Al la enhavo

oscedanta abismo

de titrant, 2008-aprilo-10

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2008-aprilo-12 15:53:37

richardhall: Ĉu estas “Oscedanta abismo” ankaŭ Esperanta idiomo, aŭ nure laŭlitera traduko de la angla idiomo?
“Oscedanta abismo” estas ankaŭ uzata en la germana lingvo. Ĉu ĝi signifas la saman en la angla kiel en la germana?

richardhall (Montri la profilon) 2008-aprilo-12 18:31:45

Mi ne scias, ĉar mi ne parolas germane. Sed angle, la vortoj signifas breĉo profunda kaj vasta inter, ekzemple, du uloj aŭ aroj, aŭ inter kio okazas kaj kio estis atendita.

horsto:“Oscedanta abismo” estas ankaŭ uzata en la germana lingvo. Ĉu ĝi signifas la saman en la angla kiel en la germana?

mastro Jano (Montri la profilon) 2008-aprilo-12 19:10:48

richardhall:
Mendacapote:“Oscedanta abismo” ne povas esti komprenita laŭlitere!
Denove, "yawning chasm" ne estas malordinara lokucio en la angla lingvo. Estas surprizo al mi, ke la signifo ne estas memevidenta -- sed mi estas angla. Ĉu estas “Oscedanta abismo” ankaŭ Esperanta idiomo, aŭ nure laŭlitera traduko de la angla idiomo?
Anaku en la hungara lingvo ekzistas la esprimo "oscedanta abismo" - kaj tia povas eĥi sal.gif

Reen al la supro