Al la enhavo

Esperantigi la Familinomo de la Parodisto "Stranga Al"

de Genjo_BlankaRingo, 2019-oktobro-23

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Genjo_BlankaRingo (Montri la profilon) 2019-oktobro-23 12:53:14

*Familinomon* *aAa mi forgesis la akuzativon!!*
Mi tre ŝatas "Strangan Al," (Weird Al en la angla) kiu estas fama pro liaj parodioj kiel "Manĝu ĝin", "Alia rajdas la buson", "Vortkrimoj" k.t.p. (Li ne kantas en Esperanto; mi tradukis la anglajn titolojn.)
Lia familinomo en la angla estas Yankovic.
Mi havas tri eblajn Esperantigojn de tiu nomo por ni diskuti.
Unue, Jankoviko, de la angla elparolo.
Due, Jankoviĉo, de la elparolo en multaj aliaj lingvoj.
Trie, Jankovico, (sen ^/x) de la literumo de la nomo, kiam ĝi estas skribita.
Kiu estas la plej bona Esperantigo de la nomo, kaj kial? Mi inklinas al Jankoviko, sed aliaj eble havas malsamajn opiniojn. Mi ŝatus aŭdi, kion vi pensas.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-23 18:39:10

Certe ne uzu la trian ekzemplon (Jankovico).

Mi plej ŝatas la nomon Jankoviĉo.

nornen (Montri la profilon) 2019-oktobro-23 19:54:12

Kial ne Jankoviĉ?

Genjo_BlankaRingo (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 09:32:39

Jankoviĉo ĝi estas. Dankon ridulo.gif

Reen al la supro