Al la enhavo

Voĉdonu por ESF

de Pinguin, 2007-decembro-19

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Pinguin (Montri la profilon) 2007-decembro-19 09:03:35

Reagu kiel eble plej rapide al ĉi tio, ĉar estas malmulta tempo

Reddit, retejo simila al Digg kaj Klaku.net,
organizis bonfaran agadon ĉe http://blog.reddit.com/2007/12/collaboration-of-....

Aldoniĝis Esperantic Studies Foundation al la listo da bonfaraj organizoj kaj do ĉiuj iru al http://wired.reddit.com/redditxkcd/?s=new por voĉdoni.

Ankoraŭ hodiaŭ decidiĝas, do estu fulmrapida je voĉdonado kaj plusendado!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-19 09:08:43

Mi jam voĉdonis, sed pri kio temas en la retejo?
Bonvolu traduki, ja ne ĉiuj konas la anglan. lango.gif

Pinguin (Montri la profilon) 2007-decembro-19 09:40:48

Temas pri donado de mono al la instanco kiu ricevas plej da voĉdonoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-19 12:49:10

La anonco jam aperis en rusa nacia E-forumo. Espereble, helpe de miaj samlandanoj la projekto venkos.
Mi ne ŝatas na Greenpeace.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-19 21:06:21

Espereble, ESF tamen gajnos. Jen kion efektivigos ĝustatempa reklamo kaj ĝusta anonco. Kiu rakontos pri aferoj de tiu ESF? Mi esperas, ke, per nia komuna voĉdonado, monon ricevos ne fi-aferistaro. rido.gif

Fajro (Montri la profilon) 2007-decembro-20 03:32:17

Bedaŭrinde mi ne rimarkis ke oni povas voĉdoni "kontraŭ" la aliaj

Oni voĉdonis kontraŭ la ESF malgajo.gif

Voĉdonu kontraŭ la aliaj opcioj:

http://wired.reddit.com/redditxkcd/?s=top

Fajro (Montri la profilon) 2007-decembro-20 03:44:40

Fajro:Bedaŭrinde mi ne rimarkis ke oni povas voĉdoni "kontraŭ" la aliaj

Oni voĉdonis kontraŭ la ESF dum la lastaj horoj

ploro.gif

Jev (Montri la profilon) 2007-decembro-20 11:49:54

Terurĉjo:Espereble, ESF tamen gajnos. Jen kion efektivigos ĝustatempa reklamo kaj ĝusta anonco. Kiu rakontos pri aferoj de tiu ESF? Mi esperas, ke, per nia komuna voĉdonado, monon ricevos ne fi-aferistaro. rido.gif
lernu! ekzistas dank' al financa subteno de ESF. rideto.gif Sed jam ne gravas, gajnis alia organizo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-20 15:21:22

Treege domaĝe!
Indis anticipe kaj pli vaste informi ĉiujn pri la voĉdonado por ke ESF gajnu.
Ne sufiĉas unu tago por organizi venkon.

Pinguin (Montri la profilon) 2007-decembro-24 20:32:21

Ja preskaŭ!

Kaj mi ne bedaŭras tamen por la organizo kiu venkis, mi ankaŭ subtenas ilian aferon, do ni ne tro ploru.

Kaj ESF estas menciita en blogaĵo kiel unu el la plej proksimaj al la gajninto ridulo.gif.

Reen al la supro