Al la enhavo

Zamenhofo kaj la rusa revolucio

de Zam_franca, 2020-februaro-19

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-20 08:25:46

Ŝajnas, ke ankaŭ "pan" Stefko estas nebul-mensulo...
Aŭ simple mallerta jezuiteca ritoro...
Jes, la patro de Zamenhof estis sufiĉe altranga funkciulo en la Rusia Imperio, ordenita per ordenoj, kaj tio nur pruvas, ke la rusia reganta klaso ne estis anti-semita. Dubindas, ke li povus okupi tian postenon en sendependa Pollando. Kaj kiel mi jam menciis en alia fadeno, ankaŭ multaj polaj nobeluloj estis diversrangaj "imperiaj" funkciuloj kaj eĉ estroj de nepolaj urboj.
Tamen en tiu eldiro de Zamenhof (ĉu reala, ĉu ne?) menciitas ne lia patro, sed iliaj avoj kaj praavoj.
Se "pan" Stefko havas netolereblan kritikeman "jukon", li por diverceco povus kritiki sian propran landon, kiu ne unufoje okupis orient-slavajn terojn, kiu partoprenis kun menciita Napoleono la francan invadon en Rusion (ĝuste post la fiasko de tiu aventuraĉo Pollando estis dividita); kiu aliancis kun Hitler en la agreso kontraŭ Ĉehoslovakio. "Pan" Stefko ankaŭ povus iom kritiki Germanion kaj Aŭstrion, kiuj ankaŭ partoprenis la dividon de Pollando; aŭ Usonon, kiu emas ne nur dividi, sed eĉ ruinigi sendependajn ŝtatojn, kaj antaŭ kiu nunaj polaj regantoj vasalece "svingetas per vosteto".
Ne, Stefĉik, mi ne estas agresema, mi estas nur ironiema, ĉar primitiveco de anti-rusia argumentado (ne nur ĉi-forume, sed entute en la t.n. "okcidenta mondo") povas elvoki nur rideton. Agresemaj eble estas tiuj, kiuj iniciatas kaj subtenas absurdajn kaj provokecajn politikajn temojn apenaŭ necesajn en lingvistika forumo, kaj kiuj emas histerie kaj absurde riproĉi, kiam iu kontraŭdiras al ili.
Tamen ĉu iu povas prezenti aliajn fontojn, prefere ne pol-lingvaj, en kiuj menciitas tiu "eldiro" de Zamenhof?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-20 08:26:55

Koncerne al hipoteza zamenhofa reago al la Oktobra revolucio, eblas supozi, ke se Lazar Markoviĉ estus viva kaj sufiĉe sana kaj energia, li, samkiel ekzemple Stanislavskij, preferus resti en SovetUnio por kune kun Leo Trockij (kiu fakte estis "promoter" de esperanto en Sovetio) disvastigi uzadon de sia lingvo en la nova socialisma ŝtato. Kaj tute eblas, ke Lazar Markoviĉ povus eĉ fariĝi iu sovetia ministro — de kulturo aŭ de popola klerigado.

Frano (Montri la profilon) 2020-februaro-20 13:34:00

Zam_franca:Ĉu Zamenhofo povis legi per gazetoj pri la rusa revolucio, aŭ ĉu li estis tro malsana en 1917? Se li povis legi pri ĝi, kion li opiniis? Ĉu ni tion scias?
Edmond Privat en la lasta ĉapitro de Vivo de Zamenhof skribis:
"La Rusa Revolucio, leviĝinta sen mortigoj, donis al li novan esperon. Li amis la popolojn de l' vasta imperio. Ĉu ili scios daŭre liberiĝi interfrate kaj sensange, kiel komencite?"
Kaj ne forgesu ke tiama Pollando fakte jam ne estis parto de Rusujo. Varsovio, kie Z vivis, estis okupita de germanaj trupoj en aŭgusto de 1915.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-20 14:31:17

Koran dankon!

Frano:Kaj ne forgesu ke tiama Pollando fakte jam ne estis parto de Rusujo. Varsovio, kie Z vivis, estis okupita de germanaj trupoj en aŭgusto de 1915.
Jes, mi scias, ke Zamenhofo tiam ne plu loĝis en Rusujo, tial mi tion skribis :
Zam_franca:Ĉu Zamenhofo povis legi per gazetoj pri la rusa revolucio

Reen al la supro