Al la enhavo

La Sankta Biblio: Romanoj 10:16

de wswartzendruber, 2018-oktobro-20

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

wswartzendruber (Montri la profilon) 2018-oktobro-20 19:28:18

Romanoj 10:16

La Sankta Biblio:
Sed ne ĉiuj aŭskultis la evangelion. Ĉar Jesuo diris: Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni aŭdis?

Textus Receptus:
Ἀλλ’ οὐ πάντες ὑπήκουσαν τῷ εὐαγγελίῳ. Ἠσαΐας γὰρ λέγει, Κύριε, τίς ἐπίστευσε τῇ ἀκοῇ ἡμῶν;

La Sankta Biblio legas "Jesuo" sed la Textus Receptus legas "Jesaja".

Mi estas komencanto.

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-21 05:16:44

Ruse:
"Но не все послушались благовествования. Ибо Исаия говорит: «Господи! кто поверил слышанному от нас?»"
Same, oni legas "Isaija".
Sed estas alia eraro: "Sinjoro! Kiu kredis al la aŭdita de ni? (al tio, kion ni diris) - mi ne komprenas la grekan.

nornen (Montri la profilon) 2018-oktobro-21 16:52:58

Pravas Sergej.
ἐπίστευσε estas indikativo de aoristo kaj neniel rilatas al us-modo. Pli trafa traduko estus: fidis.

Reen al la supro