Al la enhavo

Kio baras plian disvastigon de Esperanto?

de StefKo, 2020-februaro-27

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

Cyrill (Montri la profilon) 2020-marto-21 13:08:43

Metsis:Verŝajne ne eblas listigi ĉiujn barojn, sed jen estas kelkaj ĉefaj laŭ mia opinio.

1. manko de videbleco en la populara kulturo

Imagu, se oni uzus la espan kiel interraca aŭ -popola lingvo en Game of Thrones. Aŭ Lady Gaga havus rekantaĵon en la espa. Aŭ estus porno en la espa.

2. manko de utileco

Kie kaj por kio oni povas uzi la espan? Oni bezonas diversajn forumojn (aŭ retajn aŭ fizikajn), en kiuj oni povas uzi la lingvon. Ne por paroli pri la lingvo mem sed por aliaj kialoj.

Legu ankaŭ artikolon de Libera folio.

Notu, ke mi scias STEB-on, sed miasperte la verkoj de mia fako nek estas multaj nek modernaj.

3. manko de komerco

Agantoj en Esperantujo malhavas monon por reklami siajn produktojn, la merkato ne estas sufiĉe forta. Oni bezonas t.n. kill apps, produktojn kiuj respondas plej bone al iu specifa bezono tiomaniere, ke multaj volas havi la produkton. Rigardu ekz. Amikumun.

##
Mi pardonpetas, sed mi tre forte suspektas, ke nek manko de oficiala genre neŭtrala pronomo nek manko de al naciaj lingvoj tradukitaj poemoj estas veraj baroj.
Saluton!

Mi plene konsentas kun via pozicio. Mian propran opinion pri ĉi tiu temo mi prezentis, inter alie, en la artikolo en Libera Folio.

Resume, la plej grava problemo por Esperanto nuntempe estas ĝia tuta malligiteco kun la "ne-Esperanta" mondo. Ĉion, kion oni faras en aŭ per Esperanto, povas taksi kaj uzi nur tre malvasta rondo de samlingvanoj. Tio rezultas jenajn konsekvencojn:

1. Oni ne kapablas efike atentigi la vastan publikon pri Esperanto. Celo de ajna propagando/reklamado estas konvinki la adresaton, ke la reklamata aĵo gravas por li persone. Tamen por Esperanto oni povas prezenti neniajn realajn argumentojn pri tio.

2. Homoj, kiuj jam troviĝas en la Esperanto-komunumo, havas neniujn stimulojn por disvolvigi sian agadon, fari ĝin pli kompleksa kaj altnivela; ja laŭ la tradicioj de la komunumo, oni kutime bonvenigas kaj laŭdas ajnan agadon en Esperanto. Por kio do oni streĉiĝu plu?

3. Homoj, kiuj havas entuziasmon, energion, ambiciojn (en bona senco) trovas en Esperanto kaj ĝia komunumo nenion interesan aŭ uzeblan. Se nuntempe oni strebas realigi en internacia skalo ajnan socie utilan iniciaton, oni uzos la anglan kiel laborlingvon, ĉar oni trovos neniujn kialojn por preferi Esperanton en ĉi tiu rolo.

Solvo de ĉi tiu problemo, miavide, estas uzado de Esperanto kiel pontolingvo por internaciaj iniciatoj, kiuj celas nacilingvan publikon en diversaj landoj. Tio farus ĝin utila por granda nombro de homoj (tute sendepende de tio, ĉu ili jam scias ĝin aŭ ne) kaj donus fortan respondon fare de la celata publiko, kio siavice bone stimulus al pligrandigo kaj plikompleksigo de per-Esperanta agado.

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-22 22:13:05

Trafaj sed doloraj rimarkoj.
Verba docent, exempla trahunt.

Cyrill (Montri la profilon) 2020-marto-22 22:17:53

StefKo:Verba docent, exempla trahunt.
Do la tasko estas, ke troveblu "ekzemploj".

