İçerik Görüntüleme

Suffix "ino"

başlangıç Ploppsy32, 14 Aralık 2019

Mesajlar: 159

Dil: English

nornen (Profili görüntüle) 22 Aralık 2019 16:43:16

Mi ne povas scii, kion volis esprimi la aŭtoro, sed mi ja scias, kion mi ellegas:
a) Pronomoj finiĵas je -i.
b) Subjekto de transitiva verbo troviĝas en nominativa kazo, kiu ne estas morfologie markata.
c) Rekta objekto de transitiva verbo troviĝas en akuzativa kazo, kiu estas morfologie markata per -n.

Pri "simpla kaj regula":
La aŭtoro iel forgesis tion:
a) Pronomoj ne formas regulan pluralon. (mi -> ni, kaj ne mi -> mij)
b) La pronomo "vi" estas neregule la ununura (miascie) vorto, kiu estas samtempe singulara kaj plurala. (vi estas bela =/= vi estas belaj)
c) Dum en la tria persono singulara, ni havas tri pronomojn, en la aliaj personoj kaj nombroj ni nur havas unu. Iomete malsimetrie kaj malregule.
Ja neniu Esperanta pronomo finiĝas je "in".
Supozeble la aŭtoro parolas pri la akuzativajn formojn.

Jxusteno (Profili görüntüle) 22 Aralık 2019 16:52:50

nornen:
Ja neniu Esperanta pronomo finiĝas je "in".
Supozeble la aŭtoro parolas pri la akuzativajn formojn.
Dankon. Nun mi komprenas.
Al mi ŝajnis ke temas pri la ina sufikso "-in-".

Zam_franca (Profili görüntüle) 22 Aralık 2019 16:58:21

nornen:Mi ne povas scii, kion volis esprimi la aŭtoro, sed mi ja scias, kion mi ellegas:
a) Pronomoj finiĵas je -i.
b) Subjekto de transitiva verbo troviĝas en nominativa kazo, kiu ne estas morfologie markata.
c) Rekta objekto de transitiva verbo troviĝas en akuzativa kazo, kiu estas morfologie markata per -n.

Pri "simpla kaj regula":
La aŭtoro iel forgesis tion:
a) Pronomoj ne formas regulan pluralon. (mi -> ni, kaj ne mi -> mij)
b) La pronomo "vi" estas neregule la ununura (miascie) vorto, kiu estas samtempe singulara kaj plurala. (vi estas bela =/= vi estas belaj)
c) Dum en la tria persono singulara, ni havas tri pronomojn, en la aliaj personoj kaj nombroj ni nur havas unu. Iomete malsimetrie kaj malregule.
Ja neniu Esperanta pronomo finiĝas je "in".
Supozeble la aŭtoro parolas pri la akuzativajn formojn.
Koran dankon pro viaj klarigoj.
Jen kion Claude Piron diris ĵus antaŭ :
Claude_Piron:
Ekzistas kvar ĝis ses manieroj traduki, en la plej multajn lingvojn, la franclingvan frazon "vous l'aimez plus que moi", se oni konsideras nur la gramatikan aspekton (la signifa aspekto, kiu devigas distingi inter 'ami' kaj 'ŝati', postulus duobligi la nombron da ebloj). La Esperanto-instruisto devas igi la klason kompreni, ke tiu frazo povas havi ses signifojn:


1) vi amas lin pli ol min ;
2) vi amas lin pli ol mi ;
3) vi amas ŝin pli ol min ;
4) vi amas ŝin pli ol mi ;
5) vi amas ĝin pli ol min ;
6) vi amas ĝin pli ol mi.
(El http://claudepiron.free.fr/livres/lingvadefio.htm)

nornen (Profili görüntüle) 22 Aralık 2019 16:59:33

Notinde, ke la mandarina pronoma sistemo estas pli simpla kaj regula ol la Esperanta. Por formi la pluralojn "ni, vi, ili", oni simple kaj regule aldonas la pluralmarkilon "men" al la singulara pronomoj "mi, vi, li, ŝi, ĝi".

