İçerik Görüntüleme

Kapalı

Seksa markado en diversaj lingvoj

başlangıç nornen, 29 Kasım 2017

Mesajlar: 18

Dil: Esperanto

nornen (Profili görüntüle) 29 Kasım 2017 03:07:51

Nuntempe okazas multe da parolado pri lingvista seksa markado. Tio min pensigis la sekvantan: Kiuj lingvoj devigas parolanton marki vortfarade, ĉu li estas ina aux malina, kiam la parolanto parolas pri si mem. Mi faris malgrandan ekzercon komparante Esperanto kun la Hispana kun la Kekĉia per la subaj propozicioj.
La resulto estas:
En Esperanto, nur la propozicioj 3a, 3b, 3c devigas la parolanton malkaŝi sian sekson.
En la Hispana, la propozicioj 1, 6a, 6b, 6c, 11a, 11b, 11c ĉiam malkaŝas la sekson de la parolanto, kaj la propozicioj 2a, 2b, 2c, 3a, 3b, 3c foje ĝin malkaŝas.
En la Kekĉia, la propozicioj 4a, 4b, 5a, 5b, 5c malkaŝas la sekson de la parolanto.

La inaj variantoj estas markita de ruĝa koloro kaj la malinaj de blua koloro.

¿Ĉu via denaska lingvo (aux lingvo, kiun vi bone scias) devigas al parolanto vidigi sian sekson en la subaj propozicioj? Tio estas, ¿ĉu la subaj propozicioj aspektas malsamaj, kiam ina persono ilin diras aux kiam malina persono ilin diras?


Mi antauxdankas pro viaj respondoj.

nornen (Profili görüntüle) 29 Kasım 2017 03:09:16

ESPERANTO

1. Tiu estas mi.

2. Kvalita predikato
2a. Mi estis ruĝa.
2b. Mi estas ruĝa.
2c. Mi estos ruĝa.

3. Metio
3a. Mi estis (instruisto | instruistino).
3b. Mi estas (instruisto | instruistino).
3c. Mi estos (instruisto | instruistino).

4. Parencaj vortoj
4a. Li estas mia filo.
4b. Ŝi estas mia filino.
4c. Li estas mia edzo.
4d. Ŝi estas mia edzino.

5. Nomo
5a. Mi nomiĝis X.
5b. Mi nomiĝas X.
5c. Mi nomiĝos X.

6. Stata predikato
6a. Mi sidiĝis.
6b. Mi sidiĝas.
6c. Mi sidiĝas.

7. Neakuzativa subjekto
7a. Mi dormis.
7b. Mi dormas.
7c. Mi dormos.

8. Neergativa subjekto
8a. Mi kuris.
8b. Mi kuras.
8c. Mi kuros.

9. Transitiva subjekto
9a. Mi vizitis lin.
9b. Mi vizitas lin.
9c. Mi vizitos lin.

10. Transitiva objekto
10a. Li vizitis min.
10b. Li vizitas min.
10c. Li vizitos min.

11. Pasiva subjekto
11a. Mi estis vizitata/ita.
11b.Mi estas vizitata/ita.
11c. Mi estos vizitata/salutita.

nornen (Profili görüntüle) 29 Kasım 2017 03:11:03

KEKĈIA

1. Laa'in.

2a. Kaqin ak.
2b/c. Kaqin.

3a. Aj k'utunelin ak.
3b/c. Aj k'utunelin.

4a. A'an (walal | wal).
4b. A'an (inrab'in | inko').
4c. A'an inb'eelom.
4d. A'an wixaqil.

5a. (Laj | Lix) X ink'ab'a' ak.
5b/c. (Laj | Lix) X ink'ab'a'.

6a. Chunamin ak.
6b/c. Chunamin.

7a. Xinwark. Kinwark.
7b. Ninwark.
7c. Tinwarq.

8a. Xin'aalinak. Kin'aalinak.
8b. Nin'aalinak.
8c. Tin'aalinaq.

