Al la enhavo

Verŝi kaj ŝuti

de Nala_Cat15, 2019-junio-07

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-junio-07 03:01:06

Ĉi tiuj vortoj ŝajnas pli malpli same, sed ĉu estas diferenco?

mimoprobegal (Montri la profilon) 2019-junio-07 03:53:13

oni verŝas likvaĵojn: akvon, teon, kafon, vinon ktp
patrino verŝas lakton en glason por trinkigi la filinon

oni ŝutas ion solidan, malmolan, konsistantan el malgrandaj pecetoj: sablon, salon,cukeron, ŝotron
patrino aldone ŝutis iom da cukero en la lakton por iomete ĝin dolĉigi, ĉar la filino tre ŝatas dolĉan lakton

krome, oni ŝutas informojn, datenojn en la interreto
kiam oni deziras konservi informon en propra komputilo, oni elŝutas el la interreto
kiam oni volas montri, kiaj oni estas belaj kaj sukcesaj, oni enŝutas en la interreton

kvankam ni, rusoj, ne elŝutas, sed elpumpas, ne enŝutas, sed disdonas aŭ elmetas
junulinoj treege ŝatas elmeti (alŝuti) siajn fotojn en la instagramo(n)

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-07 04:35:51

Pri informo mi dubas. Ordinare, oni ŝutas ĝin:
mi elŝutis dosieron - я скачал файл
Kiel rimarkis mimoprobegal, ĉi tie ni uzas elpumpi, sed mi konsilas uzi elpumpi nur se tio postulas kelkajn horojn.

Sed en la rusa iam oni uzas alian verbon:
шпион слил секретную информацию врагу - ŝpiono *verŝis sekretan informon al malamiko

клиенты засыпали нас письмами об ошибках в нашем приложении -klientoj superŝutis nin per leteroj pri eraroj en nia aplikaĵo

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-07 07:35:15

Pumpi sonas figura. En la finna oni ĉiam ŝargas.

Mi ŝargas al mia komputilo.
Mi ŝargas al Instagramo.


Ĉar oni montras la celon per "al" (aŭ pli precize per la gramatika kazo, kiu montras direkton), mi multfoje havas problemon scii, al kiuj direktoj el- kaj enŝuti estas. ("En" ja montras "ene de…" kaj ĉu mia komputilo ne povas havi ion ene?)

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-07 17:09:04

Ruse oni ankaŭ povas ŝarĝi la informon - загрузить

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-10 06:31:06

Sergejm,

Ĉu vi notis, ke mi skribis ŝargi, ne ŝarĝi? (E-o vere havas kelkajn idiotismojn)

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-10 17:56:38

Jes, mi devus diri "ŝargi" anstataŭ "ŝarĝi" - ĉi tiuj vortoj havas malsamajn signifojn.

Reen al la supro