Al la enhavo

subpropozicio "ke kie ..."

de ito, 2020-februaro-25

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

ito (Montri la profilon) 2020-februaro-25 15:37:32

Saluton!

Nun mi legas romaneton por komencantoj.

Estas ?freŝa geamantoj, kiuj nun estas en ?konflikto(bataleto kaj ne disputado) pro iu perforta ago de li. Jam li bedaŭras pri sia agaĉo kaj intencas pardonpeti ŝin, sed li ne scias kiel kontakti ŝin, ĉar li ne scias ŝian loĝejon nek telefon-numeron. Li monologas:

"Dum niaj kunestoj ĉiam ni paroladis nur pri seriozaj aferoj, sed pri tia malgravaĵo, ke kie oni loĝas, tute ne."

Demandoj:

1) Kiuj vortoj taŭgas por esprimi tian staton ke ili ne disputas sed kontraŭstaras malafeble unu kontraŭ la alia.
2) Ŝajnas al mi stranga la subpropozicio " ke kie ....". Ĉu ĝi estas bona? Ĉu la "ke" estas forlasebla?

nornen (Montri la profilon) 2020-februaro-25 16:07:37

Kara ito,

Pri 1: Mi tute ne konas taŭgan vorton. Eble estos bezone vortigi tiun staton multvorte.

Pri 2: Ankaŭ al mi ŝajnas stranga la ĉeesto de "ke" en tiu ĉi propozicio. Mi persone dirus "tia malgravaĵo, kie oni loĝas", paralele al "la demando, kie oni loĝas", "la detalo, kie oni loĝas", ktp.

Redaktaĵo:
Estas malfacile trovi vorton precizan kaj koncizan por la stato de la du geamantoj. Eble oni povus paroli pri senvorta konflikto/disputo, eble pri intersilentado (male al la normala interparolado), eble pri silenta konflikto/disputo, eble la ŝi donas al li silentan punon, punan silenton, punan silentadon, eble ili fremdiĝis, elamiĝis, senvortiĝis.

StefKo (Montri la profilon) 2020-februaro-25 18:03:53

Eble:

Al demando 1):
kvereli, disputi, interdisputi, pridisputi, malpaci, batali, baŭmi, kontraŭstari, kontraŭstarigi, kontraŭmeti, spiti, rezisti, kalcitri, ribeli, defali, ofendi, grimaci, kaprici, krirespondi, malaplaŭdi, kritiki... (en aspekto de e-vorto)

Al demando 2):
(...)sed pri tia malgravaĵo, pri la loĝado, tute ne.
(...)sed pri tia malgravaĵo, pri onia loĝado, tute ne.
(...)sed pri tia malgravaĵo de la loĝado, tute ne. (sen komo)
(...)sed pri tia malgravaĵo koncernanta la loĝadon, tute ne.

ito (Montri la profilon) 2020-februaro-26 03:51:21

Dankon al nornen kaj StefKo,

1) Mi admiras ke StefKo tre multe konas koncernajn vortojn.

Mia atendataj vortoj estas multsignifaj:
Konduti kaj komuniki malafable, malhelpeme, neglekte (unu) al la alia, inkluzive perforte bataleti, disputi kaj eĉ ĉesigi parolan komunikadon en tia kontraŭeca stato pro kolero. En la japana 喧嘩(けんか).

Ĉi tie en la romaneto, ili neniam bataletis per vortoj sed okazis nur unufoja ŝia vangofrapo al li, tial mi volis ne uzi "disputi(o)".

Ho mi ĵus ekrimarkis la redakton de vi nornen. Vi ja preskaŭ trafas la aferon. Mi neniam trovos nek elpensos tiajn bonajn vortigojn: senvorta konflikto/disputo, silenta konflikto/disputo, silenta puno ktp.. Sed ĉar lia ago ne venas el lia malamo kaj ŝi scias tion, tial ankaŭ ŝi jam bedaŭras sian vangofrapon kaj rifuzan konduton kaj eĉ pardonas lin kore. Nur mankas ŝanco de kontakto. Do fremdiĝis kaj elamiĝis ne taŭgus.

Mia klarigo eble konfuzus vin. Mi devus sciigi jam antaŭe al vi la romaneton kiu titoliĝas "Adamo kaj Eva":
http://mek.oszk.hu/04100/04163/html

Mi tradukis(ankoraŭ redaktanta) tie:
http://qitailang.small.jp/eo/adamo_kaj_eva/lerno.h...
(Mia traduko estas iel ne natura japanlingvo, ĉar mi kiel eble plej rekte (vorto-al-vorte)tradukis)

2) Dankon al nornen. Laŭ via konsilo, povas esti ke ĝi malĝustas gramatike. Sed mi iom supozis la nuancon, kiun la verkisto volis esprimi. Mi komprenis la sencon de la subpropozicio tiel: la demando kie oni loĝas, estas nur unu el malgravaĵoj (en la teksto: malgravaĵo) . Mi provis alivortigi.

