Al la enhavo

Ankaŭ mi estas komencanto

de Terurĉjo, 2008-januaro-28

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-29 18:56:21

Ekzemple, en ekzameno, post la mencio "Via nomo:" mi indikas "Félix" por difini mian nomon, eĉ se ne maltaŭgus "alvokilo aŭ indikilo, kiu ebligas diferenci min inter aliaj homoj"... lango.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-29 23:32:31

RiotNrrd:Stulta akuzativo. rideto.gif
Bonŝance, mi trafis denaskan lingvon, kiu havas akuzativon kaj tre liberan vortordon.
Sed ne bedaŭru, estimata!
Vi trafis landon.

Achnaton (Montri la profilon) 2008-januaro-30 07:49:59

RiotNrrd:"Kia nomo havas vin?", kiu sonas pli bone al mi.
Kiamaniere nomo povus havi min? Mi povas havi nomon, ne nomo min, laŭ mi. okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-30 08:51:51

Kara, ne zorgu, RiotNrrd iomete eraris.
Ankaŭ via gepatra lingvo havas akuzativon kaj tre liberan vortordon.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-30 18:50:32

Kio estas via nomo?
Mia nomo estas vorto, kaj Filu estas tiu vorto (aŭ, elipse: "Mia nomo estas la vorto Filu"... aŭ eĉ pli elipse: "Mia nomo estas Filu")

Ĉu defendeblas tiu interpreto?

mnlg (Montri la profilon) 2008-januaro-30 19:21:19

Filu:Ĉu defendeblas tiu interpreto?
Aŭ, elipse: "ĉu interpreto?" rido.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-30 19:50:16

mnlg:ĉu interpreto?
Ĉu mie komprenindus ke ne?

mnlg (Montri la profilon) 2008-januaro-30 19:56:16

Filu:Ĉu mie komprenindus ke ne?
Mi ne tiom konvinkiĝas. Ĉu kutime vi devas antaŭsupozi tiom da simpligoj por kompreni funkciadon de esperanto? Se kutime ne, do mi vidus ĉi tiun kiel escepton, kaj mi ne ŝatus fari tion.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-30 19:56:45

Filu, kion vi respondus al la demando: "Kio vi estas?"
Mi supozas ke vi respondus aŭ homo aŭ ĵonglisto aŭ Filu aŭ kanadano aŭ kunglaciurs-vojaĝanto, ĉar ĉiuj ĉi vortoj estas priskriboj diversflankaj de persono, bone konata inter lernu-uzantoj kiel Filu.
Eble tio estas ia kanadismo, sed mi entute ne komprenas la signifon de l'vorto "elipse" koncerne la temon.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-30 20:02:31

Ha, Filu, kion vi respondus al la demando: Kiu estas via nomo?
Mi ne insistas tujan respondon. Pripensu bone.

Reen al la supro