İçerik Görüntüleme

Kresko de Esperanto en la araba mondo

başlangıç Zam_franca, 5 Ocak 2020

Mesajlar: 30

Dil: Esperanto

Zam_franca (Profili görüntüle) 5 Ocak 2020 14:51:34

Kiel efektivigi tian kreskon?
Ĉu la buĝeto de UEA por Mez-Oriento ne estas sufiĉe granda?
Ĉu bonus "investi" al kelkaj lokegaj kluboj, en kiuj jam estas, ni diru, triopo da Esperanto-parolantoj?
Aŭ ĉu taŭgus krei du aŭ tri urbajn klubojn, en malsamaj landoj, kiuj ne enhavas samajn arabajn lingvojn (ekzemple Maroko kaj Egiptujo, Libano kaj Sauda Arabujo)?



Alia demando estas: kiel krei movadon per neniu (kaj kvazaŭ nenio)?

-----------------------------------------------------
Homoj el Japanujo, Koreujo, Finnlando, Indonezio, Irano k.t.p. lernas aŭ parolas Esperanton, sen paroli denaske iun fontlingvon de Esperanto.
Kial tia "rezisto" al Esperanto de la araba mondo?
Ĉu pro la norma araba, kiu jam estas Esperanto por ĝi?

Metsis (Profili görüntüle) 7 Ocak 2020 09:08:36

UNo kreis en la jaro 2002 specialan oficejon por helpi solvi problemojn en arabaj landoj. Vidu la retejon Arab-HDR.org. Ĉi tiu oficejo publikigis plurajn raportojn pri disvolviĝo en arabaj landoj (تقرير_التنمية_الإنسانية_العربية aŭ angle Arab Human Development Report). Mi legis nur kelkajn resumojn de kelkaj raportoj. Oni povas diri, ke multaj arabaj landoj malsukcesis en multaj sociaj branĉoj. La kialojn oni povas resumi al:
  • manko de civitana socio
  • registaroj, kiuj ne respondecas al la popolo
  • grandaj diferencoj en aliro al edukado kaj laboreco inter diversaj sociaj grupoj
  • diversaj aliaj diskriminacioj
Mi kredas, ke homoj en tiuj landoj jam havas sufiĉe da problemoj kun la bazaj bezonoj de ŝirmo, manĝo ktp., ke ili ne havas forton interesiĝi pri la espa.

Jxusteno (Profili görüntüle) 7 Ocak 2020 15:04:38

Mesaj gizlendi.

Zam_franca (Profili görüntüle) 7 Ocak 2020 21:19:47

Metsis:UNo kreis en la jaro 2002 specialan oficejon por helpi solvi problemojn en arabaj landoj. Vidu la retejon Arab-HDR.org. Ĉi tiu oficejo publikigis plurajn raportojn pri disvolviĝo en arabaj landoj (تقرير_التنمية_الإنسانية_العربية aŭ angle Arab Human Development Report). Mi legis nur kelkajn resumojn de kelkaj raportoj. Oni povas diri, ke multaj arabaj landoj malsukcesis en multaj sociaj branĉoj. La kialojn oni povas resumi al:
  • manko de civitana socio
  • registaroj, kiuj ne respondecas al la popolo
  • grandaj diferencoj en aliro al edukado kaj laboreco inter diversaj sociaj grupoj
  • diversaj aliaj diskriminacioj
Mi kredas, ke homoj en tiuj landoj jam havas sufiĉe da problemoj kun la bazaj bezonoj de ŝirmo, manĝo ktp., ke ili ne havas forton interesiĝi pri la espa.
Nu, tion mi unue pensis.
Sed kelkaj homoj en Kongo Kinŝasa, Tanzanio, Brazilo, Kolombio, ktp uzas Esperanton, kaj ili ne nepre estas tre riĉaj.
Plie, estas malriĉegaj loĝantaroj en la araba mondo kiel en Libio aŭ en Jemeno, sed en Tunizio, ekzemple, aŭ en grandaj urboj de nemilitantaj landoj, kiel en Alĝerio, la IHD (Indico de Homa Disvolviĝo - mi ne certas pri la traduko en Esperanton) estas tre korekta kiel lando de la ekonomia "sudo".
Libano havas ankaŭ honorindan indicon.