wo = mi
women = ni
ni = vi (unu)
nimen = vi (multaj)
ta = li, ŝi, ĝi
tamen = ili

Zam_franca (Profili görüntüle) 22 Aralık 2019 17:22:08

nornen:Notinde, ke la mandarina pronombra sistemo estas pli simpla kaj regula ol la Esperanta. Por formi la pluralojn "ni, vi, ili", oni simple kaj regule aldonas la pluralmarkilon "men" al la singulara pronomoj "mi, vi, li, ŝi, ĝi".

wo = mi
women = ni
ni = vi (unu)
nimen = vi (multaj)
ta = li, ŝi, ĝi
tamen = ili
Jes, mi jam rimarkis tion.
Sed malfeliĉe la intelektaj elitoj de la deknaŭ-a jarcento certe neniel akceptus tian simplecon.

nornen (Profili görüntüle) 23 Aralık 2019 03:39:45

La Esperanto-instruisto devas igi la klason kompreni, ke tiu frazo povas havi ses signifojn:


1) vi amas lin pli ol min ;
2) vi amas lin pli ol mi ;
3) vi amas ŝin pli ol min ;
4) vi amas ŝin pli ol mi ;
5) vi amas ĝin pli ol min ;
6) vi amas ĝin pli ol mi.
Kurioze, la samo okazas, kiam oni hispanigas Esperanton:

a Esperanto-instruisto devas igi la klason kompreni, ke la frazo "vi amas ilin pli ol ni" povas havi dudek kvar ĝis kvardek ok signifojn:

Sen T-V-distingo:
1) Tú los amas más que nosotros.
2) Tú las amas más que nosotros.
3) Tú los amas más que nosotras.
4) Tú las amas más que nosotras.
5) Vosotros los amáis más que nosotros.
6) Vosotros las amáis más que nosotros.
7) Vosotros los amáis más que nosotras.
8) Vosotros las amáis más que nosotras.
9) Vosotras los amáis más que nosotros.
10) Vosotras las amáis más que nosotros.
11) Vosotras los amáis más que nosotras.
12) Vosotras las amáis más que nosotras.

Kun T-V-distingo:
13) Vos los amás más que nosotros.
14) Vos las amás más que nosotros.
15) Vos los amás más que nosotras.
16) Vos las amás más que nosotras.
17) Usted los ama más que nosotros.
18) Usted las ama más que nosotros.
19) Usted los ama más que nosotras.
20) Usted las ama más que nosotras.
21) Ustedes los aman más que nosotros.
22) Ustedes las aman más que nosotros.
23) Ustedes los aman más que nosotras.
24) Ustedes las aman más que nosotras.

Kaj 24 pluaj formaj kun progresiva aspekto (amas -> estás amando; amáis -> estáis amando; amás -> estás amando; ama -> está amando; aman -> están amando).

Ploppsy32 (Profili görüntüle) 28 Aralık 2019 19:18:29

So what do you all think about the question?

Ploppsy32 (Profili görüntüle) 28 Aralık 2019 19:19:31

Do any of you all feel that words such as viro/virino, patro/patrino, frato/fratino, etc linguistically excludes women and nonbinary people just as the pronoun "li", in some peoples opinion, is linguistically exclusive?

Jxusteno (Profili görüntüle) 28 Aralık 2019 20:03:22

Ploppsy32:Do any of you all feel that words such as viro/virino, patro/patrino, frato/fratino, etc linguistically excludes women and nonbinary people just as the pronoun "li", in some peoples opinion, is linguistically exclusive?
The English "nephew" and "niece" also are male and female respectively. For this reason, one has proposed the new gender-neutral word "nibling". Also there is a proposal to write "fiancé" instead of "fiancée"... In Esperanto one also has proposed a new gender-neutral words, e. g. "parento" for "parent". If you want to say "mother" in Esperanto, you can just add the female suffix -in-: "parentino" if you want to say "father" in Esperanto, you can add the unofficial male suffix -iĉ-: "parento"; if you want to say "non-binary parent" in Esperanto, you can add the unofficial non-binary suffix "-ip-": "parentipo".

Ploppsy32 (Profili görüntüle) 28 Aralık 2019 21:03:35

Mesaj gizlendi.

Başa geri dön