Al la enhavo

Seksĝenado en Esperanto-renkontiĝoj #MeToo

de Jxusteno, 2020-majo-02

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-majo-15 12:23:38

La mesaĝo estas kaŝita.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-majo-15 20:34:37

Estus tamen interese ekscii, kiun vican saĝaĵon elfurzis kaj tuj kutime kaŝis nia brava liberasto Žustenčik...

rapn21 (Montri la profilon) 2020-majo-16 15:31:16

novatago:Mi ĉi tiajn aferojn simple ne komprenas. Ĉu ĝis nun Akademio agis kontraŭ egaleco? Certe ne. Oni devas esti tre zorga pri tio, kion oni diras ĉar oni povus pensi tion, ke ĝis nun ili estis kontraŭ egaleco kaj por diskriminacio. Lobiado por damaĝi Esperanton progresas kaj ĉi tio estas plia pruvo.
Tiu estas tre stranga interpreto. Ĝi estas kvazaŭ diri "Mi ne estas via malamiko" estas tute la sama kiel "Mi estas via amiko". Ĉu vi ne komprenas ke eĉ se oni ne estas kontraŭ egaleco, ankoraŭ eblas pli subteni ĝin?

novatago:Aliflanke, ĉu oni malpermesis iam al virinoj lerni Esperanton? Kaj ĝin lerni kompetente? Ĉu oni devigu al virinoj nepre kompetente lerni la lingvon? Kian liberon estus tio? Lacigaj stultaĵoj por ne perdi la postmodernecan trajnon. Parolaĉi por, ke oni ne estu bruligota de inkvisitoroj.
Ĉu vi ne scivolas kial ne estas multaj virinoj en la akademio? Kial ili ne volas aliĝi? Eĉ se ili ne estas malpermesitaj, eble estas aliaj afero kiuj forpuŝas ilin kaj ne bonvenigas ilin? Vi parolas kvazaŭ se ne estas rekta leĝo kontraŭ io, tiu signifas ke estas neniu barilo.

novatago:Nu, mi simple ne diskutos pri ĉi tio, ĉar ĉio tio evidentigas pli kaj pli, ke tiu "egaleco" vendata al ni, malhavigas rajton por libere opinii (aŭ eĉ simple silenti, kiel ja oni vidis) al ni.
Pri kio vi parolas? Kial vi ŝajnigas ke vi estas viktimo? Neniu atakis vin aŭ malhavigis vian rajton por libere opinii. Ĉiuj parolas ĝentile ĉi tie, fakte la sola malĝentila homo estas vi, kiu insulte parolas pri "inkvisitoroj".

Reen al la supro