Mi tial pensas, ke Tunizio estas lando malpli malagrabla, malpli malriĉa, ol Togolando, Vjetnamujo, ktp, kie Esperanto tamen estas.
La listigitaj temoj de vi ne estas, miaopinie, ege pli bonaj en nepagipovaj landoj de Esperantujo.

Metsis (Profili görüntüle) 8 Ocak 2020 07:16:28

Jxusteno:Estimata S-ro Metsis! Eble tiu chi libreto kies nomo estas "La Internacia Lingvo. Antauparolo kaj Plena Lernolibro" ("por angloj") konvinkos vin je tio ke Esperanto estas sufiche facila kaj utila (volu tamen atenti ke la enretigajho povas esti iomete alia [pro mistajpoj k. t. p.] ol la efektiva verko). Agrablan legadon!
http://www.genekeyes.com/Dr_Esperanto.html
Kion mi misskribis?

Metsis (Profili görüntüle) 8 Ocak 2020 08:27:58

La fono al la Arab-HDR -projekto estis observo, ke ĉiaj disvolviĝoj iel malrapidiĝis aŭ haltis en la arabaj landoj dum ĉirkaŭ du lastaj jarcentoj kaj oni volas trovi kialojn. Vi ĝuste observis, ke ne nur malriĉeco eksplikas mankon de intereso en tiuj landoj, ĉar ekzistas riĉaj (aŭ minimume teorie riĉaj) landoj, sed ofte riĉaĵoj ne egale dividiĝas. Se mi ĝuste komprenis, la fundamentaj kialoj estas tiuj, kiuj temas pri civitana socio kaj respondeco al la popolo.

Jxusteno (Profili görüntüle) 8 Ocak 2020 13:02:42

Mesaj gizlendi.

Zam_franca (Profili görüntüle) 8 Ocak 2020 13:22:57

Ĵusteno:Anstataŭ
"ŝ" diru "sh"
Ĉu vi volas diri "s-h"? Ne ŝajnas pli facila, sed estas nur mia opinio.

Se vi parolis pri la anglalingva sono "sh[eep, aŭ ajna aliaĵo, ktp]", laŭ mi, tiu ĉi sono estas kvazaŭ la sama kiel la Esperanta "ŝo".

Mi krome ne kredas, ke Metsis parolis ĉi-fadene pri iu mafacileco en Eo por la finn-lingvanoj.

Metsis:La fono al la Arab-HDR -projekto estis observo, ke ĉiaj disvolviĝoj iel malrapidiĝis aŭ haltis en la arabaj landoj dum ĉirkaŭ du lastaj jarcentoj kaj oni volas trovi kialojn. Vi ĝuste observis, ke ne nur malriĉeco eksplikas mankon de intereso en tiuj landoj, ĉar ekzistas riĉaj (aŭ minimume teorie riĉaj) landoj, sed ofte riĉaĵoj ne egale dividiĝas. Se mi ĝuste komprenis, la fundamentaj kialoj estas tiuj, kiuj temas pri civitana socio kaj respondeco al la popolo.
Bone. Mi dankas al vi.

Jxusteno (Profili görüntüle) 8 Ocak 2020 13:26:17

Mesaj gizlendi.

Zam_franca (Profili görüntüle) 8 Ocak 2020 13:29:08

Jxusteno:
Zam_franca:
Ĵusteno:Anstataŭ
"ŝ" diru "sh"
Ĉu vi volas diri "s-h"? Ne ŝajnas pli facila, sed estas nur mia opinio.

Se vi parolis pri la anglalingva sono "sh[eep, aŭ ajna aliaĵo, ktp]", laŭ mi, tiu ĉi sono estas kvazaŭ la sama kiel la Esperanta "ŝo".
Les typographies qui n’ont pas les caractères ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, peuvent les remplacer par ch, gh, hh, jh, sh, u.
Nu...mi ja scias. Tamen vi do skribis
Ĵusteno:Anstataŭ
"ŝ" diru "sh"
tial se vi volis diri la saman aferon, t.e. la sonon "ŝo", estus sensence! --> «ne diru "ŝo", diru" ŝo".»

Mi ne komprenas.

Vi priskribis pri la elparolado de Eo, ĉu ne?

Başa geri dön