Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-17 19:14:40

En Proverbaro Esperanta:
Plej bone ridas, kiu laste ridas.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-decembro-19 10:26:02

Un jeune Corse demande à son grand-père comment on fait pour être heureux.
— Fiston, il faut la santé et un bon travail.
— Tu as eu cela, toi, Pépé ?
— Moi ? J’ai toujours eu une bonne santé parce que Mémé a toujours eu un bon travail.
----------
Юный корсиканец спрашивает у своего дедушки, как быть счастливым.
— Для этого, внучек, надо иметь хорошее здоровье и хорошую работу.
— А у тебя, дедушка, это было?
— У меня-то?.. Ну, у меня всегда было хорошее здоровье, потому что у твоей бабушки всегда была хорошая работа.
----------
Juna korsikano demandas sian avon, kiel eblas esti feliĉa.
— Por tio, nepĉjo mia, necesas bona sano kaj bona laboro.
— Ĉu, avĉjo, vi havis tion?
— Nu, mi ĉiam havis bonan sanon, ĉar via avinjo ĉiam havis bonan laboron.

* * *

Bei der goldenen Hochzeit wird der Ehemann gefragt:
- Was war denn die schönste Zeit in all den Ehejahren?
- Die fünf Jahre russische Kriegsgefangenschaft...
----------
At the golden wedding the husband was asked:
"What was the best time in all the years of your matrimony?"
"The five years of Russian captivity..."
----------
Dum la "ora nupto" oni demandis al la edzo:
— Kiuj estis la plej bonaj jaroj de via matrimonio?
— Tiuj kvin jaroj, kiujn mi pasigis en Rusio kiel militkaptito...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-decembro-19 10:42:25

- Po czym poznać Rosjanina w Ameryce?
- Przychodzi na walki kogutów z kaczką.
- A po czym poznać, że są tam Włosi?
- Stawiają na kaczkę.
- A po czym poznać, że są tam Polacy?
- Kaczka wygrywa.
----------
"How do you identify a Russian in America?"
"He comes to cockfights with a duck."
"And how do you guess there are Italians?"
"Those bet on the duck"
"And how can you tell if some Poles are there?"
"The duck wins."
----------
- Kiel eblas identigi iun ruson en Usono?
- Tiu venas al kokbataloj kun anaso.
- Kaj kiel oni komprenas, ke tie estas italoj?
- Tiuj vetas je la anaso.
- Kaj kiel oni povas konkludi, ke iuj poloj estas tie?
- La anaso venkas.

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-20 20:23:18

Viroj vespere drinkis vodkon kaj kantis kantojn.
Matene unu el ili vekiĝinte diris raŭkavoĉe:
- La lastaj dek kantoj estis superfluaj!

StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-21 11:22:14

Bopatrino ade pri la samo

Bofilo al bopatrino:
– Panjo, mi eliras. Ĉu aĉeti ion?
– Loĝejon aĉetu al vi!

--------------------------
En Pollando granda parto de bofiloj alparolas siajn bopatrinojn “panjo”. Kiajn nomojn oni uzas en viaj landoj?

StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-22 10:21:37

Potenco de la kristana tradicio

Kristnaska vespero. Familio jam preta, atendas unuan stelon…
Kompreneble, ĝi lasis liberan lokon ĉe la tablo. Subite iu sonorigas ĉe la pordo…
- Kiu estas tie?
- Laca vaganto... Ĉu estas libera loko?
- Ĝi estas.
- Ĉu mi povas profiti de via gastamo?
- Ne.
- Kial?
- Ĉar ĝi devas tradicie esti libera...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-22 14:19:35

En Pollando granda parto de bofiloj alparolas siajn bopatrinojn “panjo”. Kiajn nomojn oni uzas en viaj landoj?
En Francujo, eblas simple uzi la nomon de la bopatrino, kaj vi-umi (vouvoyer) aŭ ci-umi (tutoyer), depende de la socia proksimeco. Sed miakone neniam bofiloj alparolas siajn bopatrinojn "panjo".

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-22 15:52:38

En Rusio same kiel en Pollando - bofilo povas nomi bopatrinon 'panjo'

StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-25 13:06:02

Sankta Nikolao en vivo de viro

Kvar etapoj de vira vivo:

1. Vi kredas je sankta Nikolao.
2. Vi ne kredas je sankta Nikolao.
3. Vi alivestiĝas per vestaĵo de sankta Nikolao.
4. Vi aspektas kiel sankta Nikolao.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-decembro-26 06:05:23

El Odeso:
Rabinoviĉ trovis kruĉon da oraj caroj moneroj en sia ĝardeno.
Laŭ leĝo, li honeste prenis 25% por si, kaj malfosis ceteron.

Reen al la supro