Al la enhavo

Mia taglibro

de Sincara, 2020-aprilo-24

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Sincara (Montri la profilon) 2020-aprilo-24 13:55:19

Saluton, mi estas komencanto!
Mi volas komuniki kun amikoj, por ke mi povu lerni esperanton. Sed mi ne scias kiel uzi lernu! por paroli kun amikoj, do mi decidas skribi taglibron ĉi tie. Bonvolu rakonti min pri miaj gramatikaj eraroj en esperanto, angla aŭ ĉina, dankon!

Sincara (Montri la profilon) 2020-aprilo-24 14:00:30

2020.4.24
Hodiaŭ mi ne multe laboris. Kaj morgaŭ estos ferio, do mi ne bezonas labori. Mi estas tre feliĉa! (How to say ''how happy i am in Esperanto'')

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-24 20:21:30

Saluton al vi!
"Mi estas tre feliĉa" funkcias bonege. Vi povus traduki "''how happy I am" en Esperanto'' precize per "mi estas tiom feliĉa", laŭ mi.

Sincara (Montri la profilon) 2020-aprilo-28 15:10:03

Saluton!
Dankon por instri mi pri esperanta gramatiko. Mi volas lerni esperanto bone kaj rapide😃

Sincara (Montri la profilon) 2020-aprilo-28 15:29:57

Hodiaŭ miaj laboroj estas multaj. Matene mi multe komunikas kun kunlaborantoj(workmate?) por solvi problemoj kaj mi estas tre laca! Sed mi ankaŭ ĝojas ,ke de postmorgaŭ ĝis 2020.5.5 estas la festo de laboristoj, do mi povos ripozi en loĝejo aŭ ludi kun amikoj. Nun estas la dudektria horo kaj dudekkvin minutoj, mi enlitiĝos.

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 03:51:37

ĵus elŝiris kaj forĵetis mi l` paĝojn de mia esperantlingva taglibro por rekomenci ĝin. kial? mia preskaŭedzo diris, ``konservu vian taglibron; ni estu iam donontaj ĝin al mia pranepino.`` tiu taglibro enhavis temojn pri la droguzo, la morto, kaj tiaj plu. tute neleginda por plijunulino.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 10:46:50

kvarelcentenorvega:ĵus elŝiris kaj forĵetis mi l` paĝojn de mia esperantlingva taglibro por rekomenci ĝin. kial? mia preskaŭedzo diris, ``konservu vian taglibron; ni estu iam donontaj ĝin al mia pranepino.`` tiu taglibro enhavis temojn pri la droguzo, la morto, kaj tiaj plu. tute neleginda por plijunulino.
Ĉu ne tiu plijunulino iam kreskiĝos?

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 17:51:36

Zam_franca:Ĉu ne tiu plijunulino iam kreskiĝos?
post 10-15 jaroj ŝi atingos pli-malpli plenan kreskintecon. sed tio ŝajnas al mi tempo longegaĉa, en kiu mi certe iel perdos la taglibron. jen mia demando: kia estas la ŝanco, ke tiu ulineto emiĝos al E~o??

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 21:44:21

kvarelcentenorvega:
Zam_franca:Ĉu ne tiu plijunulino iam kreskiĝos?
post 10-15 jaroj ŝi atingos pli-malpli plenan kreskintecon. sed tio ŝajnas al mi tempo longegaĉa, en kiu mi certe iel perdos la taglibron. jen mia demando: kia estas la ŝanco, ke tiu ulineto emiĝos al E~o??
Nu, se vi verkas interesajn pensojn pri la nuna epoko (imagu, ke vi naskiĝis/estis bebo/infaneto en 2020. Kiom multe da interesaj aferoj ni estas travivantaj (nu, ni ne taksus ilin "interesaj", ĉar ili estas danĝeraj, sed tion certe faros novaj generacioj), mondan grandegan pandemion, kontraŭrasismajn planedskalajn protestojn, kaj en Usono la plej gravajn balotadojn de, almenaŭ laŭ mi, la usona historio. Ĉu vi ne ŝatus, kiel adoleskanto aŭ juna adolto, ekkoni la sentojn de via praonklo dum tia epoko?) ja 'riskas' iĝi scivolema pri tiu taglibro, kiu plie estas en lingvo stranga, mistera, utopia laŭ nespertuloj (mi timas, ke la mondo en 15 jaroj estos malutopio. Ni estas travivantaj gravegan epokon).

