İçerik Görüntüleme

Ĉu vi povas kompreni tekston je LidePla?

başlangıç sunnynai, 3 Şubat 2014

Mesajlar: 71

Dil: Esperanto

sunnynai (Profili görüntüle) 3 Şubat 2014 08:18:34

Saluton!
Oni iufoje diras ke neniu povas kompreni ion en teksto je LidePla, kvankam ĉiaj vortoj estas apartenantaj al diversaj lingvoj, preskaŭ tute sen ŝanĝo.
Ĉi tie estas homoj reprezentantaj multe naciaj lingvoj. Ĉu vi vere komprenas nenion?
Jen ekzempla teksto:

Mucho yar bak ye un povre, bat karim gela. Ela jivi sole kun elay mata e ambi hev nixa fo chi. Also kinda go inu shulin fo shuki chiwat. Dar ela miti laogina, hu jan ley beda e doni pot-ki a gela. Laogina talimi gela: si ela shwo „Pot-ki, kuki ba!“ dan pot-ki wud kuki hao dolche huanmi-kasha. Si ela shwo „Pot-ki, stopi ba!“ dan it wud stopi kuki.
Gela returni a dom e bringi pot a mata. Depos dan mata e docha defai povritaa e hunga. Li chi dolche kasha tanto oftem kom li yao.
Unves gela he chu dom e mata shwo „Pot-ki, kuki ba!“ Pot-ki en-kuki e mata chi til ela sta sate. Nau ela yao stopi pot-ki, bat fogeti worda. Also pot-ki kuki for e kasha asendi sobre pot-ney borda e it kuki permanentem, fulisi ol kukishamba, poy ol dom, poy dwa-ney dom, poy gata, kom si it wud yao mah-sate tote munda. Es gro-disasta e nulwan jan komo helpi.
Pa fin, wen sol un dom resti sin kasha, gela lai bak, shwo simplem: „Pot-ki, stopi ba!“ Also pot-ki stopi kuki.
Eniwan hu yao zin urba nau mus chi tra sey kasha.

Sunjo (Profili görüntüle) 3 Şubat 2014 17:31:52

Mi komprenis la rakonton, sed kun la avantaĝo ke mi antaŭe jam konis ĝin. Do eble temas pli pri rekono ol vera kompreno.

sunnynai (Profili görüntüle) 3 Şubat 2014 19:25:48

Sunjo:Mi komprenis la rakonton, sed kun la avantaĝo ke mi antaŭe jam konis ĝin. Do eble temas pli pri rekono ol vera kompreno.
Nu, oni devas kompreni iom por rekoni: mi ja ne diris la nomon aŭ la temon de la rakonto.

lagtendisto (Profili görüntüle) 4 Şubat 2014 20:41:19

Unue, mi tre ŝatas ke Lidepla estas planlingvo naturalisma. Sed ŝajnas al mi ke Lidepla ne enhavas multe de ĝermanaj radikoj. Pri tia, ĉe legado unua, Lidepla ŝajnas dificile kompreneble al mi. Sed verŝajne oni devus legi plufoje por trempigi ene 'kiel Lidepla eksprimas sin'. Mi estas denaskulo germana, pri tio mi volus kompari la situacion inter lingvo germana kaj Lidepla kun situacio de lingvo germana kaj lingvo nederlanda. Pli malpli lingvon nederlandan mi povus elkompreni ĉirkaŭe de 80 pocento. Ne estas situacio simila kun Lidepla. Sed mi tre ŝatas, ke pli malpli vortoj de Lidepla ŝajnas mallonge. Mi ne rekonas la rakonton. Mi unue rekontis Lidepla tra aŭskultado de Jonny M albumo Nove Lingwa.

clavellnepo (Profili görüntüle) 4 Şubat 2014 21:12:37

Mi nenion komprenas

sunnynai (Profili görüntüle) 5 Şubat 2014 00:00:08

Nu, mi ne kredas ke oni ne povas rekoni vortojn "mucho" (el la hispana), "yar" (el la germana, oni povas ja diri), "bak" (la angla), "un", "povre" (la hispana), "gela" (kelke similas "girl", ĉu ne?), jivi (kiel en la rusa), "sole" (el la hispana) - ktp.

