İçerik Görüntüleme

La Sango de l' Elfoj

başlangıç nornen, 21 Ocak 2020

Mesajlar: 21

Dil: Esperanto

nornen (Profili görüntüle) 22 Ocak 2020 15:36:10

Mi dankas vin pro la klarigo de miaj du demandoj. Mi komprenis viajn respondojn kaj vi forigis miajn dubojn.
Ĉu en la Hispana estas alie?
En la Hispana estas simile, sed kutime oni ne uzas dupunkton, sed simplan komon.

Me considero políglota porque hablo cuatro idiomas, es decir, esperanto, francés, italiano y ruso.
Me considero políglota porque hablo cuatro idiomas, o sea, esperanto, francés, italiano y ruso.

Laŭvortorde: Min konsideras poligloto ĉar parlas kvar lingvojn, tio estas, esperanto, franca, italiana kaj rusa.

La frazeretoj “es decir” (=estas diri) kaj “o sea” (=aŭ estu), kiuj laŭsence signifas “tio estas”, kaj rolas kiel la dupunkto en la pola.

nornen (Profili görüntüle) 22 Ocak 2020 16:11:04

Napastnicy ogarnęli ich niespodziewanie, przełamawszy barykadę bronioną przez nielicznych żołnierzy, mieszczan z halabardami i kuszników z cechu. Okryte czarnymi kropierzami konie przeleciały nad zaporą jak upiory, jasne, rozmigotane brzeszczoty siały śmierć wśród uciekających obrońców.
Ciri poczuła, jak wiozący ją na łęku rycerz spina gwałtownie konia. Usłyszała jego krzyk. Trzymaj się, krzyczał. Trzymaj się!

- - - -

La atakantoj prenis ilin surprize, trarompinte la barikadon gardatan de malmultaj soldatoj, burĝoj kun halebardoj kaj arbalestistoj el la gildo. Ĉevaloj kovritaj de nigraj armaĵoj transflugis sur la barilon kiel fantomoj, kaj helaj klingoj brilantaj semis morton inter la fuĝantaj defendistoj.
Ciri sentis, kiel la kavaliro, kiu portis ŝin sur la selarko, spronis abrupte la ĉevalon. Ŝi aŭdis lian krion. Teniĝu, li kriis. Teniĝu!

- - - -

Aggressores eos inexspectate prehenderunt, saepibus, quas pauci milites, civites cum hastis et sagittarii e corpore defenderant, perruptis. Equi armaturis nigris tecti super saepta transvolaverunt ut spiritus, clara ferra micantia mortem inter defensores fugientes serebant.
Ciri sensit, quomodo eques eam in arcu sellae portans subite equo calcaria subdidit. Audivit clamorem eius. Sustine, clamabat. Sustine!

- - - -

napastnik m — atakanto | ogarnąć prf — preni | oni — ili | niespodziewany — neesperita, neatendita | przełamać prf — trarompi | barykada f — barikado | bronić imp — defendi, gardi | przez (+akk) — sur, tra | nieliczny — malmulta | żołnierz m — soldato | mieszczanin m — burĝo | s (+ins) — kun | halabarda f — halebardo | i — kaj | kusznik m — arbalestisto | z (+gen) — el | cech m — gildo | okryć prf — kovri | czarny — nigra | kropierz m — ĉevala armaĵo | koń m — ĉevalo | przelecieć prf — transflugi | nad (+ins) — sur | zapora f — barilo | jak — kiel | upiór m — fantomo | jasny — hela | rozmigotany — flagretanta | brzeszczot m — klingo | siać imp — semi | śmierć f — morto | wśród (+gen) — meze de, inter | uciekać imp — fuĝi | obrońca m — defendanto | poczuć prf — senti | jak — kiel | wieźć imp — porti, transporti, veturigi | ona — ŝi | na (+lok) — ĉe, sur | łęk m — selarko | rycerz m — kavaliro | spinać imp — kunligi, premi | gwałtowny — perforta, subita | koń m — ĉevalo | usłyszeć prf — aŭdi | on — li | krzyk m — krio | trzymać imp — teni, konservi | się — se | krzyczeć imp — krii

- - - -

Mi ne certas pri la signifoj de "spinać konia" kaj "trzymać się".