9a. Xwula'ani. Kiwula'ani.
9b. Nawula'ani.
9c. Twula'ani.

10a. Xinrula'ani. Kinrula'ani.
10b. Ninrula'ani.
10c. Tinrula'ani.

11a. Xin'ula'a. Kin'ula'a.
11b. Nin'ula'a.
11c. Tin'ula'a.

nornen (Profili görüntüle) 29 Kasım 2017 03:15:08

HISPANA

1. (Éste | Ésta) soy yo.

2a. Estuve (rojo | roja). He estado (rojo | roja). Estaba (rojo | roja).
Tamen ne: Mi estis granda. = Estoy grande. He estado grande. Estaba grande.
2b. Estoy (rojo | roja).
Tamen ne: Mi estas granda. = Estoy grande.
2c. Estaré (rojo | roja).
Tamen ne: Mi estos granda. = Estaré grande.

3a. Fui (maestro | maestra). He sido (maestro | maestra). Era (maestro | maestra).
Tamen ne: Mi estis (prokuristo | prokuristino) = Fui fiscal. He sido fiscal. Era fiscal.
3b. Soy (maestro | maestra).
Tamen ne: Mi estas (prokuristo | prokuristino) = Soy fiscal.
3c. Seré (maestro | maestra).
Tamen ne: Mi estos (prokuristo | prokuristino) = Seré fiscal.

4a. Él es mi hijo.
4b. Ella es mi hija.
4c. Él es mi esposo.
4d. Ella es mi esposa.

5a. Me llamé X. Me he llamdo X. Me llamaba X.
5b. Me llamo X.
5c. Me llamaré X.

6a. Estuve (sentado | sentada). He estado (sentado | sentada). Estaba (sentado | sentada).
6b. Estoy (sentado | sentada).
6c. Estaré (sentado | sentada).

7a. Dormí. He dormido. Dormía.
7b. Duermo.
7c. Dormiré.

8a. Corrí. He corrido. Corría.
8b. Corro.
8c. Correré.

9a. Lo visité. Lo he visitado. Lo visitaba.
9b. Lo visito.
9c. Lo visitaré.

10a. Me visitó. Me ha visitado. Me visitaba.
10b. Me visita.
10c. Me visitará.

11a. Fui (visitado | visitada). He sido (visitado | visitada). Era (visitado | visitada).
11b. Soy (visitado | visitada).
11c. Seré (visitado | visitada).

Metsis (Profili görüntüle) 30 Kasım 2017 11:17:02

FINNA

Neniu seksa markado. Notu, ke ankaŭ en la punkto 9

9a. Minä vierailen hänen luonaan.
9b. Minä vierailin hänen luonaan.
9c.  –¹

oni uzas vorton, kiu respondas al "rin". Oni ne povas inferenci, ĉu mi vizitas viron aŭ virinon.

Kelkaj notoj:

¹: La finna ne havas futuran verbotempon. Oni konsideras la futuron superflua, la kunteksto sufiĉas. Ekz. En frazo "Mi aĉetas pomojn morgaŭ" la vorto "morgaŭ" ja montras, ke la ago okazas en estonteco.

Kvamkam la finna uzas multajn sufiksojn kaj ekzistas sufikso por montri inan sekson kun profesia titolo (opettajatar, instruistino), ĝi neniam estis uzata kun ĉiuj titoloj kaj ne plu estas uzata post kelkaj jardekoj. Ĝi estas nuntempe tute praa kaj uzas praktike nur en vorto rakastajatar (amantino).
La ina sufikso ne signifas, ke la nuntempaj titoloj frue estis iel viraj (opettaja, instruisto), kiel estis en la angla. Ne, la sufikso -ja- (laŭ la vokalharmonio) montras nur, ke temas pri homoj, ne ekz. iloj. Ekzistas ankoraŭ kelkaj titoloj, kiuj havas sufikson, kiu laŭvorte signifas sekson (ekz. huoltomies laŭlitere estas servista viro, ekz. servisto de nemoveblaĵo), sed oni nuntempe konsideras titolon nur kiel titolo, te. virino povas esti huoltomies.