Mi havis la oportunon legi la taglibron de mia praavo, kiu mortis en 1914 pro la "granda milito", la unua mondmilito. Li priskribis kutimaĵojn de lia tempo kaj la komencojn de lia malĝoje mallongegan periodon kiel soldato. Lia taglibro estas en 2020 trezoreto ja. Mi estus ŝateginta legi liajn pensojn pri temoj kiel morto aŭ droguzo (eĉ se pri tiu ĉi lasta temo li sendube ne havas sperton, eble pli sencus troa drinkado, sed ĝi estas fakte ankaŭ kiel droga fenomeno).
Kompreneble, ke vi (miakone!) ne estas ekmilitanta nek draste ŝanĝi la historion, sed viaj kutimaĵoj kaj vidpunktoj certe estas tre interesaj por viaj geprafiloj, kaj iliaj gefiloj, post 15, 30, aŭ 50 jaroj .

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 22:57:17

Zam_franca:Nu, se vi verkas interesajn pensojn pri la nuna epoko (imagu, ke vi naskiĝis/estis bebo/infaneto en 2020. Kiom multe da interesaj aferoj ni estas travivantaj (nu, ni ne taksus ilin "interesaj", ĉar ili estas danĝeraj, sed tion certe faros novaj generacioj), mondan grandegan pandemion, kontraŭrasismajn planedskalajn protestojn, kaj en Usono la plej gravajn balotadojn de, almenaŭ laŭ mi, la usona historio. Ĉu vi ne ŝatus, kiel adoleskanto aŭ juna adolto, ekkoni la sentojn de via praonklo dum tia epoko?) ja 'riskas' iĝi scivolema pri tiu taglibro, kiu plie estas en lingvo stranga, mistera, utopia laŭ nespertuloj (mi timas, ke la mondo en 15 jaroj estos malutopio. Ni estas travivantaj gravegan epokon).

Mi havis la oportunon legi la taglibron de mia praavo, kiu mortis en 1914 pro la "granda milito", la unua mondmilito. Li priskribis kutimaĵojn de lia tempo kaj la komencojn de lia malĝoje mallongegan periodon kiel soldato. Lia taglibro estas en 2020 trezoreto ja. Mi estus ŝateginta legi liajn pensojn pri temoj kiel morto aŭ droguzo (eĉ se pri tiu ĉi lasta temo li sendube ne havas sperton, eble pli sencus troa drinkado, sed ĝi estas fakte ankaŭ kiel droga fenomeno).
Kompreneble, ke vi (miakone!) ne estas ekmilitanta nek draste ŝanĝi la historion, sed viaj kutimaĵoj kaj vidpunktoj certe estas tre interesaj por viaj geprafiloj, kaj iliaj gefiloj, post 15, 30, aŭ 50 jaroj .
jen malaĉa diro!! dankon pro tiu intima sciigo. pacon al via praavo. ankaŭ li vivis dum ``tempo interesa`` certe.

ĉi tiam je la dua pripenso, mi ekkonscias, ke miaj forigitaj paĝoj konsistigis ``verkon de kreipovo``, ĉar ĉiel karas senfuŝaj e~aj skriboj. eble mi ja devus esti ilin savinta. sed nun mi havas la okazon tute rekonstrui mian laŭŝajnan personon vidpunkte de aliulino. almetas mi enskribojn do nur singarde. (mi ankoraŭ ne scias, kiarimede ekmencii E~on al tiu kreskanto)

Reen al la supro