Al la enhavo

Ĉu X aŭ H ?

de Zam_franca, 2019-septembro-11

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-11 16:44:47

Ĉu ni devus ĉiam skribi "chu" aŭ "cxu" ?

thyrolf (Montri la profilon) 2019-septembro-11 18:14:31

ĉu

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-11 22:59:57

Se vi povas, uzu la ĉapelojn.
Se vi ne povas, ĉiam uzu la iks-sistemon, ĉar la h-sistemo uzas h-on, kiu estas jama Esperanta litero.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-12 07:50:14

MiMalamasLaAnglan:Se vi povas, uzu la ĉapelojn.
Se vi ne povas, ĉiam uzu la iks-sistemon, ĉar la h-sistemo uzas h-on, kiu estas jama Esperanta litero.
Jes, MiMalamasLaAnglan pravas.

Plie estas sufiĉe da rimedoj, kiel oni povas skribi per veraj literojn, kiam oni uzas komputilon. Bv. gugli, ekzistas jam fadenoj ĉi tie en Lernu. Temas pri mentala mallaboremo, se oni ne uzas ĉapelojn kun komputilo (aŭ oni ne havas sufiĉe de rajtoj ŝanĝi agordojn).

Kiam temas pri poŝtelefoj, la problemo estas elekti la plej taŭgan, ĉar minimume por la Android-sistemo ekzistas (tro) multaj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-12 16:16:52

Okej dankon. Mi ne tre ŝatas hon, sed estas kio Zamenhofo rekomendis.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-septembro-12 18:21:25

ch estas la pli malnova formo kiu estis uzita en la fruaj tagoj de esperanto. Pro la alveno de komputiloj tiam homoj ekkomencis uzi la "x" metodon. Almenaŭ mi pensas ke ĉi tio estas ĝuste. Do por respondi al via demando, la x metodo estas verŝajne pli bone. Ĝi estas pli komuna. Mia devenloko estas la libro "complete esperanto"

Urho (Montri la profilon) 2019-septembro-13 05:54:18

Se mi ne povus uzi verajn ĉapelitajn literojn de Esperanto, mi uzus X-metodon, ĉar mi povas ĉiam konverti tekstojn ekz-e en la paĝo Unikoda konvertilo de Komputeko.

Parentezo: En la jaro 2008 mi ricevis mian unuan tuŝekranetan telefonon. En ĝi mi ne havis eblon tajpi verajn ĉapelitajn literojn de Esperanto, mi do kreis propran sistemon. Ĝi estis jena:

  • ĉ → č

  • ĝ → q || bv. kompari: -igi – -iĝi => -igi – -iqi

  • ĥ → x || kompari kun la rusa litero ”х”; хор [ĥor] = ĥoro

  • ĵ  → ž
  
• ŝ → š

  • ŭ → ù

Mi tajpis ilin per la ĉeĥa klavarfasono. – Bv. noti, ke mi uzis ilin nur en miaj propraj tekstoj.

Nu, ĉar nuntempe ofte uzas tuŝekranetajn aparatojn por legi tekstojn, estus bone ke en tuŝekranetoj videblus sufiĉe malmulte da (pliaj) signoj. Pro tio mi preferas Zamenhofan principon: unu sono, unu litero.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-13 17:58:51

Urho:Se mi ne povus uzi verajn ĉapelitajn literojn de Esperanto, mi uzus X-metodon, ĉar mi povas ĉiam konverti tekstojn ekz-e en la paĝo Unikoda konvertilo de Komputeko.

Parentezo: En la jaro 2008 mi ricevis mian unuan tuŝekranetan telefonon. En ĝi mi ne havis eblon tajpi verajn ĉapelitajn literojn de Esperanto, mi do kreis propran sistemon. Ĝi estis jena:

  • ĉ → č

  • ĝ → q || bv. kompari: -igi – -iĝi => -igi – -iqi

  • ĥ → x || kompari kun la rusa litero ”х”; хор [ĥor] = ĥoro

  • ĵ  → ž
  
• ŝ → š

  • ŭ → ù

Mi tajpis ilin per la ĉeĥa klavarfasono. – Bv. noti, ke mi uzis ilin nur en miaj propraj tekstoj.

Nu, ĉar nuntempe ofte uzas tuŝekranetajn aparatojn por legi tekstojn, estus bone ke en tuŝekranetoj videblus sufiĉe malmulte da (pliaj) signoj. Pro tio mi preferas Zamenhofan principon: unu sono, unu litero.
Estas tre interesa. (Mi ekprovas skribi verde.) Mi nur kreis tiun fadenon ĉar mi sciema estas. Sed mi havas esperantan klavaron. Eĉ se la iniciatoroj de tiu klavaro ne tute parolas Esperanton !! Mi havas q, è, é, ç, ê, x... Aŭ estas mi ega stultulo kaj mi sukcesis interŝanĝi mian francan klavaron kaj mian esperantan klavaron !

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-13 18:07:46

Androida klavaro ebligas tajpi Esperantajn literojn. Longe tajpu c - aperas menuo č ĉ ċ ć * ç - elektu deziratan varianto.
Samsung anstantaŭis Androidan klavaron per sia propra, kiu ne havas Esperantajn literojn. Sed vi povas elŝuti el Google Play la standartan.

Urho (Montri la profilon) 2019-septembro-14 07:04:22

Kiel dirite, ekzistas multe da klavaroj por tajpi Esperante en Android-aparatoj (bv. vidi la fadenon Tajpado en Esperanto per Android ).

Nu, se vi bezonas plurajn signojn/literojn, mi tre rekomendas MessagEase-klavaron (vidu mian profilan bildon). Mi povas tajpi dekojn kaj dekojn pliajn signojn/literojn sur la baza klavaro. Miakomprene ĝi estas tre taŭga klavaro eĉ por programistoj.

P.S.Jen pliaj informoj pri la fadena temo ĉe lernu!

Reen al la supro