Estas tute ebla verki romanon tiel, ke oni ne scias la sekson de la ĉefa persono, ĉar neniu persona pronomo montras sekson. Ĉi tiu estas valida ankaŭ en la parenca lingvo la estona (vidu suben) kaj unu verkisto (Jan Kaus) verkis romanon Tema ("Ri") uzante ĉi tiun sendiferencon.

Metsis (Profili görüntüle) 30 Kasım 2017 11:34:00

ESTONA

Neniu seksa markado. Notu, ke ankaŭ en la punkto 9

9a. Ma külastan teda.
9b. Ma külastasin teda.
9c. –¹

¹: Kiel en la finna.

En la estona la seksa markado okazas kun prefiksoj meesõpetaja|naisõpetaja (vira instruisto|virina instruisto), sed oni uzas tion nur tiam, kiam oni iomete devas montri sekson. Normale oni ne uzas tiujn prefiksojn. Tio validas ankaŭ en la finna.

Metsis (Profili görüntüle) 30 Kasım 2017 11:50:37

SVEDA

Neniu seksa markado. Notu, ke ankaŭ la punkton 9

9a. Jag besöker honom|henne.
9b. Jag besökte honom|henne.
9c. Jag ska besöka honom|henne.

oni povas de ĉi tiu jardeko skribi tute sen seksa markado:

9a. Jag besöker hen.
9b. Jag besökte hen.
9c. Jag ska besöka hen.

Anstataŭ hen oni povas skribi ankaŭ henom por montri akuzativon. La ortografio ne ankoraŭ estas establiĝinta.

Estis ina seksa markado en kelkaj profesiaj titoloj (lärarinna, instruistino), sed tiujn formojn oni ne plu uzas post kelkaj jardekoj. Ĉiuj estas nuntempe sen seksa markado lärare.
La situacio estas la sama kiel en la finna aŭ la ŝoviĝo estis eĉ pli forta. Ekz. gårdskarl (korto + viro, kortisto) estas nuntempe fastighetsskötare (nemoveblaĵo + prizorganto).

nornen (Profili görüntüle) 30 Kasım 2017 14:34:42

Mi tre dankas vin pro via detala kaj interesa respondo.

Cxu estas eble ke la ina prefikso de näisõpetaja estas etimologie rilata al la hungara nő?

Metsis (Profili görüntüle) 1 Aralık 2017 10:35:27

Nornen,

Jes, la baza vorto por ino estas la sama en la tri plej parolantaj finno-ugraj lingvoj.

ino | inoj (en la nominativo):Sed la vorto por viro varias:
viro | viroj (en la nominativo)
  • mies | miehet (finna)
  • mees | mehed (estona)
  • férfi| | férfiak (hungara)
La finna kaj la estona vorto estas pruntita de la proto-germana (komparu kun la germana Mann), sed mi ne scias etimologion de la hungara vorto. (Mi ne povas la hungaran.)

Altebrilas (Profili görüntüle) 5 Aralık 2017 10:38:46

En la franca, estas iom pli komplika:
mi estas ruĝa = je suis rouge (ambaŭseksa)
mi estas blua = je suis bleu(e) : Skribo malsama, parolado sama
mi estas verda = je suis vert(te) [ver/vert] : malsama skribo kaj parolado.

Alia interesa komparo:
fr: Son secrétaire / sa secrétaire (lia aŭ ŝia sekretario / lia aŭ ŝia sekretariino)
en: His secretary/ her secretary (lia *gesekretario / ŝia *gesekretario)

NB: mi proponas, okaze de la nuna kampanjo por virina egaleco, mal-esceptiĝi la singularan uzadon de la prefikso "ge".

Amuza detalo: en la franca, "je suis naturiste" (mi estas *genaturisto) ne ebligas diveni la sekson, krom per la voĉo.

Başa geri dön