StefKo (Profili görüntüle) 23 Ocak 2020 09:35:45

nornen:Napastnicy ogarnęli ich niespodziewanie, przełamawszy barykadę bronioną przez nielicznych żołnierzy, mieszczan z halabardami i kuszników z cechu. Okryte czarnymi kropierzami konie przeleciały nad zaporą jak upiory, jasne, rozmigotane brzeszczoty siały śmierć wśród uciekających obrońców.
Ciri poczuła, jak wiozący ją na łęku rycerz spina gwałtownie konia. Usłyszała jego krzyk. Trzymaj się, krzyczał. Trzymaj się!

- - - -

La atakantoj ĉirkaŭigis ilin neatendite, trarompinte la barikadon gardatan de malmultaj soldatoj, burĝoj kun halebardoj kaj arbalestistoj el la gildo. Ĉevaloj kovritaj de nigraj armaĵoj transflugis sur la barilon kiel fantomoj, kaj certe la brilantaj klingoj semis morton inter la fuĝantaj defendistoj.
Ciri sentis, kiel la kavaliro, kiu portis ŝin sur la selarko, premis subite la ĉevalon. Ŝi aŭdis lian krion. Eltenu, li kriis. Eltenu!
(...)
- - - -

napastnik m — atakanto | ogarnąć prf — ĉirkaŭigi | oni — ili | niespodziewany — neesperita, neatendita | przełamać prf — trarompi | barykada f — barikado | bronić imp — defendi, gardi | przez (+akk) — sur, tra | nieliczny — malmulta | żołnierz m — soldato | mieszczanin m — burĝo | s (+ins) — kun | halabarda f — halebardo | i — kaj | kusznik m — arbalestisto | z (+gen) — el | cech m — gildo | okryć prf — kovri | czarny — nigra | kropierz m — ĉevala armaĵo | koń m — ĉevalo | przelecieć prf — transflugi | nad (+ins) — sur | zapora f — barilo | jak — kiel | upiór m — fantomo | jasne — klare, evidente | rozmigotany — flagretanta | brzeszczot m — klingo | siać imp — semi | śmierć f — morto | wśród (+gen) — meze de, inter | uciekać imp — fuĝi | obrońca m — defendanto | poczuć prf — senti | jak — kiel | wieźć imp — porti, transporti, veturigi | ona — ŝi | na (+lok) — ĉe, sur | łęk m — selarko | rycerz m — kavaliro | spinać imp — kunligi, premi | gwałtowny — perforta, subita | koń m — ĉevalo | usłyszeć prf — aŭdi | on — li | krzyk m — krio | trzymać imp — teni, konservi | się — se | krzyczeć imp — krii

- - - -

Mi ne certas pri la signifoj de "spinać konia" kaj "trzymać się".
"Ĉirkaŭigi" ne estas bona vorto. Laŭ vortaro.net ĝi signifas: "Fari, ke io estu ĉirkaŭ" dum, laŭ la priskribo, la atakantoj venkis, venkobatis, superis, dominis, subigis, k.t.p. la defendantojn. La pola vorto "ogarnąć" (v. trans., "ogarniać" - v. n.trans.) havas 231(!) sinonimojn kaj nun ĝi estas tre populara, moda. (kiel la hispana "mañana"). Laŭ mi plej ĝusta vorto estas ordinara "prenis" aŭ "rompis", ekz. tiel: "La atakantoj prenis ilin neatendite, disrompinte la barikadon..."
"certe" - ne. "jasne" estas adjektivo, plurala, virgenra. Pli bona vorto estas "helaj", do "kaj" estas senbezona.
"premis subite" - ĝustaj vortoj estas "spronis abrupte"
"Eltenu" - ĝusta vorto estas "teniĝu" (pola "trzymać się" signfas i.a. "teniĝi", "teni sin"). Ciris kuŝas sur dorso de la ĉevalo kaj pro la spronado ŝi devas teniĝi por ne fali teren.

El la antaŭa parto:
"Miasto płonęło" - "la urbo brulis" ("bruli" - esti konsumata de fajro). Kial do "bruliĝis"?

nornen (Profili görüntüle) 23 Ocak 2020 18:14:03

Dankon StefKo pro via tempo. Mi legis kaj komprenis vian afiŝon kaj ĝustigis miajn antaŭajn tradukojn.

