Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-17 16:32:04

Mispaŝo pro la kronoviruso

Mi estas tiel stresita de la histerio antikronovirusa ke estinte en komercocentro, kiam mi emis pisi kaj mi iris al necesejo, la pordon mi malfermis per la piedo, la akvon mi forfluigis per la genuo, por lavi la manojn mi forfluigis akvon per la kubuto kaj fine mi fermis la pordon per la piedo. Nur post minuto, irinte tra la halo, mi rimarkis ke mi ne kaŝis la pisilon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-18 16:45:03

Ĉu tio estas malpli malbona ol unu el la negravaj versioj de la kronviruso? Debatindas!

Serĉante rete pri la urbo videbla viaprofile, mi trovis, ke estas du kazoj da kronvirusoj tie. https://www.drzewica.pl/profiles/20

Do atentu ne sole al la 'pisilo'

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-19 14:30:46

Zam_franca:Ĉu tio estas malpli malbona ol unu el la negravaj versioj de la kronviruso? Debatindas!

Serĉante rete pri la urbo videbla viaprofile, mi trovis, ke estas du kazoj da kronvirusoj tie. https://www.drzewica.pl/profiles/20

Do atentu ne sole al la 'pisilo'
Kiel maletendiĝis nuna mondo!

PS. La ŝerco devanas el fb.com

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-19 14:47:35

Poloj malŝatas la italan?

Hieraŭ mi ekiris al vendejo por aĉeti panon. La tago estis suna kaj mi havis bonan humoron. Do, kiam mi eniris en la vendejon, rimarkinte multe da klientoj, mi ekkriis itale: "buongiorno!". Post momento la vendejo dezertiĝis kaj mi eĉ ne havis al kiu pagi por la pano.

PS. La ŝerco el fb.com

sergejm (Montri la profilon) 2020-marto-19 15:47:18

En iuj vendejoj estas memserva pagado per banka karto

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-23 08:35:54

Kvaranteno en Polujo

Familio en duĉambra loĝejo, kvarantenigita. Ĉiuj enuiĝintaj kaj incitiĝemaj. La edzino (kaj patrino) proponas:
- Mi proponas spekti ian filmon...
- Kian? - demandas oscedante la edzo.
- Kiel "kian"? Familian, kurva! - Krias la edzino.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-23 11:08:14

StefKo:Poloj malŝatas la italan?

Hieraŭ mi ekiris al vendejo por aĉeti panon. La tago estis suna kaj mi havis bonan humoron. Do, kiam mi eniris en la vendejon, rimarkinte multe da klientoj, mi ekkriis itale: "buongiorno!". Post momento la vendejo dezertiĝis kaj mi eĉ ne havis al kiu pagi por la pano.

PS. La ŝerco el fb.com
Kio okazus se oni dirus nĭ hăo?

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-23 17:56:45

Jxusteno:
StefKo:Poloj malŝatas la italan?

Hieraŭ mi ekiris al vendejo por aĉeti panon. La tago estis suna kaj mi havis bonan humoron. Do, kiam mi eniris en la vendejon, rimarkinte multe da klientoj, mi ekkriis itale: "buongiorno!". Post momento la vendejo dezertiĝis kaj mi eĉ ne havis al kiu pagi por la pano.

PS. La ŝerco el fb.com
Kio okazus se oni dirus nĭ hăo?
Se oni dirus tion - nenio. Homoj pensus ke oni alparolas ian Maĥaelon. Pole tio estas: Michał kiu sonas miĥaŭ.

sergejm (Montri la profilon) 2020-marto-23 19:16:51

buongiorno! sojas iom simile al пожар! [poĵar] /incedio!/, pole pożar.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-24 07:33:59

sergejm:buongiorno! sojas iom simile al пожар! [poĵar] /incedio!/, pole pożar.
"Incendio" en Esperanto estas brul/eg/o.

Reen al la supro