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-23 08:57:28

Cyrill:
StefKo:Verba docent, exempla trahunt.
Do la tasko estas, ke troveblu "ekzemploj".
Komence mi skribis tiujn demandojn:
"
Ĉu estas eble specifi ĉiujn barojn kiuj ne permesas plu disvastigi Esperanton? Ĉu ni estas kapablaj fari tian kompletan liston de baroj? Povas esti tio jam estas farita? Ĉu iu konas tion? (...) Kiam ni havos la specifliston, ni povos pridiskuti ĝin.
"
Mi ne estas sperta esperantisto. Mi aktivas nur sur la forumo de lernu.net. Do mi kalkulas je spertuloj. La priduskutado estos fine.
Nun mi volas demandi pri la sono de Esperanto. Kiel sonas Esperanto? Kiel homoj ricevas la sonon de Esperanto - ĝi estas malbela, malplaĉa, stranga? Povas esti ke la sono de Esperanto estas ia barilo en ĝia disvastigo? Ĉu vi (kaj aliaj forumanoj) havas vian opinion ĉi-teme?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-23 09:14:26

Mi mem trovas tiujn sonojn amuzaj. Kaj mi opinias, ke Esperantujo igis ilin amuzaj vole. Dirante tion, mi pensas al komenco-muziko de la SAT-amikaraj anarkistaj elsendadoj.

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-23 09:39:51

Zam_franca:Mi mem trovas tiujn sonojn amuzaj. Kaj mi opinias, ke Esperantujo igis ilin amuzaj vole. Dirante tion, mi pensas al komenco-muziko de la SAT-amikaraj anarkistaj elsendadoj.
Nur "amuzaj"? Amuzaj kiel? Infanaj, komikaj, groteskaj, strangaj, scivolemaj? Diversaj aĵoj povas amuzi homon. Ne uzu parabolon sed skribu simple. Kaj aliaj homoj, kiel ili trovas ilin?
PS. Kio estas "komenco-muziko de la SAT-amikaraj anarkistaj elsendadoj"?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-23 17:28:47

Nu, per "amuzaj" mi volas diri ion kiel "ludemigaj" sendube.
Esperanto estas simpla kaj tre kreema lingvo, kaj ĝiaj sonoj montras tion, laŭ mi. Mi ne vere scias kiel priskribi tion.

La titolon de tiu "muziko" mi ne konas...

Tamen tiuj elsendado aŭskulteblas ĉiuvendrede (senkronvirusatempe) je la kvina horo kaj tridek minutoj posttagmeze.

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-23 18:19:39

Zam_franca:Nu, per "amuzaj" mi volas diri ion kiel "ludemigaj" sendube.
Esperanto estas simpla kaj tre kreema lingvo, kaj ĝiaj sonoj montras tion, laŭ mi. Mi ne vere scias kiel priskribi tion.

La titolon de tiu "muziko" mi ne konas...

Tamen tiuj elsendado aŭskulteblas ĉiuvendrede (senkronvirusatempe) je la kvina horo kaj tridek minutoj posttagmeze.
Plue mi ne komprenas ekzakte tiun "amuzan". Tio signifas ke Esperanta parolo amuzas kaj gajigas franclingvanojn? "Ludemiga" ĝi certe estas por tiuj kiuj konas ĝin sed mi demandas pri unuakontaktaj aŭskultantoj.

PS. Pardonu al mi tiun ekzaktecon kaj esploremon

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-23 18:56:54

Oni per kelkaj ĉi-tieaj mesaĝoj kvazaŭ volas diri Esperanto estas malsukcesa projekteto de planlingvo. Mi tamen ne pensas tiel. Se ni tenas en la memoro ke Esperanto estas arta lingvo, kaj estis, bone, elpensita de neriĉa hebredevena (hebreoj estis unu el la plej premataj popoloj) Varsovia okulkuracisto, al ni ja iĝas okulvideble ke la sorto de ĉi tiu tre facile ellernebla, plene vivipova kaj vivanta lingvo estas brilega kaj admirinda. Esperanto havas riĉan literaturon, multe da parolantoj kaj, krom tio, oni parolas en Esperanto pure Esperante, ne enmetante en sian parolon fremdajn vortojn. Ĉi-lasta punkto estas tre grava: tion ke lingvo mortas povas montri tio ke la parolantoj ĉesas paroli en tiu lingvo pure. Ekzemple la lingvoj de almilititaj popoloj povas suferi tion ke gramatikaĵoj kaj vortoj de la lingvoj de la almilitintoj kaj de la almilitintidoj enŝteliĝas en ilin, putrigas tiujn lingvojn kaj finfine elpuŝas ilin el iliaj aplikiĝejoj. Esperanto suferas nenion tian kaj sekve ne estas mortonta.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-24 17:04:16

Tio signifas ke Esperanta parolo amuzas kaj gajigas franclingvanojn?
Tio estas opinia afero. Mi konas ulojn kiuj ne ŝatas la Esperantan elparolon ('estas hispanlingva. mi ne ŝatas la hispanan') kaj aliaj kiuj sufiĉe ŝatas ĝin.

Reen al la supro