- - - -

Inni rycerze w barwach Cintry wyprzedzili ich, w pędzie ścięli się z Nilfgaardczykami. Ciri widziała to przez moment, kątem oka - szaleńczy wir błękitno-złotych i czarnych płaszczy wśród szczęku stali, łomotu kling o tarcze, rżenia koni...
Krzyk. Nie, nie krzyk. Wrzask.
Trzymaj się!
Strach. Każdy wstrząs, każde szarpnięcie, każdy skok konia rwie do bólu dłonie zaciśnięte na rzemieniu. Nogi w bolesnym przykurczu nie znajdują oparcia, oczy łzawią od dymu. Obejmujące ją ramię dusi, dławi, boleśnie zgniata żebra. Dookoła narasta krzyk, taki, jakiego nie słyszała nigdy dotąd. Co trzeba zrobić człowiekowi, by tak krzyczał?

- - - -

Aliaj kavaliroj en la koloroj de Cintra preterkuris ilin, kaj galope krucigis la glavojn kun la Nilfgaardanoj. Ciri vidis tion momente, el la angulo de la okulo – frenezan kirlon de bluoraj kaj nigraj manteloj meze de ŝtalkrakado, frapo de klingoj kontraŭ ŝildoj, henoj de ĉevaloj…
Krio. Ne, ne krio. Kriego.
Teniĝu!
Timo. Ĉiu skuo, ĉiu taŭzo, ĉiu salto de la ĉevalo ŝiras dolore la polmojn prematajn de rimeno. La gamboj en dolora subtiro ne trovas apogon, la okuloj larmas pro la fumo. La ŝultro ĉirkaŭprenanta ŝin sufokas, strangolas, dolore premas ŝiajn ripojn. Ĉirkaŭe kreskas krio tia, kian ŝi neniam ĝis nun aŭdis. Kion oni bezonas fari al homo, por ke li kriu tiel?

- - - -

Alii equites in coloribus Cintrae eos antecesserunt, celeritate cum Nilfgaardanis se pepulerunt. Ciri id momento vidit, ex angulo oculi – tumultum confusum caeruleo-aureorum et nigrorum palliorum in medio crepitus chalybis, strepitum ferrorum in scuta, hinnitum equorum…
Exclamatio. Non, non exclamatio. Clamor.
Sustine!
Metus. Quisque ictus, quisque pulsus, quisque saltus equi in palmas lora comprimentes incidunt. Crura doloroso in spasmo firmamentum non reperiunt, oculi fumo lacrimant. Umerus eam tenens costas premit, compremit, obterit. Circa crescit talis clamor, qualem adhuc numquam audivit. Cuius rei opus est hominem sic clamare?

- - - -

inny — alia | rycerz m — kavaliro | w (+lok) — en, ĉe, sur | barwa f — koloro | wyprzedzić prf — preterpasi | oni — ili | pęd m — rapideco | ściąć prf — tranĉi | się — sin | z (+ins) — kun | widzieć imp — vidi | to — tio | przez (+akk) — tra | moment m — momento | kąt m — angulo | oko n — okulo | szaleńczy — freneza | wir m — tumulto | błękitny — ĉielblua | złoty — ora | i — kaj | czarny — nigra | płaszcz m — surtuto | wśród (+gen) — meze de | szczęk m — tintado | stal f — ŝtalo | łomot m — bruo | klinga f — klingo | o (+akk) — kontraŭ | tarcza f — ŝildo | rżenie n — heno | koń m — ĉevalo | krzyk m — krio | nie — ne | wrzask m — kriego | trzymać imp — teni, konservi | się — sin | strach f — timo | każdy — ĉiu | wstrząs m — bato, ŝoko | szarpnięcie n — puŝo | skok m — salto | rwać imp — tiri, ŝiri | do (+gen) — al, ĝis, por | ból m — doloro | dłoń f — polmo | zacisnąć prf — kunpremi | na (+lok) — ĉe, sur | rzemień m — rimeno | noga f — gambo, piedo | bolesny — dolora | przykurcz m — kontrakturo | znajdować imp — trovi | oparcie n — apogo, apogilo | łzawić imp — larmi | od (+gen) — de, pro | dym m — fumo | obejmować imp — brakumi | ona — ŝi | ramię n — ŝultro | dusić imp — premi, strangoli | dławić imp — premi, strangoli | zgniatać imp — premegi, kontuzi | żebro n — ripo | dookoła — ĉirkaŭe | narastać imp — kreski | taki — tia | jaki — kia | słyszeć imp — aŭdi | nigdy — neniam | dotąd — ĝis ĉi tie | co — kio | trzeba — bezone | zrobić prf — fari | człowiek m — homo | by — por ke | tak — tiel | krzyczeć imp — krii

- - - -

Mi neniel komprenas "obejmujące ją ramię". Se ŝi kuŝas sur la selo, kies ŝultro faras kion al ŝi?

