Al la enhavo

Ne plu

de sergejm, 2008-februaro-14

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-14 10:07:44

Mi uzis en najbara fadeno esprimon "ne plu bezonas". En subforumo "Humoro" estis uzita "ne plu trinkis". Kien oni devas meti "ne" en ĉi tiuj frazoj?
PS: Mi nun rimarkis, ke tiu subforumo nomiĝas "Humuro", kaj oni prefere uzu ĉi tiun vorton, ĉar "humoro" estas stato de homo.

mnlg (Montri la profilon) 2008-februaro-14 10:48:04

Mi plu ne manĝas = Mi ne manĝis antaŭe, kaj mi ankoraŭ ne manĝas.

Mi ne plu manĝas = Mi manĝis antaŭe, sed mi ĉesis.

Mi esperas ke ĉi tio helpas vin.

k.garin (Montri la profilon) 2008-februaro-14 11:31:25

Ankaŭ min. ploro.gif

Reen al la supro