaj gepatroj kaj gepatroj de mia edzino frostiĝos pro tio.
sal.gif
Terurĉjo! Certe vi ne scias ke Ukrainio havas sian gason, kaj ke ĝi estas 3-foje malmultekosta, kaj ke ĉiuj ukrainanoj kiuj hejtas siajn domojn uzas ukrainian gason!!!

Mi tute kontraŭ uzado de gaso kaj nafto, ventmueliloj estas pli ĉipaj kaj ekologiaj!

k.garin (Montri la profilon) 2007-novembro-27 21:59:09

Frankouche:Kial ne la rusio? Mi ne komprenas kial oni demandiĝas pri la turkio kaj ne la rusio (se ĝi demandos pri tio)? Ne estas la rusuloj eŭropaj?
Rusuloj ĉiam malŝatis kaj eĉ nun treege malŝatas ĉiujn eksterlandanojn, precipe eŭropanojn. Ili opinias ke aliĝo al Europa Unio alportos al Rusio nenion krom malfeliĉojn. Ili ĉiam vidis kaj nun vidas en NATO nur malamikon, kiu volas militi kontraŭ Rusio. (Varsovia pakto jam falis, kontraŭ kiu amikas eŭropaj landoj en NATO? Ĉu kontraŭ Ĉinio aŭ Irako aŭ Serbio? zam2.gif)
Tio jam estis menciita multfoje en la paĝaro.
Estas Eŭropo, kiu ne deziras lasi Rusion en sian rondon. Estas Baltaj ŝtatetoj (kies prezo estas kelkaj kopekoj), kiuj abomenas al Rusio kaj rusuloj.
Sed alvenos la tempo, kaj tankaj pugnoj alvenos en multajn lokojn, kiel kutime, kiel jam estis dum historio.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-novembro-28 00:52:01

malgajo.gif

Mi pensas (kaj ne nur mi) ke Rusio estas malbona amiko por ukrainanoj:

1) Moskvo ĉie serĉas malamikoj, se bilorusoj ne volas donaci al Putino sian gaskondukilon ili fariĝas malamikoj, se ukrainanoj ne volas donaci al rusio sian gaskondukilon - sama situacio.

2) Bonaj landoj Moskvo ĉiam kritikas.

3) Moskvo ĉiam pensas pri milito. Neniu ne volas amiki kun lando kiu pensas nur pri milito (kaj en 20-a jarcento!!!)

4) Ukrainio amikis kun Moskvo kaj kion ni havas - koruptado, malriĉeco, forprenitaj uzinoj, foresto de ukrainia politiko kaj rusan lingvon (Ĉu tion Moskvo deziras al ĉiuj najbaroj?).

5) Rusa floto en Krimeo pagas 1%, aliaj 99% pagas ukrainanoj por subteni neukrainian floton! Certe al Moskvo estas pli facile doni milionoj al homo kiu 2-foje sidis en prizono, kiu povas vendi eĉ sian patrinon, ke li gvidu Ukrainion al lumo!!!

6) Ukrainananoj ne fogesos pri Ĉeĉnia, Pridnestrovje, Suda Osetija, Abĥazija, Kerĉ, ...

7) Rusio volas diri al ukrainio kion fari, kaj ke Ukrainio subtenu stultan Moskvan politikon.
(Ukrainio estas libera lando, se iu komencas diri kion ni devas fari tiu iu povas feriĝi nia malamiko!)

Reen al la supro