Ĉi tie, se oni volas, oni povas ankaŭ spekti videon pri Alisa en Mirlando (je la rusa kun lidepla teksto):

http://www.youtube.com/watch?v=4kXTIk72Wog

nigra_rivereto (Profili görüntüle) 5 Şubat 2014 13:28:14

Interese. Mi pensas, ke mi rekonas kelkajn vortojn:

bat (angla “but”?), ela (portugala “ela” = ŝi?), sole kun (esperanta “sole kun”?), e (portugala, itala “e” = kaj?), ambi (ambaŭ?), hev (havi?), also (angla “also”?), it wud stopi (angla “it would stop”?), returni (portugala “retornar” = reveni?), a dom (al la domo?), bringi (angla “bring”?), depos (portugala “depois” = post(e)?), hunga (angla “hungry”?), tanto (portugala, itala “tanto” = tiom, multe?), til (angla “until, till?) sta sate (estas sata?), nau (angla “now”?), sobre (portugala, hispana “sobre” = sur, pri?), borda (portugala “borda” = bordo?), permanentem (portugala “permanente” = ĉiama, konstanta?), tote munda (tuta mondo?), komo (portugala, hispana “como” = kiel, kia?), helpi (helpi?), fin (fino?), resti sin (resti sen?), simplem (simpla/simple?), urba (urbo?)

sunnynai (Profili görüntüle) 5 Şubat 2014 14:13:06

nigra_rivereto:Interese. Mi mi pensas, ke mi rekonas kelkajn vortojn:

bat (angla “but”?), ela (portugala “ela” = ŝi?), sole kun (esperanta “sole kun”?), e (portugala, itala “e” = kaj?), ambi (ambaŭ?), hev (havi?), also (angla “also”?), it wud stopi (angla “it would stop”?), returni (portugala “retornar” = reveni?), a dom (al la domo?), bringi (angla “bring”?), depos (portugala “depois” = post(e)?), hunga (angla “hungry”?), tanto (portugala, itala “tanto” = tiom, multe?), til (angla “until, till?) sta sate (estas sata?), nau (angla “now”?), sobre (portugala, hispana “sobre” = sur, pri?), borda (portugala “borda” = bordo?), permanentem (portugala “permanente” = ĉiama, konstanta?), tote munda (tuta mondo?), komo (portugala, hispana “como” = kiel, kia?), helpi (helpi?), fin (fino?), resti sin (resti sen?), simplem (simpla/simple?), urba (urbo?)
Jes, prave!
Nur "depos" estas el la franca kaj signifas "ekde" ("post tia momento" ).

Rugxdoma (Profili görüntüle) 5 Şubat 2014 18:40:22

sunnynai:Saluton!
Oni iufoje diras ke neniu povas kompreni ion en teksto je LidePla, kvankam ĉiaj vortoj estas apartenantaj al diversaj lingvoj, preskaŭ tute sen ŝanĝo.
Ĉi tie estas homoj reprezentantaj multe naciaj lingvoj. Ĉu vi vere komprenas nenion?
Mi sufiĉe bone komprenis la rakonton, sed nur tial, ke mi de antaŭe konas latinidajn, ĉinajn, rusajn, anglajn kaj germanajn vortojn. Se oni ne jam konas plurajn lingvojn, ne helpas multe la principo ke ĉiuj vortoj devenas el variaj lingvoj, preskaŭ sen ŝanĝoj.
Pri ĉiu ajn lingvo, nur dum la plej fruaj minutoj de la lernado avantaĝas iom la varia vortdeveno. Tio estas kiam la komencanto ankoraŭ ĝojas kaj fieras kiam li rekonas vortojn de sia propra lingvo. Post tiu komencperiodo tute aliaj eĉoj determinas la taŭgecon de la lingvo.

lagtendisto (Profili görüntüle) 5 Şubat 2014 20:26:03

hev (havi?), simila al germana: 'haben';
it wud stopi (angla “it would stop”?), simila al germane: 'es würde stoppen';
bringi (angla “bring”?), simila al germana: 'bringen';
hunga (angla “hungry”?), simila al germana: 'hungrig';
permanentem (portugala “permanente” = ĉiama, konstanta?), simila al germana: 'permanent' (ständig);
helpi (helpi?), simila al germana: 'helfen';
simplem (simpla/simple?), simila al germana: 'simpel' (einfach);

Başa geri dön