Ĉu la verkisto subite ŝanĝas la tempon pasintan al tempo estanteca? Ĉu tio estas "historia/rakonta/drama estanteca tempo" por ĵeti la leganton mezen de la okazoj?

StefKo (Profili görüntüle) 24 Ocak 2020 12:47:06

nornen:(...)

Inni rycerze w barwach Cintry wyprzedzili ich, w pędzie ścięli się z Nilfgaardczykami. Ciri widziała to przez moment, kątem oka - szaleńczy wir błękitno-złotych i czarnych płaszczy wśród szczęku stali, łomotu kling o tarcze, rżenia koni...
Krzyk. Nie, nie krzyk. Wrzask.
Trzymaj się!
Strach. Każdy wstrząs, każde szarpnięcie, każdy skok konia rwie do bólu dłonie zaciśnięte na rzemieniu. Nogi w bolesnym przykurczu nie znajdują oparcia, oczy łzawią od dymu. Obejmujące ją ramię dusi, dławi, boleśnie zgniata żebra. Dookoła narasta krzyk, taki, jakiego nie słyszała nigdy dotąd. Co trzeba zrobić człowiekowi, by tak krzyczał?

- - - -

Aliaj kavaliroj en la koloroj de Cintra preterpasis ilin, kun rapideco tranĉis sin kun la Nilfgaardanoj. Ciri vidis ĝin momente, el la angulo de la okulo – frenezan tumulton de bluoraj kaj nigraj surtutoj meze de ŝtala tintado, bruon de klingoj kontraŭ ŝildoj, henoj de ĉevaloj…
Krio. Ne, ne krio. Kriego.
Teniĝu!
Timo. Ĉiu bato, ĉiu puŝo, ĉiu salto de la ĉevalo enŝiras dolore la polmojn kunprematajn sur la rimeno. La gamboj en dolora kontrakturo ne trovas apogon, la okuloj larmas pro la fumo. La ŝultro kovranta ŝin premas, premegas, kontuzas ŝiajn ripojn. Ĉirkaŭe kreskas krio tia, kian ŝi neniam ĝis nun aŭdis. Kion oni bezonas fari al homo, por ke li kriu tiel?
(...)
“preterpasis ilin” – pli bone “devancis ilin” aŭ “antaŭkuris ilin”. La vorto “pasi” sugestas malrapidan movon kaj la kavaliroj certe kuras, galopas.
„kun rapideco” – „kure” (en la kuro)
“tranĉis sin kun…” – krucigis la glavojn kun... (el vortaro.net: “krucigi la glavojn”)
“ĝin” – “tion”
“el la angulo de la okulo” – “okulangule” (“per la angulo de la okulo”)
“tumulto de” – pli bona “kirlo da” (“tumulto” koncernas homamason, popolamason)
“surtutoj” – “rajdmanteloj” aŭ nur “manteloj”
“ŝtala tintado” – “ŝtalkrakado” ("ŝtala krakado")
“bruon de klingoj” – “bato/frapo de la klingoj” aŭ mallonge “klingbatoj” (sen akuzativo!)
„ĉiu bato” – „ĉiu skuo”
„ĉiu puŝo” – “ĉiu taŭzo” (vortaro.net: "malmilde trakti per skuado aŭ tirado")
“enŝiras dolore la polmojn” – “dolore ŝiras la polmojn” aŭ “ŝirdoloras… Kial “en”?
“polmojn kunprematajn sur la rimeno” – “polmojn prematajn de rimeno” (estas la polmoj kiuj forte tenas la rimenon, do la rimeno premas la polmojn)
“en dolora kontrakturo” – „en dolora subtiro”(?). „Kontrakturo” estas termo medicina
„La ŝultro kovranta ŝin premas, premegas, kontuzas ŝiajn ripojn” – „La ĉirkaŭprenanta ŝin brako sufokas, strangolas, dolore premas la ripojn.” (La kavaliro kiu veturigas ŝin sur la ĉevalo ĉirkaŭprenas ŝin per sia brako por ke ŝi ne falu).

"Mi neniel komprenas obejmujące ją ramię..." – la respondo supre.
"Ĉu la verkisto subite ŝanĝas la tempon..." – Jes.

nornen (Profili görüntüle) 24 Ocak 2020 18:20:30

Denove mi dankas vin kore por viaj korektaĵoj.

