Al la enhavo

Esperanta komputila programlingvo

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-08

Mesaĝoj: 135

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-09 18:36:43

Tia antaŭprocesoro povas ankaŭ automate aldoni #include "eo.h"

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-10 16:05:49

sergejm:Tia antaŭprocesoro povas ankaŭ automate aldoni #include "eo.h"
Tio estas bonega ideo. Eble povus esti nur unu programo, kiu kaj C-igus la Esperanton kaj kompilus ĝin.

abc_vz (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 09:02:46

Mi nun amuziĝas per Scratch. Mi ne dirus, ke ĝi estas genia, kaj mi amuziĝas, kiel infano, sed ĝi estas interesa.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-25 14:13:11

abc_vz:Mi nun amuziĝas per Scratch. Mi ne dirus, ke ĝi estas genia, kaj mi amuziĝas, kiel infano, sed ĝi estas interesa.
Ĉu Scratch haveblas Esperante?

abc_vz (Montri la profilon) 2019-oktobro-25 15:40:37

MiMalamasLaAnglan:
abc_vz:Mi nun amuziĝas per Scratch. Mi ne dirus, ke ĝi estas genia, kaj mi amuziĝas, kiel infano, sed ĝi estas interesa.
Ĉu Scratch haveblas Esperante?
Scratch ne subtenas Esperanton.

Mi opinias, ke esperantigo de Scratch ne havas grandan signifon. Scratch estas luda sistemo por instrui programadon al infanoj. Estas pli bone, se infano lernas programadon per la gepatra lingvo. Ve, da denaskuloj estas treege malmulte.
Mi pensas, ke miksi propagandon de Esperanto en tiun gravan aferon ne estas sufiĉe bone.

https://scratch.mit.edu/

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-25 21:03:41

abc_vz:
MiMalamasLaAnglan:
abc_vz:Mi nun amuziĝas per Scratch. Mi ne dirus, ke ĝi estas genia, kaj mi amuziĝas, kiel infano, sed ĝi estas interesa.
Ĉu Scratch haveblas Esperante?
Scratch ne subtenas Esperanton.

Mi opinias, ke esperantigo de Scratch ne havas grandan signifon. Scratch estas luda sistemo por instrui programadon al infanoj. Estas pli bone, se infano lernas programadon per la gepatra lingvo. Ve, da denaskuloj estas treege malmulte.
Mi pensas, ke miksi propagandon de Esperanto en tiun gravan aferon ne estas sufiĉe bone.

https://scratch.mit.edu/
Pasintan version de Scratch oni esperantigis, ĉu ne?

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-oktobro-26 08:41:18

Pri la programlingvo APL, grava advantaĝo estas, ke la sintakso pli similas al tiu de naturaj lingvoj - evintante parentezoj kiam ili ne nepras - kaj ebligas al la uzanto skribi siajn proprajn funkcioj kun la sama sintakso.

La kreinto de APL, Iverson, kreis poste novan programlingvon, nomitan "J" kiu ne bezonas specialajn literojn, seniĝante de la dependo de la bonvolo de maŝinfabrikistoj. Esperantistoj ja konas tiun problemon, kiam ili devas almozpeti ĉapelitajn literojn. Tiu lingvaĵo havas la samajn ecojn kiel APL, kaj ĝiaj vortoj ankaŭ havas kategorioj: nomoj, verboj, adverboj, konjunkcioj.

https://fr.wikipedia.org/wiki/J_%28langage%29https://en.wikipedia.org/wiki/J_%28programming_language%29

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-26 14:10:41

Altebrilas:Pri la programlingvo APL, grava advantaĝo estas, ke la sintakso pli similas al tiu de naturaj lingvoj - evintante parentezoj kiam ili ne nepras - kaj ebligas al la uzanto skribi siajn proprajn funkcioj kun la sama sintakso.

La kreinto de APL, Iverson, kreis poste novan programlingvon, nomitan "J" kiu ne bezonas specialajn literojn, seniĝante de la dependo de la bonvolo de maŝinfabrikistoj. Esperantistoj ja konas tiun problemon, kiam ili devas almozpeti ĉapelitajn literojn. Tiu lingvaĵo havas la samajn ecojn kiel APL, kaj ĝiaj vortoj ankaŭ havas kategorioj: nomoj, verboj, adverboj, konjunkcioj.

https://fr.wikipedia.org/wiki/J_%28langage%29https://en.wikipedia.org/wiki/J_%28programming_language%29
Tiu programlingvo aspektas tre malfacila. Oni devas uzi vortojn!

abc_vz (Montri la profilon) 2019-oktobro-26 16:31:25

MiMalamasLaAnglan:

Pasintan version de Scratch oni esperantigis, ĉu ne?
Jes. Scratch 2 estis subtenanta Esperanton. La nuna versio estas Scratch 3.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-26 22:29:47

abc_vz:
MiMalamasLaAnglan:

Pasintan version de Scratch oni esperantigis, ĉu ne?
Jes. Scratch 2 estis subtenanta Esperanton. La nuna versio estas Scratch 3.
Ĉu oni povas esperantigi je Scratch?

Reen al la supro