Al la enhavo

Ankaŭ mi estas komencanto

de Terurĉjo, 2008-januaro-28

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

mnlg (Montri la profilon) 2008-januaro-29 15:52:48

Kara Filu!

Kiel dirite, mi ne konvinkiĝas de tio. Se mi volas scii informojn pri via hundo, mi jam havas eblojn "kiu estas via hundo?" (por ĝin determini) kaj "kiel estas via hundo?" / "kia estas via hundo?" (por priskribi ĝin aŭ ĝiajn ecojn). Kial aldoni trian por sama efiko?

Eble estas pli bone doni ekzemplon per roboto.

Supozu ke vi havas roboton. Se mi demandas "Kio estas via roboto?", ĉu vi respondus per la *nomo* de la roboto, aŭ per priskribo de la naturo de la roboto, kaj de tio kion ĝi scipovas fari? ("Kio estas ĝi? Nu, mia roboto estas metalaĵo kiu kapablas promeni, purigi la ĉambron, kaj pafi laser-radiojn kaj...")

Mi imagas ke vi respondus per la dua. Tio estas ĉar "Kio", kun verbo "esti", ne respondiĝas (laŭ mia sperto) per propraj nomoj sed per klarigoj. (kio estas leono? leono estas besto. ktp).

Revene al via propono. Supozu ke vi parolas pri via hundo, sed mi misaŭdas tion kion vi diris, kaj mi fuŝe aŭdas "mi ŝatas mian bundon". Mi tuj demandus, "kio estas via bundo?" kaj mi atendus klarigon, ne nomon. Tial, laŭ mi, gravas teni vorton "kio" for de nompetado, ĉar efektive mi ne scius kiel alie formigi tiun demandon. Sed male, eblas peti nomon per "kiu" (aŭ "kiel").

Mi ne volas "detrui" vian argumenton, mi ne estas detruema ridulo.gif Mi tamen tre volonte akceptus nerefuteblan klarigon pri la bono de solvo per vorto "kio". Ĝis nun mi ne sukcesis trovi, sed male, mi jam aŭdis de sufiĉe multaj esperantistoj (inkluzive kelkajn akademianojn) ke uzo de "kio" por tiu celo estas fakte eraro; kaj surbaze de mia persona sperto, mi konsentas.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-januaro-29 16:42:28

Terurĉjo:Unue, la demando devas esti: "Kian nomon havas vi?" aŭ "Kian nomon vi havas?", kiu ŝajnas al mi pli belsona.
Ups. Jes, vi pravas.

Stulta akuzativo. rideto.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-29 17:06:33

mnlg:Supozu ke vi havas roboton. Se mi demandas "Kio estas via roboto?", ĉu vi respondus per la *nomo* de la roboto, aŭ per priskribo de la naturo de la roboto, kaj de tio kion ĝi scipovas fari? ("Kio estas ĝi? Nu, mia roboto estas metalaĵo kiu kapablas promeni, purigi la ĉambron, kaj pafi laser-radiojn kaj...")

Mi imagas ke vi respondus per la dua.
Fakte mi ja tiel respondus. Sed la demando neniam eĉ menciis la vorton "nomo", kaj tial estus ja iom troigi de mi subkompreni, ke vi celis scii la nomon de mia roboto.

Kaj se mi dezirus scii la nomon de la roboto, ankaŭ mi preferus la formon "Kiel nomiĝas via roboto?" (ĉar ankaŭ mi tre ŝatas "Kiel vi nomiĝas?")

Sed aldemandante kaj "via" kaj "nomo" post "Kio estas" mi plu komprenus, ke la "aĵo", kiu estas mia nomo (ĝi ja estas parolaĵo aŭ skribaĵo, ĉu ne??), estas petata per la demandanto.

Ĉu ne sencas?

mnlg (Montri la profilon) 2008-januaro-29 17:14:10

Filu:Fakte mi ja tiel respondus. Sed ankaŭ laŭ fakto, la demando neniam eĉ menciis la vorton "nomo"
Mi scias. Mi volis montri al vi, ke "kio estas via hundo?" ne devus respondiĝi per nomo de la hundo, same kiel "kio estas via roboto?" ne povus. Ili ambaŭ respondiĝus per difino de la petata afero ("mia roboto estas metalaĵo", "mia hundo estas besto", ...
Sed aldemandante kaj "via" kaj "nomo" post "Kio estas" mi plu komprenus, ke la "aĵo", kiu estas mia nomo (ĝi ja estas parolaĵo aŭ skribaĵo, ĉu ne??), estas petata per la demandanto.
..."mia nomo estas simbolo kiu kontribuas al determino de mi")

Helpu min: kiel alie vi demandus por havi tiun respondon? Ni jam scias ke por havi la nomon ni povus jam uzi "kiu" kaj "kiel". Por havi tiun respondon, tamen, estas laŭ mi nur "kio". Mi do konsentas al tio, ke ni lasu vorton "kio" por tiu celo nur.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-29 17:39:59

Kio do estas tiu stranga rito?

Ĉu celas oni aŭdi "Bapto" (nomo de la antaŭaludita stranga rito) aŭ "Akvigado de la kapo de bebo" (priskribo de la rito, memevidenta kiam kaj la demandanto kaj la demandato rigardas al la baptado)?

demando.gif

mnlg (Montri la profilon) 2008-januaro-29 17:42:42

"Pri kio temas?"
"Kiel ĝi nomiĝas?"
"Kial oni agas tiel?"

Sed se mi demandus "Kio estas ĝi?" mi atendus la saman priskribon, kiun vi tajpis.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-29 18:09:40

Kio estas tio?

Tio estas homo (nomo de la pridemandita aĵo)

Tio estas animiga karno (priskribo de la aĵo)
demando.giflango.gif

mnlg (Montri la profilon) 2008-januaro-29 18:30:27

Filu:Tio estas homo (nomo de la pridemandita aĵo)
"homo" estas klarigo, aŭ priskribo, laŭ mi. "Marko" estas nomo (determino).

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-29 18:30:45

Filu:Kio estas tio?

Tio estas homo (nomo de la pridemandita aĵo)

Tio estas animiga karno (priskribo de la aĵo)
Tio estas homo.
Tio estas viro.
Tio estas virino.
Tio estas knabo.
Tio estas nekonato.
Tio estas mia instruisto.

Sed, Filu, kara, tiuj ĉiuj estas priskriboj.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-29 18:50:11

Laŭ mi ankaŭ Filu estas iaspeca difinilo aŭ priskribo de mia nomo, kune kun "mia nomo estas difinilo de la persono, kiu mi estas". Ĉu ne?

Reen al la supro