Al la enhavo

La indonezia estas klare pli facila ol Esperanto?

de guyjohnston, 2008-julio-22

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-julio-22 20:43:50

Saluton, en lia libro "La Bona Lingvo", Claude Piron diris ke la indonezia lingvo estas ver-ŝajne la plej facila lingvo en la mondo (mi ne havas la libron ĉi tie por ĝuste citi), kaj ĝi estas klare pli facila ol Esperanto (kvankam ĝi havas malsimplan sistemon de la vorto "vi"). Ĉu aliaj homoj scias ĉu tio estas vera? (eble estas indonezianoj ĉi tie)? Mi ne scias multe pri la lingvo, sed mi legis ke ĝi estas tre facila dum la eklernado, sed poste la lingvo iĝas multe malpli simpla kaj la lernado iĝas multe malpli facila.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-julio-23 08:58:41

guyjohnston,

vidu tie:
http://pgoh13.free.fr/malay_course2.php

(notu ke indonezia kaj mala estas preskaŭ sama linvgo).

Mi pensas ke C. Piron certe pravis. La indonezia havas la gramatikon de asiaj lingvoj, kun latina alfabeto. Do estas certe unu el la plej facila natura lingvo en la mondo. Estas facila prononci ĝin, kaj ne havas escepton (sed ofte samsencajn vortojn).

Ĉu indonezia estas pli facila ol Eo? Mi ne scias... Ĉiam la sama demando: kio estas facila lingvo...?

ridulo.gif

werechick (Montri la profilon) 2008-septembro-18 20:01:16

Ĉu lernu havas parlantojn de la lingvo? Nature, oni devas demandi ilin.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-19 22:06:05

Mi legis ke , inter la konstruistoj de la indonezia lingvo, unu estis esperantisto.

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-20 00:48:28

morico:Mi legis ke , inter la konstruistoj de la indonezia lingvo, unu estis esperantisto.
Ĉu la indonezia estas konstruita?

morico (Montri la profilon) 2017-julio-20 13:19:59

La indonezia estas parte konstruita. En Indonezio estas multe da lingvoj kaj la malaya lingvo estis la ĉefa por la komerco. La indonezia, kiu devis esti instruita al ĉiuj Indonezianoj, estas pli facila ol la malaya.

La facileco de lingvo dependas de kvar elementoj laŭ Gaston Waringhien (Varingien) en "ABC de esperanto " (en la franca)
la simpleco ĉar la numbro de vortetoj lerni devas esti malgranda;
la reguleco ĉar ĝi devas esti tre granda;
la klareco kiu estas tre grava por internacia lingvo;
la stabileco de la gramatiko kaj de la baza vort-trezoro (Fundamento en Eo)

La indonezia estas la plej facila inter la grandaj naciaj lingvoj sed esperanto estas la plej facila inter la parolataj lingvoj.

Roch (Montri la profilon) 2017-julio-20 20:51:27

Boris Nikolayevich Yeltsin
Nikita Sergeyevich Khrushchev
Dzhokhar dan Tamerlan Tsarnaev
Leonid Brezhnev

https://id.wikipedia.org/wiki/Dzhokhar_dan_Tamerla...

Ili uzas la saman latinigon ke la angla!

Roch (Montri la profilon) 2017-julio-21 21:00:35

Mi opinas ke la itala uzas la plej bonan latinigon en wikipedia... post ĉiu, ili estas deponejo de la latina alfabeto!

Kudo! rido.gif

https://it.wikipedia.org/wiki/Nikita_Sergeevič_Chruščёv

derverwandte (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-09 13:21:14

mi pensas ke la gramatiko de indonezia lingvo estas facile por kiuj tiuj lernas ĝin.sed estas malfacile por ni memori la vortojn de indonezia lingvo.

Grown (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-10 21:02:12

derverwandte:mi pensas ke la gramatiko de indonezia lingvo estas facile por kiuj tiuj lernas ĝin.sed estas malfacile por ni memori la vortojn de indonezia lingvo.

Reen al la supro