Al la enhavo

Ankaŭ mi estas komencanto

de Terurĉjo, 2008-januaro-28

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-01 15:24:33

Bedaŭrinde en la leciono oni instruas komencantojn per la demando "Kio estas via nomo", sed ne proponas aliajn eblajn eprimojn.
黄鸡蛋:Fakte, "Kiu nomo estas via nomo?" estas la plena demando
Malĝuste.
Tiun demandon oni povas fari, kiam oni havas liston de diversaj nomoj kaj petas vin montri la vian.

Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-01 18:23:32

黄鸡蛋:
Kara Filu, mi pensas ke via respondo al "Kiel vi nomiĝas" estas malprava. Nomiĝi jam signifas "per vorto". Tial, al la demando "Kiel vi nomiĝas" oni ne devas respondi per la sama afero. Tamen, oni povas respondi: Mi nomiĝas laŭ la dato kiam mi naskiĝis. (Pri la maniero)
Kara 黄鸡蛋, eble vi interesiĝus pri popolo luna, kies tuta esprimaro estas nur gesta (ili ne uzas skribadon). Esperante ili nomiĝas "Pantomimoj", sed laŭ ilia propra lingvo la indikilo de la popolo (aŭ eĉ de ĉiuj aliaj popoloj) estas serieto da gestoj.

Aliflanke, ili ja povas aŭdi bone... Kaj do, demandinte al unu el ili "Kiel vi nomiĝas?", se la petito estas iom evitema, li aŭ ŝi povus diri al vi sialingve "Per gesto mi nomiĝas!"

Amike, sal.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-februaro-02 07:28:16

Terurĉjo:
黄鸡蛋:Fakte, "Kiu nomo estas via nomo?" estas la plena demando
Malĝuste.
Tiun demandon oni povas fari, kiam oni havas liston de diversaj nomoj kaj petas vin montri la vian.
Mi scias ke mi konfuziĝis... Fakte mi ankaŭ skribis:
Tamen, la malelips-formo de "Kiu estas via nomo?" ankaŭ povas esti "Kiu el... estas via nomo?" dependante de la situacio.
mnlg:Ne nepre, oni povas nomiĝi per simbolo. Estis disko de muzikgrupo "Led Zeppelin" kiu nomiĝis per simbolo.
Filu:Kara 黄鸡蛋, eble vi interesiĝus pri popolo luna, kies tuta esprimaro estas nur gesta (ili ne uzas skribadon). Esperante ili nomiĝas "Pantomimoj", sed laŭ ilia propra lingvo la indikilo de la popolo (aŭ eĉ de ĉiuj aliaj popoloj) estas serieto da gestoj.
Nomo estas vorto, laŭ Reta Vortaro...
Vorto per kiu oni aparte signas kaj distingigas iun aŭ ion
Eble la popolo luna havas indikilon, sed ili ne havas nomojn.

mnlg:
黄鸡蛋:do mi pensas ke "Kio estas via nomo?" estas bona.
Mi neniam diris ke tiu demando, en si, ne bonas. Mi simple diris ke ĝi ne taŭgas, se vi volas peti nomon. Ĝi bonas se vi volas peti la signifon, la naturon, la difinon, de la vortoj "via nomo".
Mi pardonpetas pro tio, ke mi uzis "bona" anstataŭ "taŭga", sed mi vere signifis ke la demando estas taŭga. Laxu mi, "kio" en "Kio estas via nomo?" signifas "kiu nomo".
Laŭ mi, ĉar "Kio estas nomo?" estas demando por scii la difinon de nomo, la demandanto de "Kio estas via nomo?" ne volas iun ajn difinon, sed la nomon.
Kial mi pensas tiel? Ĉar via nomo estas determinita afero, dum nomo ne estas, kaj povas montri la specon. Kiam oni volas la difinon de afero, oni montras la specon. Kaj tiam, kiam oni volas la difinon de vortoj, oni havas "Kion signifas la vortoj '*' " k.a. sed ne "Kio estas ...". Fakte skribe "Kio estas 'via nomo'" estas komprenebla, sed oni ne povas aŭdi la citilojn.

Ĉevalo:
Por tio oni povas esprimi la peton jene:
"Diru al mi vian nomon"
aŭ ĝentilforme:
"Bonvolu diri al mi vian nomon".
Ankaŭ mi pensas ke peti tiel estas bone(taŭge!).