Mi ankoraŭ havas dubojn pri “dłonie zaciśnięte na rzemieniu”. La verbo perfektiva “zacisnąć” signifas interalie “kunpremi”. Ĝia neperfektiva ĝemelo estas “zaciskać”.
La participo pasiva de “zacisnąć” estas “zaciśnięty” kaj signifas “kunpremita”.
La participo aktiva de “zaciskać” estas “zaciskający” kaj signifas “kunpremanta”.

1. Dłonie zaciśnięte na rzemieniu
Tio laŭvorte signifas “polmoj kunpremitaj ĉirkaŭ la rimeno”.
Kio okazas kun la polmoj? Ili estas kunpremitaj, tio estas, Ciri kunpremas ilin.
Kie estas kunpremitaj la polmoj? Ĉirkaŭ la rimeno.
Do, la baza ideo estas: Ciri zaciska dłonie na rzemieniu.

2. Dłonie zaciśnięte przez rzemień
Tio laŭvorte signifas “polmoj kunpremitaj de la rimeno”.
De kio estas kunpremitaj la polmoj? De la rimeno.
Kio kunpremas la polmojn? La rimeno.
Do, la baza ideo estas: Rzemień zaciska dłonie.

3. Dłonie zaciskające rzemień
Tio laŭvorte signifas “polmoj kunpremantaj la rimenon”.
Kio okazas kun la polmoj? Ili kunpremas.
Kion kunpremas ili? La rimenon.
Do, la baza ideo estas: Dłonie zaciskają rzemień.

Dum kredeble (1) kaj (3) signifas pli malpli la samon, (2) signifas tute malsaman okazon. En (1) kaj (3) la polmoj forte prenas la rimenon kaj premas ĝin, sed en (2) la rimeno premas la polmojn (la polmoj estas premitaj/premataj de la rimeno). (2) nur estus senca, se iu kunligus la manojn de Ciri per rimeno.

Ĉu tio pli malpli ĝustas kaj pravas? Ĉu mi nur skribis stultaĵojn? ridulo.gif

Se tio pli malpli ĝustas, mi opinias, ke eble la traduko “polmojn prematajn de rimeno”, kiun vi proponis, ne tute trafas. Kion vi opinias?

StefKo (Profili görüntüle) 24 Ocak 2020 19:18:18

Jes, 1 = 3. En la pola teksto: estas la salto de ĉevalo kiu kaŭzas ke rimeno ŝiras dolore la polmojn. Kiu estas do la kaŭzinto de doloro? La ĉevalo kaj de ĝi - la rimeno. La polaj vortoj "zaciśnięte na rzemieniu" signifas laŭlitere "tenantaj forte la rimenon" malgraŭ ekzistas participo pasiva! Tio estas frazo subkomprenata. Devas esti:" La polmoj kiuj estas kunpremitaj de la Cintra je/ĉirkau(?) rimeno". Pro tiu komplika esprimo (kaj ĝia ekspliko) mi decidis traduki ĝin pli simple. Tiel: "...polmojn prematajn de rimeno". Ĝi precize transdonas la sencon de tiu situacio.
La vorto "kunpremi" ŝajnas malĝusta. En la vortaro.net estas: "kunpremi - premi de du kontraŭaj flankoj", do "polmoj kunprenataj" signifas ke unu polmo premas alian polmon.

"(2) la rimeno premas la polmojn (...) (2) nur estus senca, se iu kunligus la manojn de Cintra per rimeno." Ne, ŝi mem povis ĉirkaŭvolvi la manojn per la rimeno kaj ĝi nun premas ŝiajn polmojn!

nornen (Profili görüntüle) 27 Ocak 2020 19:07:02

Multan dankon pro via klarigo. Mi ekkomprenas.

- - - -

Strach. Obezwładniający, paraliżujący, duszący strach.
Znowu szczęk żelaza, chrap koni. Domy dookoła tańczą, buchające ogniem okna są nagle tam, gdzie przed chwilą była błotnista uliczka, zasłana trupami, zawalona porzuconym dobytkiem uciekinierów. Rycerz za jej plecami zanosi się nagle dziwnym, chrapliwym kaszlem. Na wczepione w rzemień ręce bucha krew. Wrzask. Świst strzał.
Upadek, wstrząs, bolesne uderzenie o zbroję. Obok łomocą kopyta, nad głową miga koński brzuch i wystrzępiony popręg, drugi koński brzuch, rozwiany czarny kropierz. Stęknięcia, takie, jakie wydaje drwal rąbiący drzewo. Ale to nie drzewo, to żelazo o żelazo. Krzyk, zdławiony i głuchy, tuż przy niej coś wielkiego i czarnego wali się z pluskiem w błoto, bryzga krwią. Opancerzona stopa drga, miota się, orze ziemię olbrzymią ostrogą.

