Al la enhavo

Postaj aldonitaj oficialaj afiksoj en Esperanto

de vaaspuhr, 2019-novembro-15

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-novembro-15 20:13:52

Kiuj oficialaj afiksoj iom post iom aldoniĝis al Esperanto?

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-15 20:19:44

-aĉ- 1909 (1. OA)
-ism- 1919 (2. OA)
mis- 1929
-end- 1953

Tiuj estas ĉiuj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-16 20:13:35

nornen:-aĉ- 1909 (1. OA)
-ism- 1919 (2. OA)
mis- 1929
-end- 1953

Tiuj estas ĉiuj.
Tre interese... Mi ne sciais, kiel nova estas la afikso -end-.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-22 11:58:35

La mesaĝo estas kaŝita.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-22 19:10:09

Ion ajn demandu - Jxusteno transkondukos ĉion al seksneŭtralaj vortoj

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-22 20:17:43

Jxusteno:Miakrede ĝi baldaŭ estos oficialigita fare de la Akademio de Esperanto.
... Kaj malaperos ĉi-kaze literaturo centjara, kiu iĝos la "maljuna Esperantlingva literaturo", kiel la Kanto de Roland estas por la nuna franclingvo.
Bonvolu pensi same, ke se vi pensas, ke Esperanto valoras kiel la franca, la ĉina aŭ la sveda, ĉar ja valoras ĝi tiel. Esperanto estas lingvo. Mi ne memoras, ĉu vi finfine diris al mi kiu estas via denaska lingvo, sed konsideru Esperanton same.

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-decembro-01 06:45:12

'Mis-' kaj '-end' envenis Esperanton el Ido.Ĉu ekzistas mallonga afiksaĵo por 'mis-'?

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-01 09:37:13

Kial al vi ne plaĉas mis-?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-01 11:03:32

Mi supozas, ke la Lingva Komitato oficialigis la prefikson mis- ne pro tio, ke ĝi estas en la lingvo "Ido", sed pro tio, ke ĝi estas relative internacia. La oficialigiteco de la prefikso -end- dubeblas, ĉar ni ne disponas la oficialan jesigan dokumenton... Ĉiuokaze, en la estanteco ĝi ordinare konsideriĝas kiel oficiala. Ŝajnas al mi, ke nun la Akademio de Esperanto ne oficialigus la sufikson -end-, se tia propono estiĝus nun... Miasupoze, ĝia oficialiĝo okazis (se ĝi efektive okazis) pro tio, ke post la dua mondmilito kvanto da esperantistoj estis malgranda...

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-decembro-01 20:30:18

sergejm:Kial al vi ne plaĉas mis-?
Nenatura evoluado de Esperanto mirigas kaj malplaĉetas min.Mi jam konkludas ke bedaŭrinde Zamenhof dediĉis al ni netaŭgan kaj ne sufiĉe stabilan lingvon kaj li igis/faris evoluadon de la lingvo danĝera kaj malplaĉa.

Reen al la supro