Terurĉjo:
Bedaŭrinde en la leciono oni instruas komencantojn per la demando "Kio estas via nomo", sed ne proponas aliajn eblajn esprimojn.
Ĉar Ana Pana estas Usonano, ŝi kutimas uzi la demandon "Kio estas via nomo", pro la influo de la angla lingvo.

mnlg (Montri la profilon) 2008-februaro-02 09:38:45

黄鸡蛋:Laŭ mi, ĉar "Kio estas nomo?" estas demando por scii la difinon de nomo, la demandanto de "Kio estas via nomo?" ne volas iun ajn difinon, sed la nomon.
Mi (espereble) pruvis per ekzemploj ke povas ekzisti demandoj kies formo estas "kio estas via X?", en kiu oni volas la difinon de X, ne la ekzemplon de X. Tial laŭ mi tiuj demandoj devas validi senregarde de tio, kio estas X.

Cetere jam ekzistas multaj demandoj por scii la nomon. Neniu alia ol "kio estas via nomo?" povas simple peti la signifon de la koncepto de nomo.

Mi ne volas rompi simetrion pro kutimo! ridulo.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-02 14:38:35

Kara 黄鸡蛋, lasu min revortigi respondon mian.

- "Kiel vi nomiĝas?
- Per vorto signa", respondas Pantomimano.

Nu! Ankaŭ tiu respondo ne taŭgas laŭ difinoj ReVaj, sed eble "vorto" ne tutbone difiniĝas en ReVo demando.gif . Bonvolu viziti l'ĉisekvontan fadenon:

Fadeno "Kio estas vorto?"

Mi ĝoje legus vian opinion pri la demando.

sal.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-februaro-03 05:55:40

mnlg:
黄鸡蛋:Laŭ mi, ĉar "Kio estas nomo?" estas demando por scii la difinon de nomo, la demandanto de "Kio estas via nomo?" ne volas iun ajn difinon, sed la nomon.
Mi (espereble) pruvis per ekzemploj ke povas ekzisti demandoj kies formo estas "kio estas via X?", en kiu oni volas la difinon de X, ne la ekzemplon de X. Tial laŭ mi tiuj demandoj devas validi senregarde de tio, kio estas X.

Cetere jam ekzistas multaj demandoj por scii la nomon. Neniu alia ol "kio estas via nomo?" povas simple peti la signifon de la koncepto de nomo.

Mi ne volas rompi simetrion pro kutimo! ridulo.gif
Mi pensas ke ankaŭ tiuj ekzemploj de demandoj estas strangaj.

--Kio estas via hundo?
-- demando.gif Mia hundo estas hundo, tute ordinara...Kial vi demandas tion? Ĉu ĝi estas speciala?
--Mi nur volus scii la difinon de via hundo.
--Ĉu vi volus la difinon de la vortoj "via hundo"?
--Ne...
--...Ho, mi scias. Vi volis demandi "Kio estas hundo", ĉu ne?

Tio estas mia imago pri tio, kio okazus se oni demandus tiun demandon.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-februaro-03 06:26:52

Filu:Kara 黄鸡蛋, lasu min revortigi respondon mian.

- "Kiel vi nomiĝas?
- Per vorto signa", respondas Pantomimano.

Nu! Ankaŭ tiu respondo ne taŭgas laŭ difinoj ReVaj, sed eble "vorto" ne tutbone difiniĝas en ReVo demando.gif . Bonvolu viziti l'ĉisekvontan fadenon:

Fadeno "Kio estas vorto?"

Mi ĝoje legus vian opinion pri la demando.

sal.gif
Vorto signa estas vorto skribata per signo. Do ĝi tauĝas. Se tiu signo ne havas elparolon, ĝi ne estas vorto kaj la respondo ne taŭgas. (Mi ne scias ĉu ĝi havas elparolon.) Tiukaze la respondo devas esti: Mi havas signon kiel nomon, sed mi ne nomiĝas.

amigueo (Montri la profilon) 2021-oktobro-23 14:49:30

La solvo ne estas facila:
Kinom vi estas?
*
Kiu-noma vi estas?
Kiun nomon vi havas?

Mi havas nomon (je) Petro.
Mi havas Petron kiel nomon.
Mi estas Petro-noma
Mi estas noma je Petro

Mi estas Petro rol nomo
Mi havas Petron rol nomon

Kinomas vi?

Agxo??

Reen al la supro