- - - -

Timo. Subiganta, paralizanta, sufokanta timo. La domoj dancas ĉirkaŭe, fenestroj sputantaj fajre estas subite tie, kie antaŭ momento estis kota strato, tute kovrita de trupoj, surĵetita de la delasitaj havaĵoj de fuĝantoj. Kavaliro malantaŭ ŝia dorso subite komencas strange, stertore tusi. Sur la manojn forte tenantajn la rimenon ŝprucas sango. Kriego. Silbado de sagoj.
Falo, skuo, dolora bato kontraŭ la armaĵo. Apude frapegas hufoj, super la kapo flugas ĉevalventro kaj disfranĝita selzono, plia ĉevalventro, disblovita, nigra ĉevalarmaĵo. Tiaj ĝemoj, kiajn eligas arbohakisto dum laboro. Sed tio ne estas arbo, tio estas fero kontraŭ fero. Krio, sufokata kaj obtuza, rekte apud ŝi io blanka kaj nigra falas plaŭde en la koton, ŝprucas sange. Armita piedo tremas, baraktas, plugas la teron per spronego.

- - - -

strach m — timo | obezwładniać imp — subigi, submeti | paraliżować imp — paralizi | dusić imp — sufoki, strangoli | znowu — denove | szczęk m — krakado | żelazo n — fero | chrapa f — naztruo | koń m — ĉevalo | dom m — domo | dookoła — ĉirkaŭe | tańczyć imp — danci | buchać imp — rukti, sputi | ogień m — fajro | okno n — fenestro | być imp — esti | nagle — subite | tam — tie | gdzie — kie | przed (+ins) — antaŭ | chwila f — momento | błotnisty — kota | uliczka f — strato | zasłać prf — tute kovri | trupa f — trupo | zawalać imp — kovri | porzucić prf — forlasi, delasi | dobytek m — havaĵoj | uciekinier m — fuĝanto | rycerz m — kavaliro | za (+ins) — malantaŭ | ona — ŝi | plecy pl — dorso | zanosić się imp — esti superfortata, esti atakata | dziwny — stranga | chrapliwy — raŭka | kaszel m — tusado | na (+akk) — sur | wczepić prf — forte teni | w (+akk) — en | buchać imp — ŝpruci | krew f — sango | wrzask m — kriego | świst m — muĝo, fajfo | strzał m — pafo | upadek m — falo | wstrząs m — skuo | bolesny — dolora | uderzenie n — bato | o (+akk) — kontraŭ | zbroja f — armaĵo | obok — apude | łomotać imp — frapi | kopyto n — hufo | nad (+ins) — super | głowa f — kapo | migać imp — preterflugi | koński — ĉevala | brzuch m — ventro | i — kaj | wystrzępić prf — disfranĝi | popręg m — selzono | drugi — alia | rozwiać prf — disblovi | czarny — nigra | kropierz m — ĉevalarmaĵo | stęknięcie n — ĝemo, | taki — tia | jaki — kia | wydawać imp — eldoni, eligi, elspesi | drwal m — lignohakisto | rąbać imp — haki | drzewo n — arbo | ale — sed | to — tio | nie — ne | krzyk m — krio | zdławić prf — subpremi, sufoki, strangoli | głuchy — obtuza | tuż — rekte, tuj | przy (+lok) — apud, ĉe | coś — io | walić imp — bati | z (+ins) — kun | plusk — plaŭdo | błoto n — koto | bryzgać imp — ŝpruci | opancerzyć prf — armi | stopa f — piedo | drgać imp — tremi | miotać się imp — barakti | orać imp — plugi | ziemia f — tero | olbrzymi — grandega, giganta, kolosa | ostroga f — sprono


- - - -

Mi ne komprenas la apudmetaĵo de "Świst strzał".

StefKo (Profili görüntüle) 28 Ocak 2020 17:54:44

nornen:Multan dankon pro via klarigo. Mi ekkomprenas.

