Al la enhavo

Eŭropo, esperanto kaj latino

de LM59650, 2019-aŭgusto-16

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

LM59650 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-16 10:27:12

Saluton
Estas mia unua mesaĝo sur tiu retforumo.
Mi loĝas apud Lillo, en Nordo de Francujo. Mi aĝas 52 jaroj, kaj estas inĝenioro.
Mi lernas esperanton de unu monato, kaj mi subskribis al lernu.net antaŭ unu semajno.

Antaŭ du monatoj, mi diskutis kun aliaj homoj al la futuro de Eŭropa Unio, kaj la temo de komuna institucia lingvo estis elvokata.
Tiam mia opinio estis, ke latino estus bona elekto. Mi opinio estis ke latino estis "natura" komunelingvo de Eŭropo.
Antaŭ 2-3 jarcentoj, sciencio estis disvastiĝata en latino, filozofio estis skibata ofte en latino.
Estas ne la okazo hodiaŭ, sed latino estas ankoraŭ instruita en Eŭropo.
La argumento, ke latino estas morta lingvo, maladekvata en moderna mondo, estas ne tre bona, latina leksiko daŭre evoluas.
Latina gramatiko estas fiksa, sed la leksiko estas daŭre riĉigata.
En moderna latino, "Tela Totium Terrae" estas ne malpli natura, ol "World Wide Web".
Tamen, la ĉefa malavantaĝo de latino lingvo estas ĝia kompleksa gramatiko. Sed ni diskutis pri institucian lingvon, uzata cefe en Eŭropa Parlamento por bone educataj homoj.
Iu parolis de la esperanto, kies mi konis nur nomo, kaj decidis mi informiĝi.
Post kelkaj esploroj, mi trovis artikolojn de Claude Piron, kiu konvinkis mi ke esperanto povus esti pli bona solvo.
Mi ankaŭ konsciis, ke esperanto povus esti utila al mi, do mi decidis lerni ĝin.

Pro tio ke mi estas komencanto, estas certe skriberaroj en mia mesaĝo. Ne hezitu korekti mi.

/---

As I am a beginner in esperanto, there may be some misunderstandings due to errors in my esperanto text, so I give below an english version. But of course, I prefer answers and remarks in esperanto.

This is my first message on this forum.
I live near Lille, in north of France. I am 52 years old, engineer.
I've been learning esperanto for one month, and I subscribed on lernu.net one week ago.

Two monthes ago, I was discussing with other people about the future of European Union, and the question of a common institutional language was evoked.
Until that time, my opinion was that Latin could be a good choice. My opinion was that Latin is the "natural" common language of Europe. Until 2-3 centuries ago, science was diffused in Latin, philosophia was also often written in Latin. It is no more the case today, but latin is still taught in Europe.
The argument that Latin is a dead language, not adapted to the present world, is not very good, as Latin still evoluates.
The latin grammar is fixed, but the vocabulary is continuousely enriched. In modern Latin, "Tela Totium Terrae" is not less natural than "World Wide Web".
However, the main drawback of Latin is its complex grammar. But we were talking about an institutional language, to be used mostly in the European Parliament by well educated people.
Then someone evoked Esperanto, that I knew only by name, as many, and I made some inquiries.
After a few researches, I found some articles from Claude Piron, that convinced me that esperanto could be a better solution, with the advantage of being more universal than Latin.
I also realized that esperanto could be useful for myself, and decided to learn it.

bartlett22183 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-16 19:47:42

Iom da homoj pensas, ke Interlingua (la interlingvao) de International Auxiliary Language Association (1951) semblas esti lingvo, ke la latino vulgara eble iĝus (en la pastinteco), se ĝi ne rompiĝis en la lingvojn latinidajn. Bv vidu la retejon de la UMI.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-17 16:45:57

Latino kaj latinidaj lingvoj estas… he, tro latinaj por tiuj, kiuj ne parolas latinidan lingvon. Tiuj estas en majoritato en EU sen mencii la tuta Eŭropo.
LM59650:
Tamen, la ĉefa malavantaĝo de latino lingvo estas ĝia kompleksa gramatiko. Sed ni diskutis pri institucian lingvon, uzata cefe en Eŭropa Parlamento por bone educataj homoj.
Ne. Ĉiuj parlamentoj devas reprezenti la tutan popolon en siaj landoj. Ne estas bone por la demokratio, ke nur bone edukataj homoj deputas. Kaj tiuj deputitoj rajtas uzi sian nacian lingvon.

Mi ne eĉ certas, ĉu estas bona ideo fari la espan kiel oficialan lingvon de EU. Unue tio ne rajtas signifi, ke oni malpliigas eblecon uzi iun alian oficialan lingvon. Ekz. oni ne povas uzi la ligvon NN, ĉar tiel oni ŝparas. Tiam la espa estus instrumento de lingva malegaleco. Due ne darfas esti tiel, ke la espa iĝas la lingvo de EU kaj nenies alia.

