Al la enhavo

Neĝulino kaj la sep etuloj

de fabrice94, 2014-junio-24

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2015-marto-22 14:42:43

Unu etulo kaj sep neĝulinoj.

Tiel pli bone [:

Sxak (Montri la profilon) 2015-marto-23 04:41:06

Do, pri tiu enigmo la tuto klaras...

La neĝulino planas aranĝi feston por multaj gastoj. Por tio estas jam aĉetitaj 2180 bareloj da vodko. Unu malbonulo sukcesis penetri en la kelon kun ili, kaj veneni ĝuste unu barelon. Pri tiu veneno estas sciate, ke ĉiu, kiu manĝos eĉ iometon de ĝi, mortos en hazarda tempo inter 0 kaj 24 horoj.
La festo okazos post 48 horoj. La neĝulino havas sep etulojn, kiujn ŝi povas oferi. Ĉu ŝi povas post 48 horoj ĝuste kompreni, kiu ĝuste barelo estas venenita?
kaj se la kvanto de bareloj estas 2200?

fizikisto (Montri la profilon) 2015-marto-23 13:53:23

Ĉar 2180 <= 2187 < 2200 eblas eltrovi la venenitan barelon per ofero de ne pli ol 7 etuloj, se estas nur 2180 bareloj. Se estas 2200 bareloj, ne plu eblas.

La kompatindaj etuloj!
Laŭ mia kalkulo, inter 4 kaj 5 el ili averaĝe mortos. Tamen eĉ eblas, ke neniu mortos... sed mi devas konfesi ke estas multe pli verŝajne, ke ĉiuj mortos.

Sxak (Montri la profilon) 2015-marto-23 14:20:03

fizikisto:sed mi devas konfesi ke estas multe pli verŝajne, ke ĉiuj mortos.
Ĉiuj mortas kun la probableco (2/3)^7 ~ 0.06 .. en la kazo de 2187 bareloj.ridulo.gif

Reen al la supro