- - - -

Strach. Obezwładniający, paraliżujący, duszący strach.
Znowu szczęk żelaza, chrap koni. Domy dookoła tańczą, buchające ogniem okna są nagle tam, gdzie przed chwilą była błotnista uliczka, zasłana trupami, zawalona porzuconym dobytkiem uciekinierów. Rycerz za jej plecami zanosi się nagle dziwnym, chrapliwym kaszlem. Na wczepione w rzemień ręce bucha krew. Wrzask. Świst strzał.
Upadek, wstrząs, bolesne uderzenie o zbroję. Obok łomocą kopyta, nad głową miga koński brzuch i wystrzępiony popręg, drugi koński brzuch, rozwiany czarny kropierz. Stęknięcia, takie, jakie wydaje drwal rąbiący drzewo. Ale to nie drzewo, to żelazo o żelazo. Krzyk, zdławiony i głuchy, tuż przy niej coś wielkiego i czarnego wali się z pluskiem w błoto, bryzga krwią. Opancerzona stopa drga, miota się, orze ziemię olbrzymią ostrogą.

- - - -

Timo. Subiganta, paralizanta, sufokanta timo. La domoj dancas ĉirkaŭe, fenestroj ruktantaj fajre estas subite tie, kie antaŭ momento estis kota strato, tute kovrita de trupoj, kovrita de la delasitaj havaĵoj de fuĝantoj. La kavaliro malantaŭ ŝia dorso estas superfortata de stranga, raŭka tusado. Sur la manojn forte tenantajn la rimenon ŝprucas sango. Kriego. Muĝo. Pafo.
Falo, skuo, dolora bato kontra la armaĵo. Apude frapas hufoj, super la kapo preterflugas ĉevalventro kaj disfranĝita selzono, plia ĉevalventro, disblovita, nigra ĉevalarmaĵo. Tiaj ĝemoj, kiajn eligas lignohakisto hakanta arbon. Sed tio ne estas arbo, tio estas fero kontraŭ fero. Krio, sufokata kaj obtuza, rekte apud ŝi io blanka kaj nigra batas sin plaŭde en la koton, ŝprucas sange. Armita piedo tremas, baraktas, plugas la teron per spronego.
(...)
- - - -
Mi ne komprenas la apudmetaĵo de "Świst strzał".
  • „ruktantaj fajre…” – eble „sputantaj fajre…”, aŭ “sputantaj volvaĵojn el fajro".
    En la Vortaro.net estas la ekzemplo: “fumtuboj sputas fumon”.
  • “strato” – en la pola estas “strateto”. Ŝajnas ke tiu batalo okazas en mezepoka urbeto kun malvastaj stratetoj
  • „kovrita de la delasitaj…” – “surĵetita de delasitaj…”. “Kovrita” ankaŭ estas bona sed pola “zawalona” signifas ke la havaĵoj estas forĵetitaj, kuŝas kieajn kaj sur stakoj
  • “La kavaliro…” – kial “la”? Ja ni ne konas kiu kavaliro li estas. Li ne estas tiu kiu veturas Cintran
  • „zanosić się… kaszlem” – signifas ke li komencas forte tusi, do la traduko povas esti: „…subite komencas strange, stertore tusi”. La kavaliro vundita, sufokiĝanta de sango ne tusas raŭke sed tusas stertore. Tio pli bone transodonas la pola vorto “chrapliwy kaszel” (en instrumentalo “chrapliwym kaszlem”)
  • „Świst strzał” – „Sibl(ad)o de sagoj”
  • „kontra” – „kontraŭ”
  • “frapas…” – “krakas…” aŭ “frapegas”, “frapas” ankaŭ povas esti sed la pola vorto “łomotać” signifas “forte frapi”
  • “preterflugas” – se “super” do kial “preter”? Eble nur “flugas” aŭ “fulme pasas”? Tio estas nur mia demando, dubo
  • “lignohakisto” – “arbohakisto”. Kial? En la Pola tiu profesio rilatas al homoj kiuj okupas sin ĉefe per hakado de arboj kaj ne hakado de ligno. Por eviti ripeton de “arbo” oni povas traduki tiel: “arbohakisto dum laboro”
  • “batas sin” – sufiĉas simpla “falas”
  • "Świst strzał" – “świst” estas bruo kiun estigas sago (certe vorto sonoimita), „siblo de sago”. Se la bruon estigas kuglo tiam ĝi estas sona, tiam oni diras “fajfo”, do ni havas “sibl(ad)o de sago” kaj “fajf(ad)o de kuglo” . La vorto “strzał” estas genitivo de la vorto “strzały” (pluralo de “strzała” – Esp. “sago”). Do klariĝas la vorto "strzał". Ĝi signifas: 1) "pafo", 2) genitivo de la vorto "strzały" ("sagoj"). La kunteksto klarigas la signifon!

nornen (Profili görüntüle) 29 Ocak 2020 17:37:40

Mi denove dankas kaj ĝustigis miajn antaŭajn tradukojn. Dankon pro via tempo kaj motivacio.