LM59650 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-19 07:24:56

Eŭropa Unio havas nun 24 oficialajn lingvojn.
Trovi interpretistoj por ĉiu parolingvoj iĝas malsimpla.
Eble la solucio estas uzi ĉefajn lingvojn. Engla, franca, germana lingvoj. Tiu solucio estas uzata en kelkaj komisionoj.
Sed de facto oficia lingvo estas engla lingvo (nun ĉirkaŭ 80% da dokumentoj).
La oficiala lingvo de Eŭropa Centra Banko estas nur engla lingvo.
En aliaj komisionoj, dominanta lingvo estas franca lingvo.
Lingvoj en eŭropaj institucioj estas kompleksa problemo.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-20 09:18:23

Jes, mi scias, ke estas malsimple trovi interpretistojn. En praktiko jam tre delonge la sistemo funkcias tiel, ke oni uzas iun lingvon kiel pontolingvo. Ekz. supozu la parolanto parolas la francan kaj iu volas aŭskulti la intrepretadon al la greka, sed mankas interpretisto inter tiuj du lingvoj. Tamen ĉeestas interpretistoj la franca → la germana kaj la germana → la greka, do oni uzas ĉi-kaze la germanan kiel pontolingvo.

Eble oni povus ekuzi la espan kiel konstanta pontolingvo. Jam tio simpligus la intrepretadon. Sed la rajto uzi sian denaskan lingvon estas unu el la profundaj rajtoj en EU, kial mi ne kredas je la proponoj pri rekte uzi la espan en parolo.

Kiam temas pri tradukado, pravas, ke ne ciŭjn dokumentojn oni tradukas al ĉiuj lingvoj kaj diversaj instancoj havas diversajn laborolingvojn. Kiel multe oni uzas maŝintradukadon? Mi ne scias.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-21 09:43:49

https://multimedia.europarl.europa.eu/fr/multiling...

Estas tre amuza... Sed ankaŭ tre malĝoja !! Tiu filmeto nur estas en la franca aŭ en la angla ! La aliaj parolantoj devas legi subtitolojn !

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-21 09:51:26

Zam_franca:https://multimedia.europarl.europa.eu/fr/multiling...

Estas tre amuza... Sed ankaŭ tre malĝoja !! Tiu filmeto nur estas en la franca aŭ en la angla ! La aliaj parolantoj devas legi subtitolojn !
Ne..Mi kredas, ke tiu grave video estas nur en la franca...Unu lingvo, kiu ne estas neŭtra, por pli da dudek aliaj...

thyrolf (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-21 10:55:36

LM59650:Saluton

Tiam mia opinio estis, ke latino estus bona elekto. Mi opinio estis ke latino estis "natura" komunelingvo de Eŭropo.

Tamen, la ĉefa malavantaĝo de latino lingvo estas ĝia kompleksa gramatiko. Sed ni diskutis pri institucian lingvon, uzata cefe en Eŭropa Parlamento por bone educataj homoj.
Pri la gramatiko jam unu homo havis ideon: latino sine flexione. Eĉ se tamen aliaj solvoj kiel ekz. Esperanto estas pli bonaj, la latina almenaŭ havas la avantagon, ke jam ekzistas grandaj vortaroj en tre multaj lingvoj.

Mi cetere mem miris, kiom multe pli mi komprenis latinan tekston, se ĝi estis gramatike reformulita laŭ latino sine flexione.

https://en.wikipedia.org/wiki/Latino_sine_flexione

[la de mi plej malamata koncepto de la latina estas la "deponens"]

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 17:53:33

thyrolf:
LM59650:Saluton

Tiam mia opinio estis, ke latino estus bona elekto. Mi opinio estis ke latino estis "natura" komunelingvo de Eŭropo.

Tamen, la ĉefa malavantaĝo de latino lingvo estas ĝia kompleksa gramatiko. Sed ni diskutis pri institucian lingvon, uzata cefe en Eŭropa Parlamento por bone educataj homoj.
Nu latino jam estas malfacila por franclingvanoj aŭ ital-lingvanoj. Se

Pri la gramatiko jam unu homo havis ideon: latino sine flexione. Eĉ se tamen aliaj solvoj kiel ekz. Esperanto estas pli bonaj, la latina almenaŭ havas la avantagon, ke jam ekzistas grandaj vortaroj en tre multaj lingvoj.

Mi cetere mem miris, kiom multe pli mi komprenis latinan tekston, se ĝi estis gramatike reformulita laŭ latino sine flexione.

https://en.wikipedia.org/wiki/Latino_sine_flexione

[la de mi plej malamata koncepto de la latina estas la "deponens"]
Nu la latina jam estas tre malfacila por franc-lingvanoj aŭ ital-lingvanoj. Se vi parolas la germanan denaske, vi sendube bezonis multe da tempo por lerni ĝin (aŭ vi simple ne lernis la latinan). Ĉiu ne povas fari tian barakton. Mi ne vere konas la gramatikon de la latina lingvo, krome la fleksioj, sed mi tamen estimas ke esperanta gramatiko estas pli facila, kaj se la vorttrezoro de Esperanto estas eŭropa, la vorttrezoro de la latina estas nu..latina ! Eĉ se vi ne pensas ke la latina estas bona solvo, mi volis diri ke ne estas bona solvo laŭ mi.

Meŝig (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 18:06:40

Se oni devus havi nur unu lingvon por Eŭropa Unio, uzi la anglan estus la plej logika elekto (interalie ĉar ĝi estas la plej disvatigita internacia lingvo). Estas ja la oficiala lingvo de aliaj landoj, sed baldaŭ de nur unu sufiĉe malgranda lando en EU mem (Irlando, kaj oni povas aldoni Malton).
Mi ne certas, ke elekti esperanton kiel oficialan lingvon de EU estas tiel bona ideo (esperanto estas teorie monda lingvo, ĝi ne devus esti kunligita kun Eŭropo). Sed mi ne kredas, ke esperanto iĝos la oficiala lingvo de EU, kaj mi eĉ favoras la disiĝon de EU, sekve la demando ne aspektas al mi tiel pripensinda...

Reen al la supro