Al la enhavo

Kiom da musoj?

de 黄鸡蛋, 2008-marto-04

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-05 14:11:57

Nu, tiam la unua musino devas esti ne nur plenkreska, sed ankaŭ graveda.
Post unu monato ni ricevas krom unua musino 12 musidojn, el kiuj (verŝajne; vi ankaŭ ne diris pri tio) 6 virmusidojn kaj 6 musidinojn. Entute: 13 gemusoj.
Post dua monato nenio nova aperos - ni ankoraŭ ne havas plenkreskan virmuson.
3a monato. Estas 7 gravedaj musinoj, 6 virmusoj. Entute: 13 gemusoj.
4a monato. 7 musinoj (ili nun ĉiam estos gravedaj), 6 virmusoj, 84 musidoj. Entute: 97 gemusoj.
5a monato. 7 musinoj, 6 virmusoj, 84 monataj
mudidoj, 84 novnaskitaj musidoj. Entute: 181 gemusoj.
6a monato. 49 musinoj, 48 virmusoj, 84 monataj musidoj, 84 novnaskitaj musidoj. Entute: 265 gemusoj.
k.t.p.
Mi ne uzis kalkulilon, eble mi eraris en nombroj, sed la principo estas klara.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-06 13:43:18

Kara sergejm, mi jam diris, ke nenio alia ne estis skribita en la demando...
Do, via unua respondo estis malprava, nur ĉar vi forgesis la unuan muson... La respondo ne estas nul, sed unu.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-06 14:16:09

黄鸡蛋:Kara sergejm, mi jam diris, ke nenio alia ne estis skribita en la demando...
Do, via unua respondo estis malprava, nur ĉar vi forgesis la unuan muson... La respondo ne estas nul, sed unu.
Vi garantiis ke ĝi vivos 12 monatojn, sed plu ne. Por ke restu la unu muso, kiu estis plenkreska en la komenco, ĝi devas vivi du postgarantiajn monatojn.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-06 14:34:48

黄鸡蛋: Supozu ke musoj ne mortos dum 12 monatoj.
Kara sergejm, mia garantio estas tio, ke musoj ne mortos dum 12 monatoj, sed ne ke muso vivos 12 monatojn... Eble mi devis aldoni "la" aŭ "la sekvantaj"... Aŭ mi devis forigi la tempon...

Reen al la supro