- - - -

Szarpnięcie. Jakaś siła podrywa ją w górę, wciąga na łęk siodła. Trzymaj się! Znowu trzęsący pęd, szaleńczy galop. Ręce i nogi rozpaczliwie szukają oparcia. Koń staje dęba. Trzymaj się!... Nie ma oparcia. Nie ma... Nie ma... Jest krew. Koń pada. Nie można odskoczyć, nie można wyszarpnąć się, wyrwać z uścisku pokrytych kolczugą ramion. Nie można uciec przed krwią, lejącą się na głowę, na kark.
Wstrząs, mlaśnięcie błota, gwałtowne zderzenie z ziemią, przerażająco nieruchomą po dzikiej jeździe. Przejmujący chrap i wizg konia usiłującego unieść zad. Dudnienie podków, migające pęciny i kopyta. Czarne płaszcze i kropierze. Krzyk.

- - - -

Taŭzo. Iu forto tiregas ŝin supren, tiras ŝin sur la selarkon. Teniĝu! Denove skuanta rapideco, freneza galopo. Manoj kaj piedoj senespere serĉas apogon. La ĉevalo baŭmas. Teniĝu!… Ne estas apgo. Ne estas… Ne estas… Estas sango. La ĉevalo falas. Ne eblas desalti, ne eblas eliĝi, eltiri sin el la brakumo de brakoj kovritaj de ĉenĉemizo. Ne eblas fuĝi de la sango verŝanta sin sur la kapon, la nukon.
Skuo, klako de koto, subita kolizio kun la tero terure nemovebla post la sovaĝa rajdo. Penetra spirego kaj kriĉo de la ĉevalo provanta levi la postaĵon. Tondro de hufferoj, preterflugantaj poplitoj kaj hufoj. Nigraj manteloj kaj ĉevalarmaĵoj. Grito.

- - - -

szarpnięcie n — taŭzo | Jakaś — ajn | siła f — forto | podrywać imp — tiregi supren | ona f — ŝi | w (+akk) — en, sur | góra f — monto, supro | wciągać imp — surtiri | na (+akk) — sur, al | łęk m — selarko | siodło n — selo | trzymać się imp — teniĝi | znowu — denove | trząść imp — skui | pęd m — rapideco | szaleńczy — freneza | galop m — galopo | ręka f — mano | i — kaj | noga f — kruro, piedo | rozpaczliwy — senespera | szukać imp — serĉi | oparcie n — apogo | koń m — ĉevalo | stawać dęba imp — baŭmi | nie — ne | mieć imp — havi | byti imp — esti | krew f — sango | padać imp — fali | można — ebli | odskoczyć prf — desalti | wyszarpnąć prf — eltiri | wyrwać prf — eltiri | z (+gen) — el | uścisk m — brakumo | pokryć prf — kovri | kolczuga f — ĉenĉemizo | ramię n — brako | uciec prf — fuĝi, eviti | przed (+ins) — antaŭ | lać imp — verŝi | głowa f — kapo | kark m — nuko | wstrząs m — skuo | mlaśnięcie n — klako | błoto n — koto | gwałtowny — forta, subita | zderzenie n — kolizio | z (+ins) — kun | ziemia f — tero | przerażać imp — teruri | nieruchomy — nemova, nemovebla | po (+lok) — post | dziki — sovaĝo | jazda f — rajdo | przejmujący imp — penetra | chrap m — spirego | wizg m — kriĉo | usiłować imp — provi | unieść prf — levi | zad m — postaĵo | dudnić imp — tondri | podkowa f — huffero | migać imp — preterflugi | pęcina f — poplito | kopyto n — hufo | czarny — nigra | płaszcz m — mantelo | kropierz m — ĉevalarmaĵo | krzyk m — krio

Başa geri dön