"Dum niaj kunestoj ĉiam ni paroladis nur pri seriozaj aferoj, sed tute ne (paroladis) pri malgravaj aferoj, ekzemple pri tio kie oni loĝas."

Se mia skribaĵo malĝustas gramtike, bovolu mencii.

Dankon al StefKo,
Mi konsentas al vi. Ankaŭ mi opinias ke eblas esprimi uzante gerundion.

nornen (Montri la profilon) 2020-februaro-26 15:07:57

Kara ito,

unue mi volas gratuli vin pro via granda laboro de japanigo de la rakonto. Mi iom legetis la originalon kaj "ke kie" ne estas la ununura strangaĵo en tiu teksto. Estas kelke da tre strangaj esprimoj kaj kelke da eraroj. Ankaŭ ŝajnas, ke ni ne estas la nuraj personoj, kiuj rimarkis tion. Mi trovis ĉe esperanto.net tion:
La publikigaĵo ne estas lingve sendifekta. Estas rekomendinde, ke antaŭ ol estos planita dua eldono, la teksto estu atente reviziita de kompetenta esperantisto, kiu ne estas hungarlingvulo, por elsarki ĉiujn hungarismojn kaj ĝustigi gramatikajn erarojn.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-26 17:27:45

Mi dirus "...pri tia malgravaĵo, kiel kie oni loĝas..."

ito (Montri la profilon) 2020-februaro-27 07:10:47

nornen,

Dankon pro via gratulo kaj sciigo pri la recenza paĝo. Sed ..... Ĉar temo kaj fluo de eventoj de la rakonto esas bela, interesa kaj ĝujiga, estas tre bedaŭrinde ke ĝi havas erarojn. Ĝi eble ne taŭgas kiel lerno-libro. Mi ankaŭ sentis tion neharmonia, ke dum la elekto de vortoj estas tre porkomencanta, male esprimoj(konstruo de frazo, vorto-ordo, elipso ktp.) estas relative malfacilaj.
Jxusteno:Mi dirus "...pri tia malgravaĵo, kiel kie oni loĝas..."
Mi pensas ke via frazo estas pli bona ol "ke kie ..." kaj povus esti uzebla. Sed mi ne estas certa pri ĝia ĝusteco.

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-27 09:03:15

Korektita 2020-02-27

Mi persone dirus
 
  • …sed tute ne pri tia malgravaĵo, kie oni loĝas. (subpropozicio)
  • …sed tute ne pri tia malgravaĵo, pri la loĝado. (aparta klarigaĵo)
(Notu, ke mi metis "tute ne" enen de la sed-frazo por pli bone montri tiun kunligon.)

Mi ne ĉi-okaze dirus "…pri tia malgravaĵo, kiel kie oni loĝas", ĉar oni menciis nur unu malgravaĵon. Alie estus ekz.
 
  • Dum niaj kunestoj ĉiam ni paroladis nur pri seriozaj aferoj, sed tute ne pri veraj malgravaĵoj, kiel kie oni loĝas. (kiel montras, ke temas nur unu el la multaj malgravaĵoj)

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-27 15:00:37

Metsis:Mi persone dirus
 
  • …sed tute ne pri tia malgravaĵo, kie oni loĝas. (subpropozicio)
  • …sed tute ne pri tia malgravaĵo, pri la loĝado. (aparta klarigaĵo)
(Notu, ke mi metis "tute ne" enen de la sed-frazo por pli bone montri tiun kunligon.)

Mi ne ĉi-okaze dirus "…pri tia malgravaĵo, kiel kie oni loĝas", ĉar oni menciis nur unun malgravaĵon. Alie estus ekz.
 
  • Dum niaj kunestoj ĉiam ni paroladis nur pri seriozaj aferoj, sed tute ne pri veraj malgravaĵoj, kiel kie oni loĝas. (kiel montras, ke temas nur unu el la multaj malgravaĵoj)
Eta korekto: devas esti unu sed ne unun lango.gif

ito (Montri la profilon) 2020-februaro-27 23:42:46

Jxusteno:Mi dirus "...pri tia malgravaĵo, kiel kie oni loĝas..."
ito:Mi pensas ke via frazo estas pli bona ol "ke kie ..." kaj povus esti uzebla. Sed mi ne estas certa pri ĝia ĝusteco.
Mi pensas ke "kiel kie" estas pli bona almenaŭ ol "ke kie ...". Sed mi efektive ne uzos "kiel kie" ĉar ĝi ankoraŭ ŝajnas al mi ne-preferinda.

Reen al la supro