Al la enhavo

Kion vi povas proponi por lerni svahilan?

de Vivuesperanto, 2019-aprilo-22

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Vivuesperanto (Montri la profilon) 2019-aprilo-22 17:55:39

Ekzemple, kiel diri 'ne'? Hakuna?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aprilo-23 14:50:40

Svahile, "ne" estas hapana (prononcu ĝin kiel Esperanto). Mi denaske parolas svahilan, sed mi ne scias multe.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aprilo-26 14:14:03

Tamen, kiam vi volas diri, ke iu ne faras ion (kun verbo), estas diversaj prefiksoj.

Vivuesperanto (Montri la profilon) 2019-aprilo-27 17:23:35

MiMalamasLaAnglan:Svahile, "ne" estas hapana (prononcu ĝin kiel Esperanto). Mi denaske parolas svahilan, sed mi ne scias multe.
Dankon.

Vivuesperanto (Montri la profilon) 2019-aprilo-27 17:23:55

MiMalamasLaAnglan:Tamen, kiam vi volas diri, ke iu ne faras ion (kun verbo), estas diversaj prefiksoj.
Dankon.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aprilo-29 14:45:18

Vivuesperanto:
MiMalamasLaAnglan:Tamen, kiam vi volas diri, ke iu ne faras ion (kun verbo), estas diversaj prefiksoj.
Dankon.
La svahilaj verboj ŝanĝas ne sole pro tempo kaj persono, sed ankaŭ, kiam oni ne faras la faron de la verbo. Ekzemple, ninasema signifas "mi diras", kaj sisemi signifas "mi ne diras". Utasema signifas "vi (unu homo) diros", kaj hutasema signifas "vi (unu homo) ne diros".

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-21 19:54:39

RAILITY:
ninasema signifas "mi diras", kaj sisemi signifas "mi ne diras". Utasema signifas "vi (unu homo) diros", kaj hutasema signifas "vi (unu homo) ne diros".
Memoru ankaŭ, ke kusema signifas "diri" (ku- estas kiel "-i"). La svahilaj verboj estas tre interesaj.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-septembro-02 19:40:55

La svahila frazero-libro de lonely planet kaj la libro de la “ teach yourself “ serio estas bone. Sed ĉi tiuj estas instruita per la angla

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-14 16:18:13

Nala_Cat15:La svahila frazero-libro de lonely planet kaj la libro de la “ teach yourself “ serio estas bone. Sed ĉi tiuj estas instruita per la angla
Ĉu vere estas svahila traduko de Teach Yourself Esperanto?!

Reen al la supro